Novlando kaj Labradoro
Novlando kaj Labradoro (ofte nomata simple Novlando; angle Newfoundland and Labrador [nju-faŭnd-LAND and LAB-ra-dor]; france Terre-Neuve-et-Labrador [ternev e labrador]) estas kanada provinco kiu havis loĝantaron de 512 930 en 2001 kaj areon de 405 720 km². Tiu mara provinco havas du partojn: la insulo de Novlando, 112 299 km², kaj regiono en la Kebekia duoninsulo de Labradoro, 292 218 km², apartigita de la Markolo Bel-Insulo. Novlando kaj Labradoro estas la plej orienta provinco en Kanado. La ĉefurbo estas Sankt-Johano (172 918 en 2001).
Novlando kaj Labradoro | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | angle Newfoundland and Labrador france Terre-Neuve-et-Labrador | |
Plena nomo | Novlando kaj Labradoro | |
![]() ![]() | ||
Devizo: latine Quaerite Prime Regnum Dei (Serĉu unue la regnon de la Dio) | ||
![]() | ||
Oficialaj lingvoj | angla | |
Floro | Purpura kruĉplanto (Sarracenia purpurea) ![]() | |
Arbo | Nigra piceo (Picea mariana) ![]() | |
Birdo | Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) | |
Ĉefurbo | Sankt-Johano (NL) | |
Plej granda urbo | Sankt-Johano (NL) | |
Leŭtenanta Guberniestro | Judy Foote | |
Ĉefministro | Andrew Furley (PL) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
7 6 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
10-a rango 405.212 km² 373.872 km² 31.340 km² ({7,7%) | |
Loĝantaro - Tuto (2001) - Loĝdenso |
9-a rango 509.677 1,43 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$21,534 miliardoj (9-a) $41.733 (6-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 31-a de marto 1949 (12-a) | |
Tempozono | UTC-3.5 por Novlando UTC-4 por Labradoro | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NL (antaŭe NF) CA-NL A | |
Retejo | www.gov.nl.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova" (Lando Nova.) En 1503, la portugalo Gaspar Corte-Real nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.
HistorioRedakti
La vikingoj atingis Labradoron kaj Novlandon ĉirkaŭ la jaro 1000. En la 15a jarcento, la francoj, hispanoj, eŭskoj, kaj portugaloj fiŝĉasis sur la Grandaj Malprofundejoj apud Novlando. Je la 24-a de junio 1497, Giovanni Caboto, itala esploristo dungita de Britio, atingis la marbordon de Novlando. En 1583, Humphrey Gilbert akiris la insulon por Britio. Ĉiam estis franca ĉeesto en la provinco, sed nuntempe estas nur 2.275 homoj, kiuj parolas la francan. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31-a de marto, 1949 - la plej lastatempa provinco kiu ĝin faris.