Malfermi la ĉefan menuon

Michel Foucault

franca filozofo

Michel FOUCAULT [miŜEL fuKO] [miʃɛl fukɔ] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1926, mortis la 26-an de junio 1984) estis franca filozofo kaj historiisto. Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritikema analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis siajn penojn al la historio de homa seksa kondutado. Liajn verkojn pri potenco aŭ pri la rilato inter potenco, scipovo kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas.

Michel Foucault
Michel Foucault.png
Persona informo
Naskonomo Paul-Michel Foucault
Naskiĝo 15-an de oktobro 1926 (1926-10-15)
en Puatiero
Morto 25-an de junio 1984 (1984-06-25) (57-jara)
en Parizo
Mortokialo aidoso
Tombo Vendeuvre-du-Poitou
Lingvoj angla lingvofranca lingvogermana lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Henri-IV • Supera normala lernejo • Universitato de Parizo
Familio
Amkunulo Daniel Defert
Profesio
Profesio filozofo • antropologo • psikologohistoriistoverkistosociologoprofesoro • scenaristo • literaturkritikisto • etnologo
Verkoj Vigli kaj Puni: Naskiĝo de la Prizono
La Vortoj kaj la Aĵoj
La Arkeologio de Scio
L'usage des plaisirs
Information icon.svg
vdr

Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k. a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de potenco, obeigo kaj opiniostirado.

Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke lia filo elektu la saman profesion. Post la Dua mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akademia kariero en Francio.

VerkojRedakti

  • 1954: Maladie mentale et personnalité; reeld. Maladie mentale et psychologie (1995).
  • 1961: Histoire de la folie à l'âge classique - Folie et déraison (Frenezo kaj Malsaĝo. Historio de la frenezo en la epoko de la prudento.)
  • 1963: Naissance de la clinique - une archéologie du regard médical (1963)
  • 1966: Les mots et les choses - une archéologie des sciences humaines (La Ordo kaj la Aĵoj. Arkeologio de la homsciencoj.)
  • 1966: La pensée du dehors (La ekstera penso.)
  • 1969: L'archéologie du savoir (La arkeologio de la scio.)
  • 1970: Sept propos sur le septième ange (Sep paroloj pri la sepa anĝelo.)
  • 1973: Ceci n'est pas une pipe (Ĉi tio ne estas pipo.)
  • 1975: Surveiller et punir (Kontroli kaj Puni. La naskiĝo de la malliberejo.)
  • Histoire de la sexualité (Historio de la seksumado. Sekso kaj Vero.) Tri volumoj: La Volo al la Scio (1976), La Uzado de la Voluptoj (1979), La Zorgo pri Si (1984).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti