Nacia himno de Andoro

El Gran Carlemany (en esperanto: La Granda Karlomagno) estas la nacia himno de Andoro. Ĝi estis verkita de Joan Benlloch i Vivó (1864 - 1926) kaj komponita de Enric Marfany Bons (1871 - 1942). Estis akceptita kiel nacia himno oficiale en 1921.

El Gran Carlemany
La Granda Karlomagno
“El Gran Carlemany”
nacia himno
lando  Andoro
kantoteksto Enric Marfany Bons
muziko Joan Benlloch i Vivó
ekde 1921
vdr

La himno estis interpretita unuafoje la 8-an de septembro 1921 en la Sanktejo de Meritxell dum celebrado de la Virgulino de Meritxell, nacia patronino de Andoro.

Laŭ la artikolo 2 de la Konstitucio de la Princlando Andoro: "La nacia himno, flago kaj blazono de Andoro estas la tradiciaj".[1]

Tradicia teksto redakti

Katalune:

Laŭvorta traduko:

El gran Carlemany mon Pare,
dels alarbs em deslliurà.
I del cel vida em donà,
de Meritxell la gran Mare,

Princesa nasquí i Pubilla,
entre dos nacions, neutral.
Sols resto l'única filla,
de l'imperi Carlemany.

Creient i lliure onze segles,
creient i lliure vull ser.
Siguin els furs mos tutors,
i mos Prínceps defensors!
I mos Prínceps defensors!

La granda Karlomagno, mia patro,
liberigis min de la araboj.
Kaj el la ĉielo donis al mi vivon,
la grandan Patrinon Meriĉelon.

Princino mi naskiĝis kaj Heredantino,
inter du nacioj, neŭtrala.
Restas nur la sola filino,
de la imperiestro Karlomagno.

Kredanta kaj libera dek unu jarcentoj,
kredanta kaj libera mi volas esti.
Estu la leĝoj miaj gardantoj,
kaj miaj princoj defendantoj!
Kaj miaj princoj defendantoj!

Referencoj redakti

  1. Vidu artikolon 2 de la Constitució del Principat d'Andorra (Konstitucio de la Princlando Andoro), en: Butlletí Oficial del Principat d'Andorra (Oficiala Bulteno de la Princlando Andoro) (legu rete

Eksteraj ligiloj redakti