La aŭtokodo estas la kodo el numeroj kaj literoj oficiale asignita de koncerna oficiala instanco al ĉiu aŭto, kiun necesas vidigi sur tiucela ŝildo (licencplato) je la antaŭo kaj malantaŭo (en iuj partoj de Usono nur je la malantaŭo) de tiu aŭtomobilo. Ĝi same estas notita en la registraj paperoj de tiu instanco kaj de la aŭtomobila posedanto. Kelkaj ŝtatoj per tiaj kodoj distingas siajn regionojn: la "regiona aŭtokodo" tiam estas tiu kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu - kiel parto de la tuta aŭtokodo - ebligas tiun distingon.

Internaciaj kodoj pri landoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia aŭtokodo.

Aldone al la aŭtokodo internaciaj interkonsentoj difinis, ke necesas fiksi je la aŭtomobilo kodon pri la lando, kie ĝi registriĝis, kaze ke oni per la aŭto veturas ekster tiu "hejma" lando. Antaŭvidatas difinita elipsa ŝildo kun nigraj literoj sur blanka fono. En la Eŭropa Unio (EU) kaj kelkaj aldonaj orienteŭropaj landoj la internacia kodo pri landoj estas integrita je la maldekstra rando de la aŭtokoda ŝildo, kune kun la Eŭropa respektive nacia flago. Se oni veturas al lando ekster Eŭropa Unio, ankaŭ kun tia aŭtokoda ŝildo necesas aldone fiksi la elipsan nigran kaj blankan ŝildon je sia aŭto (escepto estas la landoj Svisio, Liĥtenŝtejno, Kroatio kaj Norvegio, kiuj akceptas la landokodon laŭ la modelo de EU integritan maldekstraflanke de la aŭtokoda ŝildo.

Regionaj aŭtokodoj en unuopaj landoj redakti

En iuj landoj parto de la aŭtokodo indikas en kiu loko aŭ landoparto la aŭto registriĝis.

Eŭropo redakti

Ameriko redakti

Azio redakti

Afriko redakti

Aŭstralio kaj Oceanio redakti

Landoj kun centraj aŭtokodoj redakti

En la sekvaj landoj oni ne povas konjekti laŭ la aŭtokodo, en kiu landoparto la aŭto estas registrita. En tiuj landoj la kombinaĵoj de numeroj kaj literoj laŭ centra sistemo estas disdonataj sinsekve:

(*) Dum ĉe portugalaj aŭtoj ne eblas vidi la devenon, tio jes ja eblas ĉe la remorkoj (postveturiloj): La remorkoj havas literon por la registrodistrikto kaj poste numeron (sinsekve disdonitan en la distrikto. Jen kelkaj mallongigoj: C = Coimbra, L = Lisboa (Lisbono), M = Madeira, P = Porto.

aŭtokodaj sistemoj redakti

Ĉiu lando uzas pli-malpli klare difinitan sinsekvon de literoj kaj ciferoj por siaj aŭtokodoj. Tio ofte permesas konkludi, el kiu lando iu veturilo venas, eĉ se internacia aŭtosigno mankas kaj alia konkreta indiko de lando ne estas legebla aŭ ankaŭ mankas. Tamen en multaj kazoj tiu identigo ne estas sendube ebla. Krome en multaj landoj por specialaj celoj estas eldonataj aŭtokodoj por specialaj celoj, kiuj ne kongruas al la kutima sistemo kaj do povas misgvidi. Tamen jen interpretilo por


Eksteraj ligiloj redakti