Routledge

brita eldonejo

Routledge (prononco: ˈraʊtlɪdʒ) estas brita eldonejo kiu ĉefe aktivas en la kampo de homaj sciencoj kaj sociaj sciencoj. Ĝia fondo devenas de la eldonisto George Routledge (1812–1888). La fondjaro estas 1851, kiam Routledge, kune kun parenco, enskribis la firmaon "George Routledge & Co." en la komerca registro. Ekde 1998, Routledge estis parto de la komerca grupo Taylor & Francis bazita en Londono.

Routledge
Routledge stand at Senate House History Day 2018.jpg
eldonejo
Dum 1851 –
Fondodato 1851
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La eldonejo eldonas interalie la serion African Studies pri afrikaj studoj, la filozofian enciklopedion Routledge Encyclopedia of Philosophy, la internacian revuon Historical Journal of Film, Radio and Television kaj sub la Etikedo Eŭropaj Publikaĵoj ekz. la Eŭropan Mondan Jarlibron (Europa World Year Book) kaj la Internacia Kiu estas Kiu (International Who’s Who).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti