Tuvalo

lando, konsistanta el insuloj en Pacifiko

Tuvalo (tuvale Tuvalu) estas sendependa ŝtato, kiu situas inter Aŭstralio kaj Havajo. Escepte de Vatikano, ĝi estas la sendependa ŝtato kun la plej malgranda nombro da loĝantoj. Ĝi estas konstitucia monarĥio kaj apartenas al la Komunumo de Nacioj. La registara sidejo estas en la vilaĝo Vaiaku, sur la insulo Fongafale, en la atolo Funafutio. Tuvalo konsistas el naŭ insuloj kaj atoloj. Ties nomo signifas “kuna oko” en la tuvala. Pro ĝia malalteco (5 metroj en la plej alta loko), la ekzisto de Tuvalo estas minacata de subakviĝo pro la klimata ŝanĝo, kiu provokus altiĝon de la marnivelo.

Tuvalo
Tuvalu

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tuvalu mo te Atua
Nacia devizo: Tuvalu mo te Atua (“Tuvalo kun Dio”)
insula landosuverena ŝtatoKomunuma reĝlandolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Funafutio
Oficiala(j) lingvo(j) Tuvala, angla
Uzata(j) lingvo(j) Tuvala, angla, kiribata, samoa
Areo 26 km²
Loĝantaro 11 792 (2020)
Loĝdenso 408 loĝ./km²
Loĝantoj tuvalanoj
Vivolongo 65
Horzono +12:00
Interreta domajno tv
Landokodo TUV, TV
Telefona kodo +688
Plej alta punkto Niulakita
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022), reprezentita per ĝenerala guberniestro Tofiga Vaevalu Falani
Ĉefministro Kausea Natano
Nacia tago 1-a de oktobro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 1-a de oktobro 1978
Ekonomio
Valuto Aŭstralia dolaro (AUD)

AkvejoPacifiko

Koordinatoj7° 28′ 30″ S, 178° 0′ 20″ O (mapo)-7.475178.005556
Plej alta punktoNiulakita [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
Areo26 km² (2 600 ha) [+]
Loĝantaro11 792 [+] (2020)
HorzonoUTC+12:00, Pacific/Funafuti [+]

Tuvalo (Tuvalo)
Tuvalo (Tuvalo)
DEC
Map
Tuvalo
Vikimedia Komunejo:  Tuvalu [+]
vdr

Loĝantaro redakti

La loĝantaro duobliĝis ekde la jaro 1980, kaj en Tuvalo nun vivas 10 619 homoj, 96 % el kiuj etne estas polineziaj[1]. La 600 loĝantoj en la insulo Nui estas plejparte el mikronezia deveno.

Lingvoj redakti

La oficialaj lingvoj estas la tuvala kaj la angla, tamen la angla ne estas uzata en la ĉiutaga vivo. En la insulo Nui oni ankaŭ parolas la kiribatan (gilbertan).

La tuvala estas polinezia lingvo kun diversaj dialektoj dise tra la pluraj insuloj, sed ĝi ne havas fiksan ortografion. La angla venis en la insularon kune de la alveno de la eŭropaj koloniistoj.

Tuvalo, Tuvalu en la tuvala, signifas “kune staranta oko”, kio estas referenco al la ok insuloj kaj atoloj, el kiuj unue konsistis la lando.

Religio redakti

97 % el la tuvalanoj apartenas al la Kristana Eklezio de Tuvalo (protestanta), kiu ekde la jaro 1968 estas sendependa de la eklezio de Britio. Tamen ankoraŭ ekzistas miksiĝintaj elementoj de la indiĝena tuvala religio.

Geografio redakti

 
Mapo de Tuvalo

Attoloj kaj insuloj redakti

Kvankam Tuvalo ne havas administrajn subdividojn — la kompleta loĝantaro estas tro malgranda (ĉirkaŭ 10 200 en 2023) — la insula ĉeno, el kiu la lando konsistas, povas esti dividita en naŭ atolojn:

Atoloj konsistantaj el pluraj insuloj
Atoloj konsistantaj el nur unu insulo

La plej malgranda insulo, Niulakita, estis neloĝata ĝis kiam homoj el Niutao envenis en ĝin en 1949. Tial Tuvalo per la tuvala lingvo signifas “kune staranta oko”, nekonsiderante tiun ĉi lastan “novan” insuleton.

Laŭ geografia vidpunkto, Niulakita ne apartenus al la tuvala insularo.

La insuloj Funafuti, Nukufetau, Nukulaelae, Nui kaj Nanumea estas atoloj. En Nanumea tamen ekzistas nesala akvo, kio estas ja maloftega en atolo. La aliaj kvar insuloj nur estas etaj altaĵoj sur la marnivelo. La vegetaĵaro konsistas plejparte el kokospalmoj.

Klimata danĝero redakti

En ĉiuj insuloj ekzistas tropika kaj varma klimato, kun meza temperaturo je 30 . Pluvoj estas oftaj, ĉefe inter novembro kaj februaro. Ankaŭ ofte vizitas Tuvalon uraganoj.

Ĉar la insuloj havas maksimuman altecon je 5 metroj super la marnivelo, oni timas, ke Tuvalo subakviĝos pro la altiĝo de la marnivelo provokota de la monda varmiĝo. Ankaŭ per la erozio de la strandoj subakviĝas iom post iom ĉiu tuvala insulo aŭ atolo. En Tuvalo oni jam batalas kontraŭ inundoj, kaj la manko de nesala akvo kaj la malfacileco produkti manĝaĵojn faras la vivon en Tuvalo pli kaj pli malfacila. Oni prognozas ke antaŭ 2050 duono de ĝia ĉefurbo Funafutio estos ĉiutage inundata de maraj ondoj.

La tuvala registaro klopodas trovi azilon en Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Nov-Zelando deklaris en 2017, ke ĉiujare akceptus 75 tuvalajn enmigrantojn, sed baldaŭ nuligis la planon. La 10-an de novembro 2023 Tuvalo kaj Aŭstralio subskribis traktaton nomitan Falepili Unio, kadre de kiu interalie Aŭstralio promesis ĉiujare doni vizojn al 280 homoj trafitaj de klimataj minacoj. Aŭstralio promesis ankaŭ investi 350 milionojn da usonaj dolaroj je "klimata infrastrukturo" de la regiono. Interalie ĝi promesis investi 16,9 milionojn da dolaroj por kreskigi la tuvalan grundon je 6% kaj tiel kontraŭstari la subakviĝon.

Politiko redakti

Tuvalo estas konstitucia monarĥio ene de la Komunumo de Nacioj kaj ties ŝtatestro estas Karlo la 3-a, kiu estas reprezentata en Tuvalo pere de loka guberniestro ĝenerala.

La loka parlamento, nome Fale I Fono, konsistas el 12 membroj, kiuj elektiĝas por 4-jara periodo kaj kiuj mem elektas ĉefministron, kiu agas kiel la estro de la registaro.

Ekstera politiko redakti

Tuvalo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo konsistanta nuntempe el 78 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Tuvalo estas inter malmultaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn ne kun Ĉinio, sed kun Tajvano.

La 10-an de novembro 2023 Tuvalo kaj Aŭstralio subskribis traktaton nomitan Falepili Unio, kadre de kiu interalie Aŭstralio promesis ĉiujare doni vizojn al 280 homoj trafitaj de klimataj minacoj. Aŭstralio promesis ankaŭ investi 350 milionojn da usonaj dolaroj je "klimata infrastrukturo" de la regiono. Interalie ĝi promesis investi 16,9 milionojn da dolaroj por kreskigi la tuvalan grundon je 6% kaj tiel kontraŭstari la subakviĝon. Tuvalo reciproke permesis al Aŭstralio militan agadon en sia sektoro.

Ekonomio redakti

En julio de 2009 la tuvala registaro deklaris, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. Ĝi planas anstataŭigi importitan dizeloleon pere de uzado de sun- kaj ventenergioj. «Ni avide atendas la tagon kiam nia lando proponos ekzemplon al ĉiuj, funkciante tute per naturaj rimedoj kiel la suno kaj la vento,» diris ministro pri Publikaj Servoj Kausea Natano. Tuvalo taksas, ke la projekto kostos proksimume 20 milionoj da dolaroj. La procezo jam estas komencinta per la estigo de suninstalaĵo de 410 000 dolaroj sur la tegmento de la ĉefa futbala stadiono en la ĉefurbo Funafuti.[2]

Historio redakti

 
Tuvalano kun tradicia vesto, pentrita de Alfred Agate en 1841, dum usona esplorado en Pacifiko.

La tuvalanoj estas polinezia popolo, kiu venis en la insulojn taksite antaŭ 2000 jaroj, precipe el la najbaraj Samoo kaj Tokelao. Antaŭ la alveno de la eŭropanoj jam ekzistis oftaj vojaĝoj per kanoto inter la plej proksimaj insuloj.

En la jaro 1568 la unua eŭropano, kiu vidis Tuvalon, estis la hispano Álvaro de Mendaña de Neira, kiu trovis la insulon Nui, sed ne povis surteriĝi. Neniu alia eŭropano aperis ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiam aliaj eŭropaj esploristoj venis en tiun areon. Komence de la 19-a jarcento, balenkaptistoj agadis en Pacifiko, sed ili malofte vizitis Tuvalon pro tio, ke malfacilas proksimigi ŝipojn al la atoloj. Tial do ne ekzistis eŭropaj establoj tie. Tamen, negristoj el Peruo navigis tra la Pacifika Oceano inter 1862 kaj 1864. Tuvalo estis unu el la lokoj, kiu plej suferis pro la vizito de la sklavo-ŝipoj, kiuj forportis 400 homojn el Funafutio kaj Nukulaelae, el kiuj neniu revenis. En 1865 komenciĝis la kristaniĝo de Tuvalo, fare de britaj misiistoj. La tuvala popolo estis tute konvertita al kristanismo fine de la 1920-aj jaroj. Ankaŭ fine de la 19-a jarcento eŭropaj komercistoj komencis vivi en la insuloj esperante profiti la lokajn rimedojn. Eŭropanoj ankaŭ alportis novajn malsanojn, kiuj mortigis multajn en Tuvalo.

En 1892 la insuloj iĝis parto de la brita protektorato Insuloj Gilbert kaj Ellice (Gilbert and Ellice Islands), kaj Tuvalo eknomiĝis “Insuloj Ellice”. La protektorato iĝis kolonio en 1915. En 1943, dum la Dua mondmilito, Tuvalo estis elektita de Usono kiel sidejon por batali kontraŭ Japanio en la Pacifiko. Miloj da marsoldatoj vivis tie ĝis decembro 1945. En 1974, la etnaj malsamoj inter la diversaj partoj de la kolonio faris, ke la polinezia Tuvalo voĉdonu favore al sendependiĝo de la mikroneziaj Gilbert-insuloj (poste Kiribato). En 1975 la Ellices-insuloj iĝis alia brita kolonio: Tuvalo. Totala sendependeco okazis en 1978, kies tagon oni memorigas ĉiujare la 1-an de oktobro.

Referencoj redakti

  1. CIA - The World Factbook (angle). Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2012-12-012012. Alirita la 1-an de decembro 2012.
  2. Tuvalo: antaŭen al senkarbona energio Arkivigite je 2010-07-16 per la retarkivo Wayback Machine esperante

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti