Andoro

senmarborda suverena mikroŝtato, situanta inter Francio kaj Hispanio, en okcidenta Eŭropo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Andorra (apartigilo)

La Andora Princlando (en la kataluna, Principat d'Andorra) estas eta lando en la sudo de Eŭropo kun 468 km², situanta sur la Pireneoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj super la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerdanjo, Alta Urĝelo kaj Pallars Sobirà, kaj norde kun Francio, limigante kun la departemento Ariège, en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Andoro Malnova, estas teritorie organizata en sep paroĥejoj kun entute 84.484 loĝantoj en la jaro 2008.[1]

Andora Princlando
Principat d'Andorra

la flago de Andoro

Andora blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: El Gran Carlemany
Nacia devizo: Virtus Unita Fortior (Unueco igas forta)
landosuverena ŝtatolando sen maraliroprinclando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Andoro Malnova
Oficiala(j) lingvo(j) kataluna lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Kataluna
Plej ofta(j) religio(j) Katolikismo
Areo 468 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 77.000 (2019) (2023)
Loĝdenso 165 loĝ./km²
Loĝantoj Andoranoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno ad
Landokodo AD
Telefona kodo +376
Internacia aŭtokodo AND
Plej alta punkto Coma Pedrosa
Plej malalta punkto Gran Valira
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro Joan Enric Vives Sicília kaj Emmanuel Macron
Ĉefministro Xavier Espot Zamora
Nacia tago 8-an de septembro
Sendependiĝo 1278
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Andoro estas demokratia kaj sociala ŝtato kies politika reĝimo estas parlamenta princlando kaj ĝi havas kiel kun-princoj (ŝtatestroj) al la episkopo de Urĝelo, nuntempe Joan Enric Vives Sicília, kaj al la prezidanto de Francio, nuntempe Emmanuel Macron. La nuna andora ĉefministro estas Xavier Espot Zamora kaj la sola oficiala lingvo estas la kataluna,[2] kvankam la hispana estas pli parolata ol la kataluna mem. La franca ankaŭ estas parolata de alta procento de la andora loĝantaro.

Andoro ne havas propran armeon kaj pri ĝia nacia defendo respondecas kaj Hispanio kaj Francio.[3] Kaze de urĝo kaj/aŭ naturaj katastrofoj, kiel la inundoj de la jaro 1982, estas kunvokata la somateno, formata de adoltaj viroj (pli ol 18-jaraĝaj) kun andora civitaneco.

Dum longa tempo, Andoro estis izolita kaj malriĉa lando, sed ĝi atingis rimarkindan prosperon ekde la Dua Mondmilito danke al turismo kaj ĉefe ĉar ĝi estas impostparadizo.[4][5]

Etimologio redakti

 
Andoro estas malgranda lando kun 65 monto-pintoj.
 
Grava por la enspezoj de Andoro estas la vintra sporto.

La origino de la nomo estas nekonata. Estas kelkaj teorioj: La nomo Andoro (andurrial) venas de Navaro eŭska, kio signifas "arbusto kovris teron." Alia legendo atribuas la estiĝon de la nomo al la maŭroj kaj la araba al-Gandura, signifanta "frivola virino".[6]

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Andoro.

Prahistorio redakti

Dum la periodo de la mezolitiko, malgrandaj homgrupoj loĝis en kavernoj proksime al Gran Valira, kiel en Balma de la Margineda, kaj aliaj punktoj de la andora teritorio kiel Pal, La Massana kaj Ordino, kie la 5-a de junio 2001 troviĝis ŝtonĉerko kiu enhavis homajn restaĵojn, brakĉenojn kaj potojn el keramiko kun nutraĵoj.[7] Pro la terfekundeco, ĉi tiuj grupoj kultivis ĝin kaj definitive loĝis, ricevante de la popoloj kiu transiris sian teritorion, la kulturo de la Bronzepoko danke al la mineraloj kiuj estis en Arinsal.

Romia Imperio redakti

La unua skribita referenco pri la andoranoj, troviĝas en la priskribo kiun faris la greka historiisto Polibio rilate al la transiro de Hanibalo tra la Pireneoj. Dum la 5-a jarcento, la Romia Imperio falis sub la regado de la visigotoj, kiuj okupis la sudan parton de Gaŭlio kaj parton de Hispanujo.

Moderna epoko redakti

Komence de la 18-a jarcento Andoro pro decido de la episkopo de Urgel estis neŭtrala dum la Sukceda Milito de Hispanio kaj je la fino de la sama jarcento denove Andoro vidigis sin inter siaj du posedlandoj, nome Francio kaj Hispanio. La revoluciuloj malagnoskis la kunprincan reĝimon kiel heredaĵo de la feŭdismo kaj en 1794 franca armeo invadis Andoron, sed diplomatiaj klopodoj de la andoranoj haltigis tiun invadon. En 1806 Napoleono restarigis la kunprincan reĝimon, tamen dum la posta invado de Hispanio farita de la napoleona armeo kaj dum la sinsekva reĝimo Andoro estis aneksiigita al la provincoj de Katalunio. Dum la Karlistaj militoj de la dua duono de la 19-a jarcento, Andoro estis rifuĝejo por kaj karlistoj kaj liberaluloj. En 1866 la andora riĉulo Guillem de Plandolit akcelis reformon de la parlamenta sistemo por enkonduki tien la burĝulojn.

Ekde la mezepoko redakti

La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝiĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj devis foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20-a jarcento.

20-a jarcento redakti

Tio ŝanĝiĝis post la Dua Mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, ĉefe vintra, bezonis multajn eksterlandajn laboristojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulado.

En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio.

Geografio redakti

 
Mapo de Andoro

Tri valoj konsistigas la landon Y-forme: Norde, de la pirenea akso, riveroj la Valira del Nord (okcidente) kaj la Valira d'Orient (oriente) fluas suden ĝis Andoro Malnova kaj Escaldes, kie la du riveroj kunfluas. Pli sude, la nova rivero la Valira fluas ĉe Sant Julià de Lòria kaj lasas Andoron apud la ŝtatlimo.

Nordoriente, naskiĝas la atlantika rivero Arieja, kies maldekstra flanko estas andora. Tie staras la vintro-stacia kaj komerca urbo El Pas de la Casa ĉe la rivero. Inter tiu valo kaj la suda valo de la rivero la Valira d'Orient estas grava intermonto (2.408 m) kaj tunelo, kiuj ligas Andoron al Francio.

La plej alta monto en Andoro estas Comapedrosa (2.942 m). En la supra parto de ĉiuj tiuj valoj estas lagetoj, foje profititaj de la hidroelektra industrio.

Politika sistemo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kunprincoj de Andoro.

Andoro estas parlamenta kunprinclando. La du princoj (kunprincoj) estas la ŝtatestroj de Andoro kaj nepre tiuj postenoj apartenas al la episkopo de Urgell -elektita de la Papo-, kaj la Prezidanto de Francio -elektita de la francianoj. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa.

Post la sankcio de la konstitucio (en 1993) Andoro estas tute demokratia ŝtato. Do malkiel antaŭe, la potencoj nun estas dividitaj:

  • La leĝa-donan potencon prizorgas la parlamento nomata Ĝenerala Konsilio de Andoro (katalune Consell General) kaj konsistas el 28 parlamentanoj (Consellers). Duono el ili estas elektitaj po 2 en ĉiu provinco (Parròquia) kaj la ceteraj per tutlandaj listoj.
  • La registaro konsistas el Ĉefministro plus maksimume 11 ministroj.
  • La juĝa potenco konsistas el Tribunal de Batlles (1-a instanco), Tribunal de Corts (asizo) kaj la Supera Tribunalo. Fine estas la Konstitucia Tribunalo.

Andoro ne havas armeon.

Administracia divido redakti

La andoraj provincoj estas nomitaj Paroĥejoj (Parròquies) ĉar la administracia kaj eklezia divido samas. Ĉiu paroĥejo havas sian lokan magistraton (Comú).

Deveno de la loĝantaro:

  • hispanoj – 38 %,
  • andoranoj – 37 %,
  • portugaloj – 11 %,
  • francoj – 7 %.

Paroĥejoj redakti

  1. Canillo
  2. Encamp
  3. Ordino
  4. La Massana
  5. Andoro Malnova (Andorra la Vella)
  6. Sant Julià de Lòria
  7. Escaldes-Engordany

Loĝantaro redakti

La landa loĝantaro estas koncentrita en la plej granda valo de la Princlando, tra kiu la rivero Grandvalira fluas kaj estas lokitaj du komunumoj , inkluzive de la ĉefurbo, Andoro Malnova.

Strukturo redakti

De la 84,082 loĝantoj de la lando (ekde 31 decembro 2009), estas nur 32,085 (38.2%) andora naciaj. Laŭ ili, la hispana nacia formo kun 26,662 (31.7%), la plej granda grupo, sekvita de la portugala (13 362, 15,9%) kaj la franca (5,099, 6,1%).[8] La jara kresko de la loĝantaro estas 0,33% (2011). La averaĝa espero de vivo estas 82,4 jaroj kaj estas unu el la plej altaj.

Lingvo redakti

La oficiala lingvo de Andoro estas kataluna. Laŭ enketo de la andora Centro por Socia Esplorado (Centre de Recerca Sociològica) en 2005 parolas 38,8% de la loĝantaro denaskan lingvon de Andoro kataluna, kastilia 35.4%, portugala 15.0%, kaj franca 5,4%. Sed aliaj lingvoj estas parolataj: hispana (32%), franca (7%) kaj portugala (7%) ankaŭ estas parolata.

  Gepatra lingvo Uzata lingvo
Kataluna 38,8% 43,8%
Hispana 35,4% 32,8%
Hispana kaj Kataluna 1,5% 2,7%
Portugala 15,0% 7,6%
Franca 5,4% 7,1%
Aliaj 8,7% 6,0%

Religio redakti

La plimulto de la andora (ĉirkaŭ 90%) estas kompromitita kun la Romkatolika Eklezio, kune kun 1% de la loĝantaro estas la Atestantoj de Jehovo, ekzistas ankaŭ kelkaj protestantaj eklezioj kaj juda komunumo. La Romkatolika Eklezio estas la ŝtata religio en Andoro.

Infrastrukturo redakti

Telekomunikadoj kaj Interreto redakti

La sola telekomunikada entrepreno en Andoro estas la ŝtata Servei de Telecomunicacions d'Andorra, establita en 1975. Ĝi agas en la merkato kiel Andorra Telecom kaj sub la marko Som. La kompanio proponas fiksajn kaj poŝtelefonojn, kaj interretan konekton. Sukcesas la andora domajno de plej alta nivelo, kiu estas .ad. Andorra Telecom ankaŭ transdonas televidajn kanalojn de la hispana kompanio Digital+. Andorra Telecom en junio 2011 ekposedis 50.053 fiksajn telefonojn, 65.525 poŝtelefonojn kaj 24.947 larĝ-bendajn DSL-klientojn.[9] 71 % de la landa hejmoj estas konektitaj al larĝ-kapacita interreta konekto kaj 81 % de la loĝantaro uzas la Interreton.

Interne Andoro havas modernan telefonan sistemon kun mikroonda radiosendiloj, kaj eksterlande estas fiksaj kabloj al Francio kaj Hispanio.

Poŝto redakti

Andoro ne havas propran poŝtan servon, sed agas anstataŭe la poŝtoj de Francio kaj Hispanio.[10] Ĝis 1928 uzis Andoro ankaŭ proprajn poŝtmarkojn. Ekde 1931 Francio kaj Hispanio komenciĝis eldoni poŝtmarkojn specife por Andoro. Tiuj indikis la valoron en hispanaj pesetoj kaj francaj frankoj.

Post la enkonduko de la eŭro la franca La Poste kaj la hispana Correos daŭrigis siajn apartajn poŝtmarkojn eldonitajn por Andoro. Ambaŭ nun portas subtitolojn en la kataluna lingvo. La poŝtmarkoj estas uzataj nur por eksterlandaj sendaĵoj, tiam ĝi estas libera por sendi leterojn hejme. Ekde 2004 la du poŝtaj servoj interkonsentis pri komuna poŝtkoda sistemo por Andoro. Tiu konsistas el la literoj AD kombinitaj kun tri ciferoj indikantaj la paroĥejon.[11]

paroĥejoj poŝtkodo
Canillo AD100
Encamp AD200
Ordino AD300
La Massana AD400
Andoro Malnova AD500
Sant Julià de Lòria AD600
Escaldes-Engordany AD700

Amaskomunikiloj redakti

Ĝis 1981 Andoro estis la sidejo de la privataj radio-stacioj Radio Andoro kaj Sud radio. Poste la instalaĵoj estis transprenitaj de la publika radio-entrepreno Ràdio i Televisió d'Andorra. Estas ok radiostacioj (inkluzive de kvin privataj) kaj publika televido Andorra Televisió (ATV) en Andoro. Krome, hispana kaj franca kanaloj estas riceveblaj.

Ankaŭ aperas tri ĉiutagaj ĵurnaloj, la Diari d'Andoro, La perioda d'Andoro kaj la Bondia, kiu proponatas senpage.

Trafiko redakti

Andoro havas 269 km da vojoj, 198 km el kiuj estas pavimita kaj 71 km ne-pavimitaj. La ŝtata ŝosea reto konsistas el kombino de ses ĉefaj ŝoseoj (katalune carreteres generals, mallongigo CG) kaj la alia el malĉefaj vojoj (katalune carreteres secundàries, mallongigo CS). Ĉiuj limo-transirejoj estas lokitaj sur ĉefa ŝoseo. La ĉefa ligo al Hispanio tra la CG 1 per Valira Valo sude de Sant Julià de Lòria, landlima transirejo estas lokitaj en la CG 4 en la direkto de la hispana vilaĝo Tor kaj en la CG 6. Tiu estas la nura vojo, kiu kondukas al la hispana eksklavo Os de Civís. La sola lim-transirejo al Francio situas oriente de Pas de la Casa en la CG 2, kiu transiras la plej altan, kun 2408 metroj, pirenean montpasejon Port d'Envalira. Kiel alternativo al la trapasejo de 2002, ekzistas ankaŭ la 2850 m longa Tunelo d'Envalira. En la jaroj 1980, la konstruo de dua voja ligo kun tunelo (Port du Rat) al Francio komenciĝis. Ĝi enfluas hodiaŭ nordokcidento de El Serrat.

La lando ne havas flughavenon, kaj ne ekzistas fervoja trafiko. Internacia busa servo ekzistas al L'Hospitalet-près-l'Andorre (de tie - ĉe stacidomo Andorre - L'Hospitalet - estas trajna konekto al Tuluzo), la flughaveno Toulouse-Blagnac kaj Barcelono. La inter-urba busa reto Clipol konektas la komunumojn kun la ĉefaj urboj de Andoro. Ok busaj veruroj tage de Andoro Malnova. Taksiohaltejoj estas disponeblaj nur en Andoro Malnova kaj Escaldes-Engordany, sed ebla en tuta Andoro mendi taksion, radie vokatan.

Esperanto en Andoro redakti

Laŭ Facebook la denso de esperantistoj en Andoro verŝajne estas pli alta ol en aliaj landoj de la mondo: 16 parolantoj de Esperanto[12] inter 85458 loĝantoj de Andoro[13].

Do, la denso estas 1/5341.

Andoro verŝajne estas la plej esperdona lando por oficialigo de Esperanto. La diverseco de lingvoj en Andoro (ĉefaj lingvoj estas la kataluna, hispana, portugala kaj franca) kaj la fakto, ke la angla lingvo ne estas dominanta lingvo, estas bona fundamento por Esperanto kiel unu el oficialaj lingvoj en estonto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. informo de la registara statistika oficejo de Andoro, jen katalune, sed ankaŭ havebla hispane, france kaj angle. Arkivita el la originalo je 2012-07-31. Alirita 2013-01-30.
  2. la andora konstitucio en retejo de la andora Ĝenerala Konsilio (katalune)[rompita ligilo]
  3. informo en la retejo boe.es, vidita la 11-an de majo 2008
  4. informo en la retejo meh.es, vidita la 21-an de februaro 2009
  5. informo en la retejo eleconomista.es "La OEKE (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) revizios la liston de fiskaj paradizoj por 2009" (hispane)
  6. «Andorra», i John Everett-Heath: Concise Dictionary of World Place-Names, Oxford: Oxford University Press, 2010.
  7. artikolo "El Carboni 14 confirma les restes de l'andorrà més antic" (katalune), vidita la 30-an de oktobro 2008. Arkivita el la originalo je 2022-05-26. Alirita 2009-11-23.
  8. Govern d’Andorra, Departament d’Estudis i Estadística: Anuari estadístic 2008, Població per nacionalitat. Arkivita el la originalo je 2012-12-15. Alirita 2021-08-26.
  9. «About Andorra Telecom» Arkivigite je 2011-06-26 per la retarkivo Wayback Machine, Andorra Telecom. Kontrolita je 2011-06-26.
  10. Stuart Rossiter og John Flower: World History Stamp Atlas, London: Black Cat, 1989, paĝoj 47–48.
  11. «Andoro». Artikolo "poŝtaj adresaj sistemoj en membroŝtatoj de la Universala Poŝta Unio" (angle), vidita la 26-an de junio 2011. Arkivita el la originalo je 2012-01-31. Alirita 2012-09-11.
  12. Facebook, je la 13-a de januaro 2016
  13. Andoro en la angla vikipedio je la 13-a de januaro 2016