Molanaso

La Komuna molanaso (Somateria mollissima) estas belkolora akvobirdo el la familio de anasedoj kaj genro de molanasoj. Temas pri granda (50–71 cm korpolongo) maranaso kiu estas distribuata ĉe la nordaj marbordoj de Eŭropo, Nordameriko kaj orienta Siberio. Ili reproduktiĝas en Arkto kaj kelkaj nordaj moderklimataj regionoj, sed vintras iom suden en pli moderklimataj zonoj, kiam ili povas formi grandajn arojn en marbordaj akvoj. Ili povas flugi je rapido de ĝis 113 km/h.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Molanaso
Maskla molanaso
Maskla molanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Somateria
Somateria mollissima
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de la molanaso Verda = reproduktejo; blua = vintrumejo
Vivejoj de la molanaso
Verda = reproduktejo; blua = vintrumejo
Vivejoj de la molanaso
Verda = reproduktejo; blua = vintrumejo
  • S. m. mollissima

(Eŭropa molanaso)

  • S. m. faeroeensis

(Feroa molanaso)

  • S. m. v-nigra

(Nordpacifika molanaso)

  • S. m. borealis

(Nordatlantika molanaso)

  • S. m. sedentaria

(Hudsongolfa molanaso)

  • S. m. dresseri

(Labradora molanaso)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nesto de la molanaso estas konstruata ĉe la maro kaj kovrita el la fama lanugo, plukita el la ina brusto. Tiu milda kaj varma kovraĵo estis delonge rikoltata por plenigi kusenojn kaj peplomojn, sed pli ĵuse ĝi estis ege anstataŭata de lanugo el hejmaj aŭ farmaj anseroj kaj sintezaj alternativoj. Kvankam la molanasaj kusenoj aŭ peplomoj estas nun jam raraĵo, la rikoltado de molanasa lanugo pluas kaj estas eltenebla, se ĝi estas farata post elnestiĝo de la idoj kaj sendamaĝe al la birdoj.

Aspekto redakti

 
Molanaso en Bristol (Zoo, Menaĝerio), Anglio.
 
Gemolanasoj.

Ĝi grandas 58 cm averaĝe, kaj havas longan malsveltan korpon, karakterizan kapoformon. La viranaso havas nigran ventron kaj blankan dorson, roz-blankan bruston, blankajn flugilkovrilojn. La remflugiloj estas nigrabrunaj, la kapo blanka, la kaposupro nigra. La femala anaso havas brunan bazkoloron kun nigraj strietoj.

Pli precize oni povas diri, ke la Komuna molanaso estas la plej granda anaso troviĝanta en Exuropo kaj en Nordameriko (escepte ĉe la Moska anaso kiu nur atingas Nordamerikon en natura stato en plej suda Teksaso). Ĝi estas 50 al 71 cm longa, pezas 0.81 al 3.04 kg kaj etendas 80 – 110 cm laŭ flugiloj.[2][3] Ĝi estas karaktera pro fortika kaj diketa formo, granda kapo, mallonga kolo kaj granda kojnforma beko. La kruroj estas flavecaj. Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo.

La masklo estas nekonfuzebla, kun blankanigra plumaro kaj verda nuko. La kapobildo fakte montras tiun helverdan aŭ grizverdan nukareon dividata flanke per blanka iom klina strio paralela al la nuka deklivo. La beko estas grizflaveca kun markata ungopinto kaj bazo superfrunta. En frunto komencas nigra krono kiu larĝiĝas inkludante okulon al super la nukareo. La limo blankanigra inter krono kaj vizaĝo estas tre markata kaj kontrasta. Ankaŭ la kolo estas blanka, sed la brusto estas nuanca al salmorozkolora. Kiel ĉe la Reĝa molanaso, ankaŭ ĉe tiu ĉi masko la ventro, pinteca kaj mallonga vosto kaj flankoj estas nigraj, sed oni montras grandan, rondoforman blankan makulon antaŭvoste (femurmakulo). Dumfluge li montras nigrajn unuarangajn kaj duarangajn, dum triarangaj kaj flugilkovriloj estas blankaj.

La ino estas malhelbruna birdo, sed povas esti facile distingebla el ĉiuj aliaj anasoj, escepte el aliaj molanasoj, pro sia grando kaj kapoformo. Ŝi estas endorse mauleca kaj flanke strieca. Ŝi montras blankan bekopinton. La junulo estas tre simila, sed montras blankan superokulon.[4] La masklo en eklipsa plumaro griziĝas, perdas la blankajn areojn (kaj la koloran nukareon) kaj blanke restas nur la plumoj pendantaj el la suba dorso.

La alvoko de tiu anaso estas agrabla "ah-uu." Tiu specio estas ofte facile alproksimigebla.

Maskloj de la rasoj de Eŭropo, orienta Nordameriko kaj de Azio/okcidenta Nordameriko povas esti distingataj per malgrandaj diferencoj en plumaro kaj bekokoloro. Kelkaj fakuloj lokigas la subspecion v-nigra kiel separata specio.

Konduto redakti

Tiuj holarktisaj birdoj flugas malalte, en rekta linio.

 
Mituloj estas preferata manĝo de molanasoj.

Tiu specio plonĝas (dum pli da unu minuto kaj ĝis 25 m) por kapti krustulojn kaj moluskojn, kaj mituloj estas ties preferata manĝo. La molanaso manĝas mitulojn englutante ilin entute; poste la konkoj estas disŝiritaj en ties stomakoj kaj elpelitaj. Por manĝi krabon la molanaso forigas ĝin el ties ungopingloj kaj kruroj kaj poste manĝas ilin per simila maniero.

