Malfermi la ĉefan menuon

Tiu listo de insuloj laŭ areo inkludas ĉiujn insulojn en la mondo pli grandaj ol 2,500 km2 > kaj kelkajn aliajn insulojn super 500 km2, en descenda ordo laŭ areo. Por komparo, oni montras ankaŭ kontinentojn.

Kontinentaj teramasojRedakti

 
Laŭgranda komparo de la plej malgranda kontinento (Aŭstralio) kaj la la plej granda insulo (Gronlando). Sude de la Aŭstralia ĉeftero estas Tasmanio, mem la 26a plej granda insulo.

Kvankam la kontinentaj teramasoj listitaj sube ne estas normale nomitaj insuloj, ili estas tero entute ĉirkaŭita de akvo (ekskludante la geologie malgravajn Suezan kaj Panaman Kanalojn). Fakte ili estas enormaj insuloj kaj estas montrataj tie pro tiu tialo. La ciferoj estas ĉirkaŭkalkuloj kaj temas nur pri la kontinenta ĉeftero. Kelkaj personoj, tamen, konsideras ĉefteron de Aŭstralio kiel insulo.

Rango Teramaso Areo
(km2)
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
1 Afrik-Eŭrazio 85,000,000 33,200,000 Variaj
2 Ameriko 42,300,000 16,400,000 Variaj
3 Antarkto[1] 14,000,000 5,400,000 Neniu (variaj landoj havas teritoriajn postulojn)
4 Aŭstralio[2] 7,600,000 2,900,000   Aŭstralio

Insuloj super 100,000 km² (39,000 sq mi)Redakti

Kvankam insulo estas, ĝenerale, ajn teramaso kiu estas komplete ĉirkaŭita de akvo, kelkaj difinoj ekskludas teramasojn sufiĉe grandajn por esti konsiderataj kontinentoj. Lokigi Aŭstralion en la plej lastan kategorion (eĉ kvankam oni polemikis pri kiel teknike oni decidas ĉu temas pri kontinento, aŭ simple parto de pli granda kontinento nomita ankaŭ Aŭstralio) faras Gronlandon la plej granda insulo. Tiele tiu listo de insuloj ekas per Gronlando.

Rango Nomo de la insulo Areo
(km2)[3]
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
1 Gronlando[4] 2,130,800[5] 822,706   Gronlando
2 Nov-Gvineo &0000000000785753.000000785 753 303,381   Indonezio (Papuo kaj Okcidenta Papuo) kaj   Papuo-Nov-Gvineo
3 Borneo &0000000000748168.000000748 168 288,869   Brunejo,   Indonezio (Centra, Orienta, Norda, Suda kaj Okcidenta Kalimantano) kaj   Malajzio (Sabaho kaj Saravako)
4 Madagaskaro &0000000000587713.000000587 713 226,917   Madagaskaro
5 Bafina Insulo &0000000000507451.000000507 451[6] 195,928   Kanado (Nunavuto)
6 Sumatro &0000000000480848.000000480 848 187,831   Indonezio (Aceh, Bengkulu, Jambi, Lampung, Riau kaj Norda, Suda kaj Okcidenta Sumatro)
7 Honŝu 225,800 87,182   Japanio (Regionoj Ĉubu, Ĉugoku, Kansajo, Kanto kaj Tohoku)
8 Viktoria Insulo 217,291[6] 83,897   Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto)
9 Granda Britio 209,331 80,823   Britio (Anglio, Skotlando kaj Kimrio)
10 Insulo Ellesmere 196,236[6] 75,767   Kanado (Nunavuto)
11 Sulaveso 180,681 69,761   Indonezio (Provincoj Gorontalo kaj Centra, Norda, Suda, Sudorienta kaj Okcidenta Sulaveso)
12 Suda Insulo 145,836 56,308   (Regionoj Kanterburio, Otago, Sudlando, Okcidentmarborda, Tasmana, Nelson, kaj Marlborough)
13 Javo 138,794 53,589   Indonezio (Provincoj Banteno, Ĝakarto, Jogjakarto kaj Centra, Orienta kaj Okcidenta Javo)
14 Norda Insulo 111,583 43,082   (Regionoj Nordia, Aŭklanda, Waikato, Gisborne, Bay of Plenty, Taranaki, Hawke's Bay, Manawatu-Wanganui kaj Wellington)
15 Luzono 109,965 42,458   Filipinoj (Regionoj Bikola, Kagajana Valo, CALABARZON, Centra Luzono, Kordilera, Iloko kaj Nacia Ĉefurbo)
16 Novlando 108,860[6] 42,031   Kanado (Novlando kaj Labradoro)
17 Kubo (ĉefa insulo) 104,556 40,369   Kubo
18 Islando (insulo) 101,826 39,315   Islando

Insuloj 25,000–100,000 km² (9,700–38,600 sq mi)Redakti

Rango Nomo de la insulo Areo
(km2)[3]
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
19 Mindanao 97,530 36,657   Filipinoj (Caraga, Davao, Islama Mindanao, Norda Mindanao, SOCCSKSARGEN kaj Zamboanga Duoninsulo)
20 Irlando 84,421[7] 32,595   Irlando kaj   Britio (Norda Irlando)
21 Hokkaido 78,719 30,394   Japanio (Hokkaida regiono)
22 Hispaniolo 76,480 29,530   Domingo kaj   Haitio
23 Saĥaleno 72,493 27,989   Rusio (Saĥalena provinco)
24 Banks 70,028[6] 27,038   Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj)
25 Sri Lanka (ĉefa insulo) 65,268[8] 25,200   Srilanko
26 Tasmanio 64,519 24,911   Aŭstralio (Tasmanio)
27 Devon 55,247[6] 21,331   Kanado (Nunavuto) (plej granda neloĝata insulo en la mondo)
28 Insulo Aleksander 49,070 18,946 Neniu (Antarktaj teritoriaj postuloj fare de   Argentino (parte),   Ĉilio kaj   Britio)
29 Isla Grande de Tierra del Fuego 47,401 18,302   Argentino (Fajrolanda Provinco) kaj   Ĉilio (Magallanes y de la Antártica Chilena)
30 Severnij (Nova Zemlo, Norda) 47,079 18,177   Rusio (Arĥangelska provinco)
31 Insulo Berkner 43,873 16,939 Neniu (Antarktaj teritoriaj postuloj fare de   Argentino,   Ĉilio (partial) and   Britio)
32 Insulo Axel Heiberg 43,178[6] 16,671   Kanado (Nunavuto)
33 Insulo Melville 42,149[6] 16,274   Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto)
34 Insulo Southampton 41,214[6] 15,913   Kanado (Nunavuto)
35 Marajó 40,100[8] 15,483   Brazilo (Pará)
36 Spicbergo 37,814[9] 14,600   Norvegio (Svalbardo)
37 Kjuŝu 37,437 14,455   Japanio (Kyūshū regiono)
38 Tajvano (Formosa) 35,883[10] 13,855   Tajvano[11]
39 Nova Britio 35,145 13,570   Papuo-Nov-Gvineo
40 Insulo Princo de Kimrio 33,339[6] 12,872   Kanado (Nunavuto)
41 Suda Insulo (Nova Zemlo, Suda) 33,246 12,836   Rusio (Arĥangelska provinco)
42 Hajnano 33,210 12,822   Ĉinio (Hajnana Provinco)
43 Vankuvera Insulo 31,285[6] 12,079   Kanado (Brita Kolumbio)
44 Timoro 28,418 10,972   kaj   Indonezio (Orientaj sudorientaj insuloj)
45 Sicilio 25,662 9,908   Italio

Insuloj 10,000–25,000 km² (3,900–9,700 sq mi)Redakti

NotojRedakti

  1. Antarkto estas speciala kazo: se ties glacio estas konsiderara ne kiel tero, sed kiel akvo, ĝi ne estas ununura teramaso, sed kelkaj terareoj de multe pli malgranda areo, ĉae la glacilimo estas sub marnivelo en multaj regionoj de la kontinento. Se tiu glacimantelo liberiĝus, iome da rokaĵoj kiu estas nune sub marnivelo leviĝus al tera areo,Global warming and the stability of the West Antarctic Ice Sheet, Michael Oppenheimer, 1998 (vidu mapon de Antarkto montrantan regionojn kie rokaĵoj estas sub marnivelo) kvankam tio parte estus kontraŭdirita, kaj en kelkaj areoj de la kontinento superita, de marnivelaj leviĝoj. (Majo 2009) “Reassessment of the Potential Sea-Level Rise from a Collapse of the West Antarctic Ice Sheet”, Science 324 (59295), p. 901–903. doi:10.1126/science.1169335. Alirita 3 June 2013.. 
  2. Aŭstralio estas pli ol tri fojojn la grando de Gronlando, nome la plej granda insulo. Aŭstralio estas foje nomita "La Insula Kontinento", kaj foje ricevis la titolon de "la plej granda insulo sed la plej malgranda kontinento de la mondo".Australia in Brief - Department of Foreign Affairs and Trade. Dfat.gov.au. Alirita 2010-08-30.
  3. 3,0 3,1 Islands By Land Area. Islands.unep.ch. Alirita 2010-08-01.
  4. Oni pensas ke inter la Gronlanda glaciejo povus esti tri separataj insuloj."Greenland's huge ice sheet is melting far faster than scientists expected", San Francisco Chronicle, 2a de Julio 2006. Ĉu lokoj kie la glaci-roka limejo estas sub marnivelo aŭ estas tero estas ankoraŭ temo disputata. La kutima difino estas ke Gronlando estas unu ĉefa insulo.
  5. Joshua Calder's World Island Info. Worldislandinfo.com. Alirita 2010-08-30.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 Atlas of Canada. Atlas.nrcan.gc.ca (2009-08-12). Arkivita el la originalo je 2013-01-22. Alirita 2010-08-30.
  7. . Geography of Ireland. Registaro de Irlando. Alirita 2009-11-11.
  8. 8,0 8,1 Joshua Calder's World Island Info. Worldislandinfo.com. Alirita 2010-08-30.
  9. Statistisk ĺrbok 2009: Geografisk oversikt (norvege). Ssb.no. Alirita 2010-08-01.
  10. Monthly Bulletin of Interior Statistics 2011.12, Department of Statistics, Ministry of the Interior, Taiwan/R.O.C.
  11. La Respubliko Ĉina (RĈ) estas ŝtato plej ofte aludita kiel Tajvano. Ĝi estas ankaŭ diplomatie foje konata kiel Ĉina Tajpeo aŭ per aliaj nomoj. La RĈ ne estas plu membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde la fino de 1971 kaj konsiderata de UN kiel Tajvano, Provinco de Ĉinio. Ĝi estas nune agnoskita nur fare de Vatikanurbo kaj de 23 UN membroŝtatoj kaj kun de facto internaciaj rilatoj kun plej aliaj. Tajvano tenas ĉefajn politikajn, ekonomiajn, kaj militistajn rilatojn kun Usono, Japanio, landoj de EU inter ĉefaj ŝtatoj. La politika statuso de ROC kaj la jura statuso de Tajvano (kun la teritorioj sub ties jurisdikcio ekde 1945) estas en disputo. La RĈ estas malkonfuzenda kun la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ) kiu estas kutime referencata simple kiel Ĉinio, aŭ kun la nomo Respubliko Tajvano proponita de la defendantoj de Tajvana sendependeco.

ReferencojRedakti