Novlando

insulo en Atlantiko, parto de Kanado

Novlando (angle Newfoundland, france Terre-Neuve, mikmake Taqamkuk) estas insulo en la Norda Atlantika Maro, kiu kun la ĉeflanda duoninsulo Labradoro formas la Kanadan provincon Novlando kaj Labradoro. Ĝi estas la 16a plej granda insulo en la mondo.

Novlando
Flago
insulo [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara alteco814 m [+]
Koordinatoj48° 34′ N, 55° 47′ U (mapo)48.566388888889-55.777222222222Koordinatoj: 48° 34′ N, 55° 47′ U (mapo)
Ĉefa lokoSt. John's
- koordinatoj48° 34′ N, 55° 47′ U (mapo)48.566388888889-55.777222222222Koordinatoj: 48° 34′ N, 55° 47′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoThe Cabox
- alteco814 m
Areo108 860 km² (10 886 000 ha) [+]
Loĝantaro479 538 [+] (2016)
HorzonoUTC-03:30, America/St_Johns [+]

Novlando (Novlando kaj Labradoro)
Novlando (Novlando kaj Labradoro)
DEC

Novlando (Atlantika oceano)
Novlando (Atlantika oceano)
DEC
Map
Novlando
Vikimedia Komunejo:  Newfoundland [+]
vdr
Topografio de Novlando.

Ne konfuzu kun Nova Zemlo kaj ankaŭ ne kun Novlando (Finnlando), kiu finne nomiĝas Uusimaa.

Novlanda franca (france français terre-neuvien), estas esprimo kiu referencas al la Franca lingvo parolata en la duoninsulo Port au Port (parto de la tiel nomita “Franca Marbordo”) de Novlando.

Geografiaj elementoj redakti

Historio redakti

La Dominio Novlando (en angla Dominion of Newfoundland) ekzistis kiel ŝtato ekde la 26a de septembro 1907 (antaŭ tio ĝi havis la statuson de brita kolonio) ĝis 1949. En 1934, Novlando rezignis volonte pri la memregado kaj revenis al la situacio de rekta kontrolo plenumita el Londono, tiel iĝante unu el malmultaj landoj kiuj rezignis volonte el memregado. En 1949 ĝi unuiĝis al Kanado kaj iĝis la deka provinco de tiu lando.

En 2006, la provinco realigis adopton de somera tempo (UTC-02:30), [1] ekde 2007, sekvante la gvidon de usonaj kaj aliaj kanadaj provincoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti