Lahad Datu
Lahad Datu estas havenurbo en Malajzio, en la insulo Borneo, en subŝtato Sabaho, en la samnoma distrikto Lahad Datu.
Lahad Datu | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 91000–91999 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 199 830 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 2′ N, 118° 20′ O (mapo)5.03118.34Koordinatoj: 5° 2′ N, 118° 20′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 206,861 (en 2010, supozeble la plena distrikto)
- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Koordinatoj: 05° 01′ 48″ N 118° 20′ 24″ O / 5.03000 °N, 118.34000 °O (mapo)
GeografioRedakti
Lahad Datu situas en orienta Malajzio en Borneo. Tawau troviĝas 100, Kinabalu (urbo) 229. Kuala-Lumpuro 1860 km [1].
HistorioRedakti
En tiu loko arkeologoj trovis ceramikaĵojn el la 15-a jarcento. Ĵus oriente de Lahad Datu estas vilaĝo Tunku, kiu estis bazo por piratoj kaj sklavistoj en la 19-a jarcento. En 1985 15-20 armitaj eksterlandaj piratoj alteriĝis sur tiun urbon, mortigante almenaŭ 21 homojn kaj vundante 11 aliajn.
EkonomioRedakti
Lahad Datu havas plurajn palmoleorafinejojn. Ili situas proksime de la haveno. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri kakaoj kaj prilaboro de konstrulignoj.
TrafikoRedakti
Lahad Datu havas trairan ĉefvojon, enlandan flughavenon kaj havenon.
KlimatoRedakti
Lahad Datu havas havas tropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo estas 26,5 °C. Jare pluvas ĉ. 1700 mm.
VidindaĵojRedakti
- pluraj preĝejoj
FontojRedakti
- WikiTrans