Landinsulo
lando, konsistanta nure el insuloj
Landinsulo aŭ insula lando estas lando kies ĉefa teritorio konsistas el unu aŭ pliaj insuloj aŭ parto de insuloj. Je 2011, 47 (proksimume 24%[1]) el 193 Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj estas insulaj landoj.
Barejno kaj Singapuro estas insulaj nacioj kiuj estas nuntempe ligitaj al la kontinento per ponto, dum la Unuiĝinta Reĝlando estas ligita al la kontinento per la Manika Tunelo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de insulaj nacioj.
Politiko
redaktiLa procento de insulaj landoj kiuj estas demokrataj estas pli alta ol tiu de kontinentaj landoj. Historie, ili estis ankaŭ pli klinaj al politika malstabileco ol la kontinentaj partneroj.[1]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ott, Dana. (2000) Small is Democratic. Londono: eldonejo Routledge, p. 128. ISBN 0-8153-3910-0.