Malfermi la ĉefan menuon
Statuo de grifo en Baziliko de Sankta Marko en Venecio.

Grifo (latine: gryphus, el la malnova greka lingvo: γρυψ, gryps) estas legenda kreitaĵo kun leonkorpo kaj aglaj kapo, ungegoj kaj flugiloj, kiu laŭdire loĝas en la montaroj kaj povas atingi la aĝon de 60 jaroj. Ĉar la leono estis tradicie la reĝo de bestoj, kaj la aglo estis rigardata kiel la reĝo de birdoj, la grifo estis konsiderata kreitaĵo aparte potenca kaj majesta. Grifoj estis ĉefe konataj pro gardado de trezoroj. En la antikva tempo ĝi estis simbolo de dia potenco kaj gardanto de diaĵo.

Laŭ Francisko Azorín grifo estas Fabela besto, duonaglo, duonleono, ofte reprezentata de la plastikaj artoj.[1] Li indikas etimologion el greka grifos kaj de tie la latina gryphus,[2] kaj li aldonas terminojn hipogrifo, por grifo havanta ĉevalajn krurojn.[3]

AspektoRedakti

La plejparto de la nuntempaj ilustraĵoj montras grifojn kun aglaj kruroj kaj krifojn kvankam en kelkaj pli antikvaj ilustraĵoj ĝi havas leonajn antaŭmembrojn; ĝenerale ĝi havas leonajn postmembrojn. Ĝia agla kapo ofte havas longajn orelojn, pli ĉevalecajn ol leonecajn, kaj kelkfoje la oreloj estas plumkovritaj.

BibliografioRedakti

  • Gebhardt, Harald kaj Ludwig, Mario: Von Drachen, Yetis und Vampiren – Fabeltieren auf der Spur. BLV-Verlag, München, 2005. ISBN 3-405-16679-9
  • Stephani: Der Greif (in "Compte rendu de la commission archéologlque de St-Pétersbourg"). 1864

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.