La konserva statuso de specio estas maniero taksi la ŝancon, ke tiu specio daŭre vivos.

En Vikipedio, la statusoj estas:

Sekura
Dombesto
(pli bona vorto verŝajne estus malsovaĝa)
Datumoj neadekvataj aŭ Nesufiĉaj informoj
Ne ekzistas sufiĉaj informoj aŭ pri la nombroj de indivuoj, aŭ pri tio, ĉu certa grupo estas disa specio, sed ankaŭ ne estas informoj pri granda minaco aŭ malpligrandiĝo de populacio.
Malplej zorgiga
Ne estas sufiĉa kialo por meti la specion en pli altan kategorion. Tiu ĉi kategorio do enhavas kaj speciojn kiuj estas abundaj kaj speciojn por kiuj ekzistas iu zorgo. (oni fojfoje skribas LR/lc laŭ la angla por malplej zorgiga)
Preskaŭ minacata
La specio preskaŭ atingis la statuson de Vundebla sed ĝi ne plene meritas tiun statuson
Dependa je protektado
Se oni haltas nurajn konservecajn paŝojn, la specio eble iĝos Vundebla aŭ pli
Vundebla
havas grandan riskon de formorto en la meza tempo
En danĝero
havas grandan riskon de formorto en la proksima tempo. Vidu Endanĝerigita specio kaj Kategorio:Endanĝerigita specio
Kriza
havas grandegan riskon de formorto en la tuja tempo. Vidu Kategorio:Forte endanĝerigita specio
Kriza (eble formortinta)
Formortinta sovaĝe
Kaptitaj individuoj vivas, sed alie la specio estas formortinta (neniu natura aro de individuoj en la sovaĝo). Vidu Kategorio:Specioj formortintaj sovaĝe
Formortinta
Oni serĉis specion plene kaj taŭge, kaj ne trovis ĝin. La lasta membro de la specio mortis post la jaro 1500
Fosilia
Prahistoria

Vidu ankaŭ redakti