Eksklavo (ne ekssklavo, aŭ ek-sklavo, sed unusola vorto el la latinaj vorteroj ex el kaj clavis ŝlosilo, do laŭsence "la elŝlosita") estas parto de politika, ŝtata teritorio, kiu estas dividita de la resto de la teritorio kaj tial nur atingeblas pere de plia, "fremda", teritorio. Eksklavoj estas la Kaliningrada regiono (Eksklavo de Rusio), Büsingen (Eksklavo de Germanio, komplete ĉirkaŭita de Svislando) aŭ Baarle-Nassau/Baarle-Hertog en Nederlando kaj Belgio.

Grafikaĵo de eksklavo (C) de lando B, kiu ne estas enklavo, ĉar ne ĉirkaŭita de unusola fremda lando.

Se eksklavo estas komplete ĉirkaŭita de unusola alia fremda ŝtato, ĝi estas enklavo en tiu ŝtato: Enklavo dependas de tio, ke la ĉirkaŭanta ŝtato permesas veturojn al kaj de la enklavo.. Se eksklavo estas ĉirkaŭita de pluraj ŝtatoj, ne temas pri enklavo. La vorto "eksklavo" do vidas la dividitan teritorion el la perspektivo de la pli granda, sama politika teritorio, kaj "enklavo" la saman teritorion el la vidpunkto de la ŝtato, kiu ĉirkaŭas ĝin.

Ekzemploj redakti