Sabro

speco de armilo

Sabro estas longa, malpeza glavo kun unuflanke tranĉa iom kurba, peza klingo, kun prena protektilo. Ĝi evoluiĝis en la 18-a jarcento el la hungara kavalira glavo.

Sabro kun glavingo.

Ĝi estis larĝe uzata en la orientaj nomadaj popoloj, ĝin kunportis la avaroj, hungaroj en la Karpatan basenon. Kun alpreno de la kristaneco, la hungaroj ekuzis ankaŭ la okcidentajn glavojn (ĝin uzis seninterrompe nur la kumanoj kaj la sikuloj). Dum la turka okupado de Hungario, oni denove ekuzis ties pezan varianton, kiu iĝis difina armilo de la hungaraj kavalirok.

Specifa tipo estas la sabro de la kozakoj kaj aliaj kaŭkazaj popoloj la ŝaŝko (sen prena protektilo). El ĝi evoluis en Italio la skermoglavo.

Vidu ankaŭ redakti