Arkta marborda tundro

La arkta marborda tundro estas tersupraĵa ekoregiono el la laŭrenc-tabula ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tundroj de la ekstrema nordo de Nordameriko, grava biotopo por multecon de bestioj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "Alaska nord-dekliva marborda tundro".

Arkta marborda tundro
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Arkta marborda tundro (Tero)
Arkta marborda tundro (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Arctic coastal tundra [+]
vdr

Priskribo redakti

 
Somera vegetaĵaro.

Tiu ekoregiono situas je la norda marbordo de Alasko, kaj ampleksas la orientan marbordan ebenaĵon de Banks-insulo, la Tuktojaktuk-marbordon en Jukonio, kaj la Anderson-riverajn kaj Horton-riverajn ebenaĵojn en la Nordokcidentaj Teritorioj. Tio estas areo de malaltaj, torfejaj marbordaj ebenaĵoj. La subtroviĝanta grundo de tiu humida arkta marbordo estas dika, solida permafrosto, somere kovrita de termokarstaj lagoj de fandiĝita glacio. Glaciaj fenomenoj kiaj glacio-kojnoj kaj pingaj montetoj de grundo kaj glacio troveblas.

Tiu marbordo havas arktan klimaton kiu estas sufiĉe varma por permesi planta kreskado nur en malfrua junio, julio kaj aŭgusto, kaj eĉ tiam frosto okazeblas. Averaĝe tiu estas pli humida areo ol la ekoregiono Malaltaĵa arkta tundro kiu kontinuas laŭlonge de la marbordo okcidenten ĝis Kebekio.[1]

Flaŭro redakti

Tiu areo subtenas malsekejajn plantojn, speciale ciperacojn kaj poacojn, muskojn kaj likenojn, kaj ĵus apud la marborda troviĝas trofejoj. Driadoj, kaj arboj kiel nanaj betuloj, salikoj kaj alnoj, vegetas en la pli varmaj areoj de la regiono, la Makenzia delto kaj la Jukona marbordo.

Faŭno redakti

 
Marborda ebenaĵo, areo 1002 de la Arkta Nacia Sovaĝeja Protektejo, rigardante suden al Bruks-Montaro.

Tiu marbordo estas la biotopo de tri grandegaj gregoj de boacoj, la okcident-arktaj, centr-arktaj, kaj porkupinaj gregoj. Alia supra-volbŝtona specio estas ovibovo ( Ovibos moschatus ) de Banks-insulo kaj la marbordo de Arkta Nacia Sovaĝeja Protektejo. Aliaj mamuloj inkluzivas lemingojn, blankan urson, rosmaron, beluĥon, neĝoŝuan leporon kaj arktan leporon, ruĝan vulpon, lupon, arktan spermofilon (Spermophilus parryii , sciuredoj), kaj fokulojn.

La marbordo ankaŭ gastigas multajn akvobirdojn inkluzive neĝanseron, okulvitran molanason (Somateria fischeri, anasedoj), siberian molanason, reĝan molanason, kaj blankbekan kolimbon. Gravaj birdaj areoj inkluzivas Kolvil-riveran delton, Teŝekpuk-lagon (kiu estas ene de Nacia Nafta Rezervejo – Alasko ), kaj Kasegaluk-lagunon, biotopon por berniklo. Rabobirdoj inkluzivas neĝostrigojn kiuj ĉasas akvobirdojn kaj lemingojn. Fiŝoj de la ekoregionaj akvoj ampleksas Salvelinus alpinus (salmonedoj).

Minacoj kaj konservado redakti

90% de la natura vivmedio restas sendefektaj, escepte de la apudeco de la alaska urbo Barrow kaj de la alaskaj naftoputoj de Prudhoe Bay kaj Kuparuk kiuj etendiĝas laŭlonge de la marbordo kaj povas estontece disvastiĝi en Arktan Nacian Sovaĝejan Protektejon, kiu estas la sola ĉefa protektita areo je la marbordo, kaj ĉirkaŭ Dalton-aŭtostradon kaj Trans-Alaskan Naftodukton.

Referencoj redakti

  1. angle WWF: Arctic coastal tundra

Bibliografio redakti

  • angle Hoekstra, J. M. ; Molnar, J. L. ; Jennings, M. ; Revenga, C. ; Spalding, M. D. ; Boucher, T. M. ; Robertson, J. C. ; Heibel, T. J. ; Ellison, K. 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J. L.. ISBN 978-0520262560 [1] Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj tundroj
NA1103 Arkta marborda tundro   Kanado,   Usono

Eksteraj ligiloj redakti