Ungego (el la latina: unguicula) aŭ krifo estas el korna substanco kreskinta kurbita aĵo ĉe pied- kaj manfingroj de vertebruloj, kiel amfibioj, reptilioj, birdoj kaj multaj mamuloj. Ungego estas biologie homologa al ungo de homoj kaj grandaj simioj kaj al hufo de la hufuloj.

Fosilia ungego de Eŭropa dinosaŭro, la plej malgranda konata dinosaŭro
Kato akrigante siajn ungegojn