Glavingo estas ingo por teni glavon, tranĉilon, aŭ alian klingarmilon aŭ klingilon. Konsiderinte la danĝeron kiu implicas porti klingo- aŭ pinto-enhavan ilon, oni subkomprenas la neceson uzi ingon kiu protektu el la klingo aŭ pinto kiam oni transportas la ilon sen neceso aŭ intenco uzi ĝin kiel armilo mem.

Sabro kun glavingo.
Sabro de la epoko de la Mogola Imperio kun juvelarta glavingo.
Prilaborita kelta glavingo de la jaroj 1-200, kun du koloroj, el bronzo.

Glavingoj estis faritaj el multaj diversaj materialoj laŭlonge de la jarmiloj, kiaj ledo, ligno, kaj metaloj kiaj stanoŝtalo.

Tipoj de glavingo redakti

Plej ofte, glavingo estis portitaj penditaj el glavozono aŭ ŝultrozono. Konsiderinte la neceson por militisto tuj elingigi la armilon necesas ke la glavingo permesu tujege elingigi tiun por rapide defendi sin aŭ ataki.

Ĉar en moderna epoko multaj glavoj (ekzemple sabroj) estas uzataj kiel ceremoniaj iloj pli ol kiel faktaj armiloj, tia menciita neceso permesi tuajn elingigon jam ne plu nepras, kaj glavingo povas ne nepre ebligi tiun tujaĵon aŭ eĉ tute malhelpi elingigon por eviti ĝenan nevolontan elingon de la glavo.

Tiuokaze (nefacila elingigo de la glavo) eblas uzi la tuton kiel fraparmilo kiu ne celu mortigon aŭ eĉ danĝeran vundon de la malamiko, sed nur perbate peli tiun konduti laŭ la dezirata maniero, ekzemple fare de polico, kiel bastonlukto ktp.