Ligno estas porenhava kaj fibreca struktura histo, nome natura materialo, el kiu konsistas plejparto de la radikoj, trunko kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj, arbedoj kaj iomkvante de arbustoj, nome lignoplantoj. Ĝi estas organika materialo, nome natura kompozito el fibroj el celulozo (kiuj estas fortaj laŭ tensio) trempita en histarujo el lignino kiu rezistas premadon. Ligno estas foje difinita kiel la nura duaranga ksilemo en la tigoj de arboj,[1] aŭ ĝi estis difinita pli larĝe por inkludi la saman tipon de histo ses el radikoj de arboj aŭ arbustoj. En vivanta arbo ĝi plenumas eltenan funkcion, kiu ebligas al lignaj plantoj kreski aŭ stari per si mem. Ĝi ankaŭ portas akvon kaj nutraĵojn al folioj, al aliaj aliaj kreskantaj partoj de la planto, kaj al radikoj. Ligno povas ankaŭ referenci al aliaj plantomaterialoj kun kompareblaj proprecoj, kaj al materialo inĝenierita el ligno, el ligneroj aŭ el ligna fibro. Nome ligno estas ankaŭ peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj de jarmiloj. Ĝi servas ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon inter aliaj necesaĵoj.

Lignopeco el pirarbo.
Baobabo (Adansonia digitata). Enorma fonto de ligno.

La Tero enhavas ĉirkaŭ 434 mil milionoj da kubaj metroj de kreskanta arbartotalo, 47% el kiu estas komercebla.[2] Kiel abundan, karbon-neŭtra renovigebla rimedo, lignaj materialoj estis de intensa intereso kiel fonto de renovigebla energio. En 1991, proksimume 3.5 kubaj kilometroj da ligno estis kolektitaj. Dominantaj uzoj estis por meblaro kaj por konstruado.[3]

Laŭ Francisko Azorín ligno estas Malmola substanco, el kiu konsistas la radikoj, trunko k. branĉoj de la arboj, uzata por konstruo, por mebloj.[4] Li indikas etimologion el la latina lignum (ligno). Kaj li aldonas la rilatajn terminojn lignisto por hakisto, segisto, laboristo je ligno; lignaĵisto, por metiisto, kiu faras benkojn, meblojn diversajn el ligno, malmola ligno (kverko, kaŝtanujo, ulmo, fago, nuksujo), rezinoza ligno (pino, abio, cedro, cipreso, eŭkalipto), blanka ligno (poplo, tilio, akacio, laŭro) kaj dolĉa ligno (santalo, pirujo).[5]

Tipoj redakti

 
Ligno el pino.

Tre konataj uzataj tipoj de ligno estas el tiuj arboj:

Kemia konsisto redakti

Bazaj kemiaj elementoj, el kiuj konsistas ligno, estas: karbono (49,5%), oksigeno (43,8%), hidrogeno (6,0%), azoto (0,2%) kaj aliaj etkvante. Ĉefaj kemiaĵoj kiuj konsistigas lignon estas: celulozo, duoncelulozoj kaj lignino. Krome ĝi enhavas karbonhidratojn, proteinojn, amelon, taninojn, volatilajn oleojn, kaŭĉukon kaj mineraralaĵojn, kiuj post brulo konsistigas cindrojn. Kemia konsisto de la cindro dependas de arbospecio, klimato, grundo kaj aliaj.

Uzoj, taskoj kaj metioj redakti

Estis multaj la uzoj de ligno laŭlonge de la historio. Ĝi utilis ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, ŝipoj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon, tolon, inter aliaj necesaĵoj.

Brulligno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brulligno.
 
Turo el brulligneroj.

Brullignoj (fajrolignoj, hejtlignoj) estas pecoj de lignoj, destinitaj por bruli en forno, kameno, fajrujo aŭ lignofajro por ricevi varmon kaj lumon. Plej granda parto de brullignoj havas formon de ŝtippeco. Teknologio de preparo de ŝtippecoj estas simpla: trunkojn de arboj kaj dikajn branĉojn oni segas je pecoj 40–60 cm (ŝtipoj) kaj poste fendas ilin per hakilo laŭlonge je pli malgrandaj pecoj. Por fendi ŝtipojn prefere uzi specialan hakilon – fendilon, kies klingo havas formon de kojno kun angulo je 30°. Per la fendilo estas pli facile fendi eĉ plej dikajn ŝtipojn, per malpli multa batforto. Se fendi, precipe dikajn ŝtipojn, per hakilo kun maldika klingo, ĝi plej verŝajne povas enkaptiĝi en la fendo de ŝtipo. Ĉi-okaze por ke ĝisfendi aŭ liberigi la hakilon, oni renversas la hakilon ke la enkaptita ŝtipo estu supre kaj batas per la hakildorso kontraŭ alia ŝtipo.

