Betulo

genro

La betulo (Betula) estas holarktisa genro el la familio de la betulacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Betulo
Penda betulo
Penda betulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betula
Specioj

30-60 specioj;
vidu teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝeneralaĵoj: Betuloj estas "pioniraj specioj" t. e. ili estas la unuaj arboj kiuj kreskas en malriĉaj, malvarmaj terenoj, kaj post ruinigadoj, kiel fajregoj, ili elportas tre malriĉajn grundojn, malvarmajn klimatojn, sed bezonas multe da lumo, do se poste la arbokomunumo riĉiĝas kaj pleniĝas ili malaperas. Ili vivas relative mallonge: ĝis 100 jarojn. En alteco de montaro aŭ en arktaj regionoj, post kie eĉ la pinofitaj arboj ne plu kapablas kreski, restas antaŭ la nura herbejo aŭ Tundro zono de betularbaro.

Someraj folioj de alegana betulo.

Ĉefaj specioj: Eŭropo kaj Siberio :

Norda Ameriko :

Orienta Azio:

Borke der Roten China-Birke (Betula albosinensis)
ritidomo de Betula costata
ritidomo de Betula dahurica
ritidomo de Betula ermannii
ritidomo de Betula lenta
ritidomo de Betula nigra
ritidomo de Betula platyphylla
ritidomo de himalaja betulo (Betula utilis)

Sistematiko kaj disvastigo redakti

La genra nomo Betula estis unuafoje publikigita en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, p. 982f. La genro Betula aprtenas al la subfamilio de la Betuloideae ene de la familio de la Betulaceae.

La ĝis 100 betulaj specioj kreskas en vastaj regionoj de la norda hemisfero, en Eŭropo, en Nordameriko (precipe ĉe la orientaj marbordoj) kaj en Azio ĝis Japanujo .

Ekzistas 35 ĝis 100 specioj en la genro (Betula):

  • ruĝa ĉina betulo (Betula albosinensis BURKILL): ĝi hejmiĝas en la nordo kaj mezo de Ĉinujo.
  • flava betulo (Betula alleghaniensis BRITTON, sin.: Betula lutea auct.): Ĝi hejmiĝas en orienta Kanado kaj Usono.
  • Betula alnoides BUCH.-HAM. EX D.DON: Ĝi disvastiĝas de Himalajo ĝis la sudo de Ĉinujo.
  • Betula ×alpestris FR. (= Betula nana × Betula pubescens)
  • Betula ×aurata BORKH. (= Betula pendula × Betula pubescens, sin.: Betula ×atrata DOMIN, Betula ×obscura KOTULA)
  • Betula ashburneri MCALL. & RUSHFORTH: la regiono de ĝia disvastigo etendiĝas de Butano ĝis Siĉuano kaj Junano.
  • Betula ×avatshensis KOM. (= Betula ermanii × Betula pendula subsp. mandshurica)
  • Betula baschkirica TZVELEV: Ĝi hejmiĝas en al eŭropa parto de Rusujo.
  • Betula bomiensis P.C.LI: Ĝi hejmiĝas en la sudorienta parto de Tibeto.
  • Betula × bottnica MELA: Ĝia hejmregiono estas norda Eŭropo.
  • blua betulo (Betula ×caerulea BLANCH. = B. papyrifera var. cordifolia × B. populifolia)
  • Betula calcicola (W.W.Sm.) P.C.LI: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula celtiberica ROTHM. & VASC.: Ĝia hejmregiono estas la nordokcidento de Hispanujo.
  • Betula chichibuensis H.HARA: Ĝia hejmregiono estas Honŝuo wn Japanujo.
  • Betula chinensis MAXIM., sin.: Betula fargesii FRANCH., Betula ceratoptera G.H.LIU & Y.C.MA, Betula jiaodongensis S.B.LIANG: la hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula cordifolia REGEL: Ĝia hejmregiono estas orienta Kanado kaj Usono.
  • Betula coriaceifolia V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.
  • avelfolia betulo (Betula corylifolia REGEL & MAXIM.): Ĝia hejmregiono estas Honŝuo en Japanujo.
  • korea betulo (Betula costata TRAUTV.): Ĝia hejmregiono estas Koreujo kaj la ekstrema oriento de Rusujo.
  • Betula cylindrostachya LINDL. EX WALL. (sin.: Betula fujianensis J.ZENG, JIAN H.LI & Z.D.CHEN): Ĝia hejmregiono etendiĝas de Himalajo ĝis Ĉinujo.
  • Betula dahurica PALL.: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula delavayi FRANCH. (sin.: Betula forrestii (W.W.SM.) HAND.-MAZZ.): Ĝia hejmregiono estas la suda Tibeto, la sudokcidenta Siĉuano, la nordokcidenta Junano kaj la okcidenta Hubejo en Ĉinujo.
  • Betula ×dugleana LEPAGE (= Betula glandulosa × Betula neoalaskana)
  • Betula ×dutillyi LEPAGE}} (= Betula glandulosa × Betula minor)
  • Betula ×eastwoodiae SARG. (= Betula glandulosa × Betula occidentalis)
  • Ermana betulo, ankaŭ nomata ora betulo kaj kamĉatka betulo (Betula ermanii CHAM., inkl. Betula lanata (REGEL) VASSILCZ.; sin.: Betula ganjuensis KOIDZ., Betula paraermanii V.N.VASSIL., Betula shikokianaNAKAI): Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula falcata V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.
  • Betula fargesii FRANCH.: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula fruticosa PALL., sin.: Betula fusca PALL. EX GEORGI, Betula divaricata LEDEB., Betula middendorffii TRAUTV. & C.A.MEY.: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo, Koreujo, Mongolujo kaj Sibirio.
  • glanda betulo (Betula glandulosa MICĤ.): La regiono de ĝia disvastigo estas de Sibirio al Mongolujo kaj al Nordameriko.
  • Betula globispica SHIRAI: Ĝia hejmregiono estas Honŝuo en Japanujo.
  • Betula gmelinii BUNGE (sin.: Betula apoiensis NAKAI): Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • ĉerizfolia betulo (Betula grossa SIEB. & ZUCC., sin.: Betula ulmifolia SIEB. & ZUCC.): Ĝia hejmregiono estas la suda kaj meza Japanujo.
  • Betula gynoterminalis Y.C.HSU & C.J.WANG: DĜia hejmregiono estas la nordokcidento de Junano.
  • Betula halophila CHING}}: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula ×heptopotamica V.N.VASSIL. (= Betula fruticosa × Betula pubescens)
  • Betula honanensis S.Y.WANG & C.L.CHANG: Ĝia hejmregiono estas Henano.
  • Betula ×hornei E.J.BUTLER (= Betula papyrifera × Betula nana)
  • arbusta betulo (Betula humilis SCHRANK; sin.: Betula fruticans PALL. orth. var.): Ĝia hejmregiono estas de meza Eŭropo trans Kaŭkazio, Kazaĥujo, Sibirio kaj la norda Mongolujo ĝis Ĉinujo.
  • Betula insignis FRANCH.: Ĝia hejmregiono estas la suda Ĉinujo.
  • Betula ×jackii C.K.SCHNEID. (= Betula lenta × Betula pumila)
  • Betula karagandensis V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.
  • Betula klokovii ZAVER.: Ĝia hejmregiono estas Ukrainio.
  • Betula ×koehnei C.K.SCHNEID. (= Betula papyrifera × B. pendula)
  • Betula kotulae ZAVER.: Ĝia hejmregiono estas Ukrainio.
  • sukera betulo (Betula lenta L., inkl. Betula uber (ASHE) FERNALD): Ĝia hejmregiono estasla oriento de Kanado kaj Usono.
  • Betula litwinowii DOLUCH.: Ĝia hejmregiono estas la oriento kaj nordoriento de Turkujo ĝis norda Irano.
  • Betula luminifera H.J.P.WINKL.: La hejmregionoestas Ĉinujo.
  • tilifolia betulo, ankaŭ nomata bronza betulo, imperiestra betulo (Betula maximowicziana Regel): Ĝia hejmregiono etendiĝas de la sudaj Kuriloj ĝis la nordo kaj mezo de Japanujo.
  • Kaŭkaza betulo (Betula medwediewii REGEL):La hejmregiono estas de la nordoriento de Turkujo ĝis la nordokcidento de Irano.
  • Betula megrelica SOSN.: Ĝia hejmregiono estas okcidenta Kartvelio.
  • Betula michaŭii SPACH: La hejmregiono estas la oriento de Kanado.
  • Betula microphylla BUNGE: Ĝia hejmregiono etas Mezazio ĝis nordokcidenta Ĉinujo kaj de la suda Sibirio ĝis la norda Mongolujo.
  • Betula ×minor (TUCK.) FERNALD (= Betula cordifolia × Betula glandulosa)
  • nana betulo, ankaŭ nomata polus betulo (Betula nana L., sin.: Betula exilis SUKACZEV): Ĝia hejmregiono estas la subaktejo kaj la montaroj de Eŭropo. Ĝi troviĝas ankaŭ en meza Eŭropo.
  • nigra betulo, ankaŭ nomata rivera betulo (Betula nigra L.): La hejmregiono estas la meza kaj orienta Usono
  • akva betulo (Betula occidentalis HOOK., sin.: Betula fontinalis SARG.)
  • Betula ovalifolia RUPR. (sin.: Betula extremiorientalis Kuzen. & V.N.VASSIL., Betula paishanensis NAKAI, Betula tatewakiana M.OHKI & S.WATAN.): DĜia hejmregiono estas Ĉinjo, Koreujo, Rusujo kaj Japanujo.
  • papera betulo, ankaŭ nomata Kanu-betulo aŭ amerika blanka betulo (Betula papyrifera MARSHALL, sin.: Betula excelsa AITON, Betula lyalliana KOEHNE nom. nud., Betula kenaica W.H.EVANS): Ĝia hejmregiono estas la subakta Ameriko.
  • Betula ×paramushirensis BARKALOV (= Betula ermanii × Betula pumila)
  • pendanta betulo, ankaŭ ordinara betulo, sabla betulo, trista betrulo, veruka betulo aŭ blanka betulo (Betula pendula ROTH, sin.: Betula verrucosa EHRH., Betula tristis WORMSK. EX LINK, Betula aetnensis RAF. EX J.PRESL & C.PRESL, Betula ferganensis V.N.VASSIL.): Ĝia hejmregiono estas la moderaj zonoj de Eŭrazio kaj Nordafrika.
  • Betula platyphylla SUKACZEV (sin.: Betula japonica SIEB. EX H.J.P.WINKL. nom. nud., Betula mandshurica (REGEL) NAKAI}}, Betula szechuanica (C.K.SCHNEID., C.-A.JANSSON), Betula austrosichotensis V.N.VASSIL. & V.I.BARANOV, Betula neoalaskana SARG., Betula resinifera BRITTON): Ĝia hejmregiono estas Sibirio ĝis Japanuj, Alasko kaj Kanado.
  • Betula ×plettkei JUNGE (= Betula nana × Betula pendula)
  • griza betulo, ankaŭ nomara poplafolia betulo (Betula populifolia MARSHALL): Ĝia hejmregiono estas sudokcidenta Kanado ĝis nordokcidenta Suda Karolino.

Betula potamophila V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio

  • Betula potaninii BATALIN (sin.: Betula jiulungensis P.C.LI EX Q.LIN): Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo (Gansuo, Ŝanĝio kaj Siĉuano).
  • Betula psammophila V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.
  • marĉa betulo, kurbbranĉa betulo (Betula pubescens EHRH., sin.: Betula alba L., Betula czerepanovii N.I.ORLOVA, Betula tortuosa LEDEB.): Ĝia hejmregiono estas Grenlando kaj Eŭrazio. Ĝi troviĝas ankaŭ en Mezeŭropo.
  • amerika arbusta betulo (Betula pumila L.): La hejmregiono estas Nordameriko.
  • Betula ×purpusii C.K.SCHNEID. (= B. glandulifera × B. lutea, sin.: Betula ×murrayana B.V.BARNES & DANCIK)
  • Kaŭkaza arbusta betulo (Betula raddeana TRAUTV.): La hejmregiono estas Kaŭkazio.
  • Betula ×raymundii LEPAGE (= B. populifolia × B. pumila var. glandulifera)
  • Betula saksarensis POLOZHIJ & A.T.MALZEVA: Ĝia hejmregiono estas Ĥakasio en Sibirio.
  • Betula ×sandbergii BRITTON (= B. glandulifera × B. papyrifera)
  • Betula × sargentii DUGLE (= Betula glandulosa × Betula pumila)
  • Betula saviczii V.N.VASSIL.: La hejmregiono estas Mezazio.
  • fera betulo (Betula schmidtii REGEL): Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula sunanensis Y.J.ZHANG: Ĝi hejmiĝas en la ĉina provinco Gansuo.
  • Siĉuana betulo (Betula szechuanica (C.K.SCHNEID.) C.-A.JANSSON, sin.: Betula rockii (REHDER) C.-A.JANSSON}}): Ĝia hejmregiono estas la sudorienta parto de Tibeto
  • Betula tianschanica RUPR. (sin.: Betula dolicholepis OVCZ., CZUKAV. & SHIBKOVA, Betula jarmolenkoana GOLOSK., Betula kirghisorum SAV.-RYCZ., Betula korshinskyi LITV., Betula margusarica V.N.VASSIL., Betula ovczinnikovii V.N.VASSIL., Betula pamirica LITV., Betula procurva LITV., Betula regeliana V.N.VASSIL., Betula saposhnikovii SUKACZEV, Betula seravschanica V.N.VASSIL., Betula schugnanica (B.Fedtsch.) LITV., Betula tadzhikistanica V.N.VASSIL., Betula turkestanica LITV., Betula tuturinii V.N.VASSIL.): Ĝia hejmregiono estas de Mezazio ĝis Mongolujo.
  • Betula × uliginosa DUGLE (= Betula pendula subsp. mandshurica × Betula glandulosa)
  • Betula ×utahensis BRITTON}} (= Betula occidentalis × Betula papyrifera)
  • himalaja betulo (Betula utilis D.DON, sin.: Betula chitralica BROWICZ, Betula kunarensis BROWICZ kaj Betula pyrolifolia V.N.Vassil., sin.: Betula jacquemontii SPACH): Kun pluraj subspecioj. Ĝia hejmregiono estas de Afganio ĝis Ĉinujo.
  • Betula × winteri DUGLE}} (= Betula pendula subsp. mandshurica × Betula papyrifera)
  • Betula wuyiensisJ.B.XIAO}}: Ĝia hejmregiono estas Ĉinujo.
  • Betula × zimpelii JUNGE (= Betula humilis × Betula pendula)
  • Betula zinserlingii V.N.VASSIL.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.

Vidu ankaŭ redakti