Arboŝelo
Arboŝelo estas la plej eksteraj tavoloj de tigoj kaj radikoj de lignaj plantoj. Plantoj kun arboŝelo inkludas arbojn, lignajn grimpoplantojn kaj arbustojn. Arboŝelo aludas al ĉiuj histoj for de la kambiumo kaj estas neteknika termino. La interna tavolo de arboŝelo nomiĝas basto. Tie troviĝas vivantaj ĉeloj, ekzemple sekundara kambiumo. La eksterna tavolo de arboŝelo nomiĝas ritidomo. Ĉi-tie la ĉeloj estas mortaj.
Malnovaj cikatroj en arboŝelo de fago
Produktoj el arboŝeloRedakti
Produktoj uzataj de homoj, kiuj devenas el arboŝelo estas:
- spicoj kiel cinamo el vera cinamomo kaj aliaj ingrediencoj,
- tanino,
- rezino,
- laktosuko,
- medikamentoj,
- venenojn, variajn halucinaĵojn
- korko.
Arboŝelo estas uzata por produkti vestaĵojn, kanuojn, ŝnurojn kaj uzata kiel surfaco por pentraĵoj kaj mapfarado.
Arboŝelo en HortikulturoRedakti
En hortikulturo kaj ĝardenkulturo oni uzas arboŝelojn por
- plibonigi la grundon
- fari substraton
- mulĉi la teron.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Taylor, Luke. 1996. Seeing the Inside: Bark Painting in Western Arnhem Land. Oxford Studies in Social and Cultural Anthropology. Oxford: Clarendon Press.