Populacio redakti

Ĝi estas abunda specio, kun populacioj de ĉirkaŭ 1.5-2 milionoj da birdoj kaj en Nordameriko kaj en Eŭropo, kaj ankaŭ granda sed nekonata nombro en orienta Siberio (HBW).

Preciza fama kolonio de molanasoj loĝas en la insuloj Farneoj en Northumberland, Anglio. Tiuj birdoj estis celo de unu el la unuaj birdoprotektaj leĝoj, establita de Sankta Cuthbert en la jaro 676. Ĉirkaŭ 1,000 paroj ankoraŭ nestumas tie ĉiujare. Ĉar Sankta Cuthbert estas patrona sanktulo de Northumberland, nature la molanaso estis elektita kiel la simbola birdo de la kantono; la birdoj estas ankoraŭ ofte nomataj Cuddy's ducks (anasoj de Cuddy) en la areo, "Cuddy" estas karesnomo por "Cuthbert".

La Komuna anaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Reproduktado redakti

 
Molanasa infanvartejo: tri inoj kaj ses anasidoj ĉe Biddeford Pool, ME

Molanasoj estas koloniaj reproduktuloj. Ili nestumas en marbordaj insuloj en kolonioj game laugrande el malpli da 100 ĝis 10,000-15,000 individuoj.[5] Molanasinoj montras ofte altan gradon de naska filopatrio, ĉar ili revenas reproduktiĝi al la sama insulo kie ili estis naskitaj. Tio povas konduki al alta grado de rilateco inter individuoj nestumantaj en la sama insulo, same kiel al disvolvigo de parenco-bazaj inaj sociaj strukturoj.[6] Tiu rilateco ŝajne ludas gravan rolon en la evoluo de kooperaj reproduktadaj kutimoj inter molanasoj. Ekzemploj de tiuj kutimoj estas ovodemetado en la nestoj de rilataj individuoj[7] kaj infanvartejoj, kie molanasinoj grupiĝas kaj kunhavas respondecon pri idozorgado.[8]

La ino demetas 4 al 6 ovojn en majo-junio. La nesto estas ĉe akvo sur sablo aŭ inter rokoj, eventuale protektata de la vegetaĵaro. Ĝi estas konstruata el la patrina lanugo, kiu estas uzata ekdelonge fare de la tieaj popoloj kaj rikoltata el la nestoj post elnestiĝo de la idoj. Ĝi estas konsiderata ege bonkvalita materialo por varmigo de vestoj kaj ankoraŭ estas tre aprezata – pako de 140 X 200 cm kostas 4,000 eŭrojn (en 2011)[9].

Subspecioj redakti

Estas ses subspecioj agnoskataj nome:[10]

  • Somateria mollissima mollissima - eŭropa molanaso
  • Somateria mollissima faeroeensis - molanaso de la Ferooj
  • Somateria mollissima v-nigra - molanaso de la Norda Pacifiko
  • Somateria mollissima borealis - molanaso de la Norda Atlantiko
  • Somateria mollissima sedentaria - molanaso de la Golfo de Hudson
  • Somateria mollissima dresseri - molanaso de Labradoro

Bildaro redakti


En Esperanto redakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[11] Tiukadre la artikolo SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, de Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq, temas pri novteknologiaj klopodoj fare de inuitoj por pristudi la efikon de la klimata ŝanĝo sur la molanasoj, kiuj estas grava parto de la vivtenado de la popolo.[12]

Notoj redakti

  1. http://www.thetravelalmanac.com/lists/birds-speed.htm
  2. [1] (2011).
  3. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010., paĝoj 36 kaj 37.
  5. Chapdelaine, G., P. Dupuis and A. Reed. 1986a. Distribution, abondance at fluctuation des populations d’eider à duvet dans l’estuaire et le golfe du Saint-Laurent. Pp. 6–19 in Eider ducks in Canada (A. Reed, ed.). Canadian Wildlife Service Report Series no. 47, Ottawa, ON.
  6. McKinnon, L., H. G. Gilchrist, kaj K. T. Scribner. 2006. Genetic evidence for kin-based female social structure in common eiders (Somateria mollissima). Behavioral Ecology 17:614-621.
  7. Andersson, M. and P. Waldeck. 2007. Host-parasite kinship in a female-philopatric bird population: evidence from relatedness trend analysis. Molecular Ecology 16:2797-2806.
  8. Öst, Markus, Colin W. Clark, Mikael Kilpi, and Ron Ydenberg, "Parental effort and reproductive skew in coalitions of brood-rearing female common eiders." The American Naturalist: Januaro 2007
  9. « 100 % cocooning », Que Choisir, nº 499, januaro 2012, paĝo 53.
  10. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 5an de marto 2009, Zoonomen, angla.
  11. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  12. SIKU: Miksi nuntempan teknologion kun antikvaj scipovoj, de Joel Heath kun Lucassie Arragutainaq, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, pp. 20-23.

Referencoj redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Franz Robiller: Lexikon der Vogelhaltung. Landbuch, Hannover 1986. ISBN 3-7842-0322-1
  • Eckart Pott: Vögel am Meer. Landbuch, Hannover 1987. ISBN 3-7842-0364-7
  • Steve Madge: Wassergeflügel – Ein Bestimmungsbuch der Schwäne, Gänse und Enten der Welt. Paul Parey, Hamburg und Berlin 1989. ISBN 3-490-19018-1
  • T. Bartlett: Ducks And Geese – A Guide To Management. Crowood, Marlborough 1986, 2002. ISBN 1-85223-650-7
  • John Gooders und Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Ulmer, Stuttgart 1999. ISBN 3-8001-7442-1
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6
  • Richard Sale: A Complete Guide to Arctic Wildlife, Verlag Christopher Helm, London 2006, ISBN 0-7136-7039-8