Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝa aŭ himna.
Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Ekzistas tamen esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.
Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston[1]. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando[2]. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.
Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismoj, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.
La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste.[3].
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).
Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.
La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.