Splitligno estas ligno, kiu estas fendita per hakilolignosplitilo en la laŭlonga direkto el lignotrunko, kiuj estas uzataj kiel brulligno aŭ por fari lignaj ŝindoj. Lignofendilo estas ilo, kiuj fendas arbotrunkojn aŭ pli precize pecojn de arbotrunkoj, por uzi tiun lignon kiel splitligno. La ligno fendiĝas kiam ĝi estas premata kontraŭ fendokojno aŭ fendokruco el metalo.

Lignokarbo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lignokarbo.

Lignokarbo (aŭ braĝo, karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin en la karbigejo la lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio. La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris netutan semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj kaj pli ol monato en grandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejojvitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.

Ĉarpentado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉarpentado.
 
mezepokaj iloj por ĉarpentado, de ĉirkaŭ la jaro 1465.

Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortikigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Metiisto, kiu regas tiun metion, nomiĝas ĉarpentisto. Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj manĝilaroj, de pordoj aŭ de lignaj mebloj, estas la tasko de lignaĵistoj kaj meblistoj (en aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingva vorto carpenter, ĉiuj tri lignoprilaboraj profesioj havas komunan nomon).

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.

Picea ligno estas la plej ofte uzata speco de koniferligno, kaj tial la plej ofte uzata speco de ligno. Ĝi estas ne nur facila por prilabori sed ankaŭ relative malmultekosta. La koloro de la ligno estas pala al blankece flava kun mola kaj kruda desegno. Post longedaŭra elmeto al lumo, ĝi fariĝas flavbruna. Por malhelpi senkoloriĝon, la speco de ligno devas esti finlaborata rapide.

Lignotornado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lignotornado.
 
Tornado
 
Tornilo

Lignotornado (de verbo torni) estas formo de lignoprilaboro pere de tornmaŝino. Ĝi malsamas de aliaj formoj de lignoprilaboro per tio, ke dum ĝi la peco de ligno estas rapide movanta dum la iloj per kiuj oni ĝin prilaboras estas relative senmovaj. La tornmaŝino turnas la lignopecon je granda rapideco, kaj la plilaboristo uzas plurspecajn ĉizilojn, guĝojn, grifelojn, tranĉiletojn kaj fajlilojn por priraboti kaj priraspi ĝin. Tiel oni povas fari multajn aĵojn kun rondeca aŭ cilindreca formo.

Ĉar ĉiu ligno estas fibroza, tre gravas ĉu la akso de turno estas paralela aŭ perpendikulara al la fibroj. Depende de tio, prilaboristoj uzas du iom diversajn teknikojn. Per lignotornado ĉirkaŭ akso paralela al la fibroj oni faras longecajn aĵojn kiel lignaj skribiloj, longtigaj bokaloj, piedoj de mebloj ktp. Per perpendikulara tornado pli ofte estas faritaj aĵoj, kies vasteco estas egala aŭ pli granda ol longo: bovloj, potoj, kruĉoj ktp.

Lignoprilaboro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lignoprilaboro.

Lignoskulptado estas tiu laborproceso, dum kiu oni prilaboras diversajn lignojn. En etnografio, en mallarĝa senco ĝi estas komprenita ĉefe pri la konveksaj skulptadoj, noĉoj, rundplastikoj. En vasta senco en la etnografio, al lignoskulptaĵoj apartenas eĉ ĉizitaj (noĉitaj), skrapitaj ornamaĵoj, inkrustaĵoj, intarzioj, marketraĵoj (inkrustita ligno per mozaiko el multekosta ligno, perlamoto), trarompitaj skulptaĵoj, enbatitaj, enbruligitaj, tornitaj lignoobjektoj.

La supre skizitajn teknikojn, objektojn oni povas aldone trakti per tanado kaj fumaĵado, kiuj servas ne nur konservadon sed eĉ kolorizigon. Pliaj metodoj estas la traktado per urinoj, aŭ senbaza farbado.

Meblofarado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meblofarado.

Meblofarado, meblometiomeblarto estas speciala fako de ĉarpentado orientita al la konstruado, produktado aŭ muntado de mebloj. Do, temas pri profesio, arto kaj tekniko. La profesiuloj estas meblistoj. Sed en kelkaj eŭropaj lingvoj oni nomigas ilin ebonistoj, el ebono, nome tipo de ligno, konsiderata valorega ekde la antikveco, devena el arbo angiosperma kaj dukotiledona de afrika origino (Diospyros ebenum), kiu havigas duran kaj pezan lignon, nigran centre kaj blankan ĉe la ŝelo.

Lignoĉizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lignoĉizado.
 
Ĉizita ligna pordo en Tunizio.

Lignoĉizado estas formado de ligno per akra ilo. La formado povas esti realigata per tranĉilo en unu mano aŭ per ĉizilo en du manoj aŭ kun unu mano sur ĉizilo batata per martelo en alia mano. La rezulto estas ligna figuro aŭ statueto, aŭ skulptita ornamaĵo de ligna objekto. La kreado de skulptaĵoj el ligno estis kaj estas disvastigita tra la tuta mondo. Sed ili pluvivas multe malpli bone ol tiuj el aliaj materialoj kiel ekzemple ŝtono kaj bronzo. Fakte ili facile kadukiĝas pro malsekeco, insekto-infestiĝo (anobioj) kaj fajro. Subĉiele la lignaj skulptaĵoj ne vivas longe en la plej multaj mondopartoj. Pro tio ni havas malgrandan ideon kiel formiĝis la tradicio de totemaj palisoj. Multaj el la plej gravaj skulptaĵoj de Ĉinio kaj Japanio estas faritaj el ligno, kiel la granda plimulto de afrika skulptaĵo kaj tiu de Oceanio kaj aliaj regionoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flosligno.

Flosligno estas tiu ligno, kiu flosas en la akvo aŭ albordigas ĝin vento, tajdo, fluo aŭ ondado. En areo de Arkto, la flosligno estis ofte la sola lignofonto por inuitoj kaj aliaj popoloj, kiuj vivis super la arkta arbolimo, antaŭ intensa komerca kontakto al pli sudaj landopartoj. En la nord-ĝermana mitologio la unuaj homoj estis skulptitaj el flosligno fare de Odin, Hönir kaj Lodur. El frakseno skulptis ili viron Ask kaj el ulmo la virinon Embla. Ask kaj Embla iĝis tiel pragenerintoj de la homa specio. Hodiaŭ, flosligno estas uzata kelkfoje kiel bazmaterialo por artaĵoj.

Pargeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pargeto.

Pargeto laŭ PIV estas luksa planko, konsistanta el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno. Kutime ĝi konsistas el la ligno de foliarboj. La tabuletoj tiel segiĝas, ke la lignaj fibroj estas horizontalaj. Lignaj plankoj, en kiuj la arbaj kreskoringoj videblas, kies fibroj do estas vertikalaj, nomatas "ligna pavimo".

En Eŭropo, tradiciaj lignospecoj, kiuj uziĝas por la fabrikado de pargeto, estas acero, akacio, betulo, kaŝtanarbo, kverko, olivarbo, pomarbo, pirarbo, ulmo, kaj

Ekster Eŭropo ankaŭ uziĝas eŭkalipto, mahagono, Afzelia (Doussie), Bongossi/Azobe, Bubinga, Cabreuva, Jatoba, Kambala, Kosipo, Kotibe, Landa, Limbali, Louro vermelho, Merbau/Intsia bijuga, Mutenye, Peroba kaj

Konstruado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstruligno.
 
Tipa kaj bone konata koniferligno de arbara pino.

Konstrulignosegita ligno, konata ankaŭ simple kiel ligno, estas ligno kiu estis transformita en traboj kaj lignaĵoj, kiel etapo en la procezo de produktado de ligno. La ligno estas uzita ĉefe cele al strukturoj, sed ĝi havas ankaŭ multajn aliajn uzojn.

