Homa scienco

ĝeneraligita scienca kategoriigo en modernaj anglalingvaj landoj, subsumante ĉiujn sciencojn ligitajn al homa kulturo

Homa sciencohumanistiko[1] estas multaspekta scienco kovranta multajn temojn pri la interrilateco de homaro. La studo povas esti precipe teoria en sociaj sciencoj, en psikologio, ktp. Ĝi povas havi rekte utilan celon en juro ktp.

Oni povas rigardi, en homaj sciencoj, la individuan homon, la personon, kiel centron de la serĉo, kiel en la psikologio, en la kriminala juro, ktp., aŭ rigardi la socion kiel centran, kiel en sociaj sciencoj (sociologio, antropologio, ktp.), al kiuj individuaj homoj ne gravas. Tiuj fakoj sin distingas per siaj metodoj, tradicioj, kaj interne per siaj skoloj, pli ol per sia temo.

Aliflanke, lingvistiko, filologio, historio de arto, ktp. rigardas al la homaj faraĵoj, sed ne al la homo mem aŭ al la socia medio.

Laŭ Michel Foucault, la homaj sciencoj, escepte de la lingvistiko, estas meta-sciencoj, ĉar ili disvolvas la penson de l' si-memo en komuna regno. Tio estas, al Foucault, la homaj sciencoj estas meta-sciencoj, sciencoj kies ĉefa celo estas studi sin mem per siaj propraj diroj. Sed la metalingvaĵo de homaj sciencoj estas tre malriĉaj je teknikaj terminoj se oni komparas ilin kun lingvistikonatursciencoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti