La Siberia molanaso aŭ laŭ la latina scienca nomo Stelera molanaso (Polysticta stelleri) estas sola specio de genro Polysticta el klaso birdoj, ordo anseroformaj (Anseriformes) kaj familio anasedoj (Anatidae). Ĝi estas membro de la grupo de maraj anasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia molanaso
Siberia molanaso (masklo)
Siberia molanaso (masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Polysticta
Specio: P. stelleri
Polysticta stelleri
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Steller's Eider (Polysticta stelleri)

Tiu birdospecio ricevis nomon el la germana naturalisto Georg Steller.

Vivloko, konduto redakti

 
femalo

Tiu holarktisa birdo nestas laŭ la marbordoj de Arkta Oceano en orienta Siberio kaj Alasko en la tundro ĉe akvo, kovas 6-10 ovojn. Ĝi vivas apud roka marbordo, manĝas akvajn organismojn, ĉefe krustulojn kaj moluskojn, nome krabojn kaj ĉefe mitulojn.

Ĝi vintras iome pli sude ĉe la Beringa Maro, norda Skandinavio kaj ĉe la Balta Maro. Ĝi povas formi grandajn arojn, ĝis 200,000 birdoj en taŭgaj marbordaj akvoj. Ĝi estas malabunda sude de sia vintra teritorio.

Aspekto redakti

Ĝi longas 43–47 cm, pezas 650-900 gramojn. Tiu specio estas la plej malgranda el la molanasoj. La beko kaj kruroj estas grizaj en ambaŭ seksoj kaj ili montras ankaŭ malhelbluan speguleton inter blankaj bordoj..

Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo estas tute nekonfuzebla, supre nigra-blanka nome nigra dorso kun nigraj plumoj kiuj pendas super la blanka fono, nigra kolumo tre kontrasta kaj blankaj kapo kaj flankoj, sube rust-flava (sablokolora) sur blanka fono, kio al suba ventro malheliĝas. Flanke de lia flaveta brusto karakterizas nigra makulo, estas malhela cirkaŭokula makulo, inter la okulo kaj la bekobazo situas helverda makulo kaj alia supernuke pli markata. La flugiloj estas blankaj sed la flugoplumoj nigraj krom nigra strio el korpo al pintoj en supraj flugiloj; ankaŭ la vosto estas nigra. Dum eklipsa plumaro la blankaj partoj bruniĝas. La alvoko de la masklo estas milda kanto, kvankam ĉiukaze temas pri silentema specio kompare al la veraj molanasoj de la genro Somateria.

La femalo estas malhelbruna kun hela makulo ĉirkaŭokula, pli malgranda kun pli tipa anasecaj kapo kaj korpo ol aliaj specioj de molanasoj. Ŝi havas ankaŭ repertorion de gruntoj kaj fajfoj.

L Stelera molanaso ŝajne hibridiĝis kun la Molanaso almenaŭ dufoje en naturo. Masklo montrante karakterojn de ambaŭ specioj estis ĉe Cuxhaven, Malsupra Saksio, Germanio la 17an de novembro 1993.[1] Alia tia masklo estis vidata ĉe la haveno Vadso, ĉe Varanger, Norvegio, la 7an de aprilo 1995; foto de tiu birdo estis publikata akompane Forsman (1995).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Anon (1995) Hybrid coincidence Birding World 8(5):200
  2. Forsman, Dick (1995) A presumed hybrid Steller's Eider x Common Eider in Norway Birding World' 8(4):138