Koniferligno estas ligno devena de arbedoj kaj arboj el la ordo de pinaloj. Kaŭze de la fakto ke tia ligno ĝenerale estas pli mola ol tiu de la angiospermoj, oni ankaŭ parolas pri mola ligno kiel laŭvorta traduko de la termino softwood per kiu oni angle ankaŭ signas la koncernajn pinalajn speciojn. Tiuj ĉi enhavas, escepte de taksodioj kaj larikoj, nur ĉiamverdajn arbojn kaj arbedojn. Koniferligno estas la origino de ĉirkaŭ 80% de la monda produktaĵo de konstruligno, kun tradiciaj produktadaj centroj estante la Balta regiono ( inkluzive de Skandinavujo kaj Rusujo ) kaj Nordameriko.

Kruclamenigita ligno redakti

 
Mjøstårnet en Brumunddal, Norvegio, estas la plej granda konstruaĵo en la mondo tute konstruita per kruclamenigita ligno.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kruclamenigita ligno.

Kruclamenigita ligno (angle Cross-Laminated Timber) (subkategorio de lignaĵmaterialo) estas lignotabula produkto fabrikata per lamenigo (intergluado). La kruclamenigita ligno estas konstrumaterialo surbaze de ligno, kiu prezentas sin sub la formo de plurtavola panelo kiu konsistas el inter 3 kaj 11 tavoloj de krucgluitaj lamenoj el ligno (ĝenerale tabuloj kun dikeco de trideko da milimetroj). La lamenigitaj lignotabuloj estas gluitaj transverse laŭ angulo de 90 gradoj kun la celo pliigi la rigidecon kaj la stabilecon de la paneloj en ĉiuj direktoj.[6] Poste tiuj tabuloj estas kunpremitaj sub alta premo en la formo de gigantaj traboj aŭ paneloj. Surbaze de tio estas produktataj solidaj lignaj paneloj por konstrui domojn kaj eĉ altajn loĝejturojn.

Produktado kaj transformado de la ligno redakti

La unua produkto el ligno farita de homo datas de la jaro 5255 a.K.[7] Ekde tiam ligno ricevis diversajn uzojn, tiel kiel la jenaj:

 
Amaso da trunkoj por ligno, en la insulo Javo.
  • Hakado: arbohakistoj per hakilojelektraj segiloj aŭ de benzino hakas la arbon, forigas la branĉojn, radikojn kaj ŝelon por ke tiu eksekiĝu. Kutime oni rekomendas, ke la arbolj estu hakitaj vintre aŭ aŭtune. Por ke la rekupero de la arbaro estu kontentiga, oni rekomendas (kaj en kelkaj lokoj oni devigas) replanti pli da arboj ol tiuj hakitaj.
  • Transporto: estas la dua fazo en kiu la ligno estas transportita el la hakejo al la segejo kaj en tiu fazo influas multaj faktoroj kiel la orografio kaj la infrastrukturo de la areo. Normale oni faras trenate per tirbestoj aŭ maŝinaro, sed estas lokoj en kiuj estas proksima rivero kaj oni profitas tiun por ke la rivero mem transportu la trunkojn malsupren sekvante tre tradiciajn teknikojn; se estas sufiĉa akvofluo, simple oni lasas la trunkojn zorge ke ili ne formu barieron, kaj se estas malforta fluo oni ligas la trunkojn formante flosaĵojn kiuj estas kondukitaj ĝis la celo.
  • Segado: en tiu fazo la ligno estas portita al segejo. En tiu instalaĵo oni dispecigas la trunkon, laŭ la uzado celita: pro tio oni povas uzi tre diferencajn tipojn de segiloj. Kelkaj segejoj kombinas variajn de tiuj teknikoj por plibonigi la produktadon. En kelkaj segejoj, ekzemple por valoraj tropikaj lignoj, oni lasas la trunkojn malnete, ofte tre dikajn trunkojn, kaj kamionoj transportas ilin al fabrikoj, kie okazas pli prilaborajn traktadojn aŭ eĉ oni transportas ilin per trajno kaj/aŭ ŝipo malproksimen, eĉ eksterlanden aŭ alikontinenten.
  • Sekigado: estas la plej grava procezo por ke la ligno estu en taŭga stato por esti laborata.
 
Sekigado de la ligno.
  • Natura sekigado: oni metas la trunkopecojn en amasoj separitaj el la grundo, lasante truojn por ke trafluu la aero inter ili, protektitaj el akvo (pluvo) kaj el suno por ke la sekiĝado estu iompostioma kaj certa. Tiu sistemo postulas multan tempon kaj tio nek estas konvena al la segejo nek estas malmultekosta pro la tempo kiun oni devas atendi por uzi la sekiĝontan lignon; pro tio oni klopodas aliajn sistemojn pli rapidajn.
  • Artefarita sekigado:
  • Sekigado per enmergo: en tiu procezo oni metas la trunkon aŭ la tabulon jam rekte tranĉitan en basenon, kaj pro la pelado fare de la akvo sur unu el la flankoj de la tabulo la sevo eliras pelita tra la mala flanko, kaj tiel oni sukcesas forigi la internan sevon, evitante la putriĝon de la trunko. Tio senigas la lignon el iome da malmoleco kaj konsistemo, sed tio plibonigas la longdaŭrecon de la ligno. Tiu procezo daŭras kelkajn monatojn, post kiuj, la ligno sekiĝos pli rapide pro la foresto de sevo.
Sekigado je vakuo: en tiu procezo la ligno estas enmetita en vakupumpiloj. Tiu sistemo estas la plej sekura kaj permesas kongrui tempojn tre mallongajn de sekigado kun jenaj kromaĵoj:
  • malaltaj temperaturoj de la sekiĝanta ligno;
  • limigitaj gradientoj de humideco inter la ekstero kaj la surfaco;
  • forigo de la risko de aperoj de fendo, disfalo aŭ kolorŝanĝo;
  • facila uzebleco;
  • malpliigita eltenado de la instalaĵo.
Sekigado per vaporigo: oni metas la tabulojn en fermita navo aŭ stokejo je ioma alteco for de la grundo tra kiu fluas vapornubo de 80 ĝis 100 ; per tiu procezo oni atingas, ke la ligno perdas ĉirkaŭ 25% de sia pezo en akvo, kaj poste oni cirkuligas tra la ligno vaporfluon el gudro-oleo, kio akvimunigas ĝin favorante ties konservadon. Estas multekosta procezo, sed tre efika.
Miksa sekigado: en tiu procezo oni miksas la naturan kaj la artefaritan sistemojn: oni startas per natura sekigado kiu forigas la humidecon je ĉirkaŭ 20-25 % por pluigi per artefarita sekigado ĝis alveni al punkto de dezirita sekigado aŭ de forigo de humideco.
 
Funkciado de varmopumpilo.
Sekigado per varmopumpilo: tiu procezo estas alia aplikaĵo de la sistemo de sekigado per vaporigo, per aplikado de la teknologio de varmopumpilo al la sekigado de la ligno, kio permesas la uzadon de fermita cirkvito de aero en la procezo, ĉar profitante la eblecon de kondensigo de akvo fare de la varmopumpilo, ne necesas la eniro de ekstera aero por pluteni la relativan malsekecon de la stokejo; male estus malkongruo de temperaturo kaj malsekeco.
La cirkvito funkcias jene: la aero kiuj jam trapasis tra la ligno — malvarma kaj humida — estas trapasata tra vaporigilo — malvarma fokuso — tra kiu pasas la malvarmigilo (freono R-134a) en likva stato je malalta premo. La aero malvarmiĝas ĝis alveni al punkto de roso kaj oni kondensas la akvon jam separita el la ligno. La varmo lasita de la akvo kiam ĝi pasis de vapora stato al likva stato estas riooltita de la freono, kiu pasas al vaporo je malalta premo. Tiu freono en gasa stato estas pasigata tra kunpremilo, tiel ke oni disponas de freono en gasa stato kaj je alta premo, kaj pro tio je alta temperaturo, kiu estas profitata por varmigi la saman aeron de sekigado kaj fermi la ciklon. Tiel oni disponas de varma kaj seka aero, kiu estas ree trapasigata tra la ligno kiu estas en la interno de la fermita stokejo.
La granda gravo de tiu ciklo estas atingita per evitado de la eniro de grandaj kvantoj de ekstera aero, kaj tiel oni ne rompas la ekvilibron atingitan de la ligno, kaj ne okazas tensioj, tiel ke oni atingas sekigadon de alta kvalito kaj kiel produkto fortikan lignon de alta kvalito.

Fabrikado de lignotabuloj redakti

Aglomeritaj kaj konglomeritaj tabuloj redakti

 
Plakitaj aglomeritaj tabuloj.

Tiuj estas produktitaj el malgrandaj rabotaĵojligneroj,[8] gluitaj sub premo en proporcio de 85 % da rabotaĵo kaj 15 % da gluo plej ofte. Oni fabrikas ilin de diferencaj tipoj depende de la grando de la partikloj, de ties distribuado tra la tabulaĵo, same kiel pro la tipo de gluo uzita por ties fabrikado. Ĝenerale oni uzas molajn tabulojn pli ol malmolajn pro la facileco prilabori ilin, ĉar estas pli facile premi molaĵojn ol malmolaĵojn.

La aglomeraĵoj estas materialoj kaj stabilaj kaj de uniforma konsisto, havas surfacojn totale ebenajn kaj rezultas pretaj kiel bazoj por plakitaĵoj. Ekzistas ampleksa gamo de tiuj tabuloj kiu estas el tiuj de bazo de ligno, papero aŭ plastaj lamenigitaĵoj. La majoritato de la tabuloj aglomeritaj estas relative fragilaj kaj montras malpli da rezisto al la tirado ol la tavollignoj ĉar tiuj havas tavolojn supermetitajn perpendikulare kiuj havigas pli da rezistado. Tiu materialo estas rekomendinda por konstrui ĉian tipon de mebloj (ĉu funkciaj ĉu artaj).

Tiuj tabuloj povas suferi pro troa humideco, montrante dilatiĝon en ties dikeco, dilatado kiu ne rekuperiĝas per sekigado. Ili ne pretas por uzado en la ekstero nek por lokoj en humidaj kondiĉoj; tiu tipo de ligno tuj ŝveliĝas se estas minimuma kontakto kun akvo. En kontinuaj humidaj kondiĉoj la tabuloj ŝveliĝas tiom ke ili povas malkomponiĝi. Tamen oni fabrikas modelojn kun ioma rezistado al kondiĉoj de humideco.

Kvankam oni devas eviti meti ŝraŭbojn tra la flankoj de tiu tipo de lamentabuloj, se necesus, la diametro de la ŝraŭboj ne devas esti pli granda ol la kvarono de la dikeco de la tabulo, por eviti fendojn en la tavollignoj.

Krome estas diferencaj tipoj de aglomeraĵo:

 
Orientita grandpartikla plato (OSB)
  • La Orientita grandpartikla plato, konata ankaŭ kiel OSB (de la angla oriented strand board). Materialo tritavola fabrikita el grandaj rabotaĵoj, metitaj en transversaj direktoj, imitante la strukturan efikon de la tavollignoj. Tiu tipo de tabulo estas konata ofte per unu de siaj komercaj nomoj nome "Aspenite".
  • La ornama aglomeraĵo estas fabrikata el elektitaj lignotavoloj, plastaj lamenaĵoj aŭ melaminaĵoj. Por perfektigi la flankojn de tiuj lamenoj estas komercitaj flankoŝirmilojn kiuj venas kun la sama fabrikfinigo de la flankoj.
  • La tritavola aglomeraĵo havas unu kernan platon formitan el grandaj partikloj kiuj estas disponitaj inter du tavoloj de pli fajnaj partikloj tre densigitaj. Ties surfaco estas pli milda kaj rekomendita por ricevi farbon.
  • La unutavola aglomeraĵo estas fabrikata el partikloj de simila grando distribuitaj unuforme. Ties surfaco estas relative malmilda. Ĝi estas rekomendinda por tavoligo sed ne por farbi rekte sur ĝi.

Tavollignoj redakti

 
Tavolligno.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tavolligno.

Tabula aŭ ligna lameno estas relative nestabila kaj suferos movojn de kuntiriĝo kaj dilatiĝo, ĉefe en la direkto de la fibroj de la ligno, kaj pro tio probable ĝi suferos distordojn. Por eviti tiun efikon la tavollignoj estas konstruitaj algluante la tavolojn metante la fibrojn transverse unu sur alia, alterne. La majoritato de la tavoltabuloj estas formataj per malpara nombro de tavoloj por formi ekvilibran konstruaĵon. La eksteraj tavoloj de tabulo estas nomataj flankoj kaj ties kvalito estas kvalifikita per kodo de literoj kiuj uzas la A kiel tiu de plej bona kvalito, la B kiel intermeza kaj la C kiel tiu de plej malalta kvalito. La flanko de plej bona kvalito de tabulo estas konata kiel «antaŭa flanko» kaj tiu de plej malalta kvalito kiel «malantaŭa flanko» aŭ reverso. Krome la centra tavolo estas nomata «animo». Tio estas farita por pliigi la reziston de la tabulo aŭ de la peco kiun oni faras.

Lamenoj

Oni nomas antaŭkomponita lameno tiun maldikan lamenon el ligno kiun oni akiras pere de la lamenigo de tavolbloko el la rando de la bloko, tio estas, pere de la tavoloj el ligno kunpremitaj. La originaj tavoleroj estas konvertitaj en la grajno de la antaŭkomponita lameno, kaj tiel oni akiras grajnon kiu estas perfekte rekta aŭ homogena.

Manipulante la konturon de la lamenoj premotaj, oni povas akiri tre variajn formojn kaj aspektojn tre altirajn. Kelkaj aŭ ĉiuj lamenoj konstituantaj povas esti tinkturitaj antaŭ la kunigo, kaj tiel oni povas akiri diversajn aspektojn kaj buntetajn kolorojn.

Fibrotabuloj redakti

 
Mezdensa fibrotabulo.

La fibrotabulojn oni konstruas el ligno reduktita al siaj plej bazaj fibraj elementoj kaj poste rekonstituita por formi materialon kaj stabilan kaj homogenan. Oni fabrikas ilin de diferenca denseco depende de la aplikita premo kaj de la gluo uzata en ties fabrikado.[9]

Oni povas dividi ilin en du ĉefaj tipoj, nome tiuj de alta denseco, kiuj uzaz la gluaĵojn ekzistantajn en la ligno mem, kiuj siavice oni dividas en malmolaj kaj duonmalmolaj, kaj tiuj de meza denseco, kiuj utilas kiel kemiaj agentoj eksterlignaj kiel gluaĵoj de la fibroj.

La fibrotabuloj estas divideblaj en variaj tipoj:[9]

  • Malmolaj fibrotabuloj
  • Duonmalmolaj fibrotabuloj, inter kiuj estas tiuj de malalta denseco (MD) kiuj gamas inter 6 mm kaj 12 mm kaj estas uzataj kiel ŝirmiloj kaj kontrolpaneloj, kaj tiuj de alta denseco (AD), kiuj estas uzataj kiel ŝirmiloj kaj revestaĵoj de internaĵoj.
  • Mezdensaj fibrotabuloj karakterizitaj pro la posedo de mildaj ambaŭ flankoj kaj kiuj estas fabrikataj pere de seka procezo. La fibrojn oni gluas pere de algluaĵo de sinteza rezino. Tiuj tabuloj estas prilaboreblaj kvazaŭ temas pri vera masiva ligno. Ili konstituas elstaran bazon por tavoltabuloj kaj bone ricevas farbon. Ili estas fabrikataj je dikecoj inter 3 kaj 32 mm.

Proverboj pri ligno redakti

 
Violono estas ekzemplo de tre fajnaj produktaĵoj el ligno.

Ekzistas pluraj proverboj pri ligno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  •  
     Fendita ligno facile ekbrulas. 
  •  
     Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. 
  •  
     Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. 
  •  
     Flamiĝema kiel ligno rezina. 

Referencoj redakti

  1. Hickey, M.. (2001) The Cambridge Illustrated Glossary of Botanical Terms. Cambridge University Press.
  2. Global Forest Resources Assessment 2005 / Food and Agriculture Organization of the United Nations.
  3. Horst H. Nimz, Uwe Schmitt, Eckart Schwab, Otto Wittmann, Franz Wolf "Wood" en Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry 2005, Wiley-VCH, Weinheim. DOI 10.1002/14356007.a28_305
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 127.
  5. Azorín, samloke.
  6. [1]
  7. [2]
  8. Abadía, Ricardo (2016). Universidad Miguel Hernández, ed. VIII Congreso Ibérico de Agroingeniería: "Retos de la nueva agricultura mediterránea". 2016. p. 381. ISBN 8416024308. Konsultita la 24a de Aŭgusto 2017. Universidad Miguel Hernández de Elche isbn= 8416024308 381 pp.
  9. 9,0 9,1 [Fabricación de tablero aglomerado http://estudiantes.elpais.com/EPE2015/periodico-digital/ver/equipo/680/articulo/fabricacion-de-tablero-aglomerado] 24a de Aŭgusto 2017, 2015, El País [Arkivita https://web.archive.org/web/20170825020538/http://estudiantes.elpais.com/EPE2015/periodico-digital/ver/equipo/680/articulo/fabricacion-de-tablero-aglomerado] en 25a de Aŭgusto 2017
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.

Literaturo redakti

  • Capon, Brian. (2005) Botany for Gardeners, 2‑a eldono, Portland, OR: Timber Publishing. ISBN 0-88192-655-8.
  • Hoadley, R. Bruce. (2000) Understanding Wood: A Craftsman’s Guide to Wood Technology. Taunton Press. ISBN 1-56158-358-8.
  • Shigo, Alex. (1986) A New Tree Biology Dictionary. Shigo and Trees, Associates. ISBN 0-943563-12-7
  • Vignote Peña, Santiago (2006). Tecnología de la madera (Google Books) (3a eldono). Mundi prensa libros. p. 678. ISBN 9788484762638. [3] Konsultita la 6an de decembro de 2015. La reta versio estas nur parta montro de la libro.
  • H. H. Bosshard: Holzkunde Teil I–III. Birkhäuser Verlag, Stuttgart 1982–1998, ISBN 3-7643-1630-6.
  • M. Chudnoff: Tropical Timbers of the World. (= Agriculture handbook 607). Kessel, Remagen-Oberwinter 2007, ISBN 978-3-935638-82-1.
  • D. Fengel, G. Wegener: Wood – Chemistry, Ultrastructure, Reactions. Reprint. Verlag N. Kessel, 2003, ISBN 3-935638-39-6.
  • Dietger Grosser: Die Hölzer Mitteleuropas. Ein mikrophotographischer Holzatlas. Verlag N. Kessel, Remagen 2003, ISBN 3-935638-22-1.
  • Karl Hasel, Ekkehard Schwartz: Forstgeschichte. Ein Grundriss für Studium und Praxis. 3. Auflage. Kessel, Remagen 2002, ISBN 3-935638-26-4.
  • R. Bruce Hoadley: Holz als Werkstoff. O. Meier Verlag, Ravensburg 1990, ISBN 3-473-42560-5.
  • Thomas Königstein: Ratgeber energiesparendes Bauen. 4. Auflage. Blottner Verlag, Taunusstein 2009, ISBN 978-3-89367-117-5.
  • Paul Lehfeldt: Die Holzbaukunst. Reprint-Verlag, Leipzig/ Holzminden 2001, ISBN 3-8262-1210-X.
  • Udo Mantau, Jörg Wagner, Janett Baumann: Stoffstrom-Modell HOLZ: Bestimmung des Aufkommens, der Verwendung und des Verbleibs von Holzprodukten. In: Müll und Abfall. 37(6), 2005, S. 309–315, ISSN 0027-2957.
  • Peter Niemz: Physik des Holzes und der Holzwerkstoffe. DRW-Verlag, Stuttgart 1993, ISBN 3-87181-324-9.
  • Alois Payer: Holz als Material: Werkstoffkundliches (Architektur für die Tropen). Eine Kompilation anderer Literatur, letzte Fassung vom 15. Februar 2010.
  • Joachim Radkau: Holz. Wie ein Naturstoff Geschichte schreibt. oekom-Verlag, 2007, ISBN 978-3-86581-049-6.
  • J. F. Rijsjdijk, P. B. Laming: Physical and related properties of 145 timbers. Kluwer, Dordrecht/ Boston/ London 1994, ISBN 0-7923-2875-2.
  • Erhard Schuster: Wald und Holz. Daten aus der Geschichte der Nutzung und Bewirtschaftung des Waldes, der Verwendung des Holzes und wichtiger Randgebiete. 2 Bände. 2. Auflage. Kessel Verlag, Remagen 2006, ISBN 3-935638-62-0 und ISBN 3-935638-63-9.
  • F. H. Schweingruber, A. Börner, E.-D. Schulze: Atlas of Woody Plant Stems. Environment, Structure and Environmental Modifications. Springer, Heidelberg 2006, ISBN 3-540-32523-9.
  • Anselm Spring, Maximilian Glas: Holz. Das fünfte Element. Frederking & Thaler, München 2005, ISBN 3-89405-398-4.
  • Rudi Wagenführ: Holzatlas. Fachbuchverlag Leipzig im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2006, ISBN 3-446-40649-2.
  • André Wagenführ, Frieder Scholz (Hrsg.): Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag Leipzig im Carl Hanser Verlag, München 2012, ISBN 978-3-446-42605-4.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti