Sabaho estas subŝtato de Malajzio situanta sur la nordorienta parto de la insulo de Borneo, nome en la Orienta Malajzio.

Sabaho
Sabah
Subŝtato
FlagoBlazono
provinco de Malajzio [+]

LandoMalajzio

Supermara alteco4 095 m [+]
Koordinatoj5° N, 117° O (mapo)5.25117Koordinatoj: 5° N, 117° O (mapo)
ĈefurboKinabalu
- koordinatoj5° N, 117° O (mapo)5.25117Koordinatoj: 5° N, 117° O (mapo) [+]
Areo76 115 km² (7 611 500 ha) [+]

Loĝantaro3 418 785 [+] (2020)
Denseco44,92 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroShafie Apdal
(ekde 12-a de majo 2018)

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo88000–91999 [+]
ISO 3166-2MY-12

Sabaho (Tero)
Sabaho (Tero)
subŝtato Sabaho en Malajzio

Sabaho Sabah (Malajzio)
Sabaho
Sabah (Malajzio)
DEC
Sabaho Sabah
Sabaho
Sabah

Map
Sabaho
Sabah

Vikimedia Komunejo:  Sabah [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento tiu ĉi teritorio apartenis al sultanlando. En 1761 la britoj interesiĝis pri ĝi, tamen en 1865 Usono luis ĝin por jardeko. Poste la britoj akiris ĝin en 1881, kiel suverena "Brita Kompanio pri Norda Borneo", poste kiel protektorato ekde 1888 ĝis 1946. Intertempe ribeloj okazis en 1894 kaj en 1915, fine inter 1942-1945 la japanoj havis la ŝtaton. Post la 2-a mondmilito ĝi iĝis kronkolonio de Britio. Ekde la jaro 1963, la areo apartenas al la ŝtato Malajzio, kiel Sabaho.

Geografio redakti

La okcidenta parto de Sabaho estas ĝenerale monta, enhavante la tri plej altajn montojn en Malajzio. Ĉe la alteco de metroj, Kinabalu-Monto estas la plej alta monto en Malajzio, 4,095 m-ojn altaj. La ĝangaloj de Sabah estas klasifikitaj kiel pluvarbaroj. Kinabalu Nacia Parko estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 2000 pro ĝia riĉeco en planto-diverseco kombinita kun ĝiaj unikaj geologiaj, topografiaj, kaj klimataj kondiĉoj. En la centra kaj orienta partoj de Sabaho estas ĝenerale pli malaltaj montaroj, ebenaĵoj kaj montetaroj. Ankaŭ malgrandaj insuloj apartenas al la subŝtato.

Administrado redakti

 
Kinabalu-Monto
 
Administraj unuoj de Sabaho

Sabaho dividiĝas en kvin dividoj (division) kiuj estas el la plej norda kaj laŭ la horloĝa direkto Kudat plej norde, Sandakan oriente, Tawau aŭ Tavaŭ sudoriente, Interna Divido sudokcidente kaj Okcidentmarborda Divido centrokcidente. Ĉiuj estas dividataj siavice en distriktoj.

Subdistriktoj redakti

Urboj redakti