Johns Hopkins University Press
La Eldonejo de Universitato Johns Hopkins (angle : Johns Hopkins University Press; la eldonisto ankaŭ estas nomita JHU Press kaj mallongigite JHUP) estas la eldonfirmao de Universitato Johns Hopkins en Baltimoro, Marilando.
Johns Hopkins University Press | ||
---|---|---|
universitata eldonejo | ||
Dum | 1878 - nuntempe | |
Membro de | Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj • Association of American University Presses vd | |
Sidejo | Baltimore | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis fondita en 1878, kaj ĝi estas la plej malnova universitata eldonejo inter ĉiuj funkciantaj en Usono. La eldonejo publikigas librojn kaj periodaĵojn, kaj sur ĝia nomo funkcias aliaj sekcioj kiuj funkciigas elektronikajn datumbazojn. La eldonejoj troviĝas en Charles Village.
Publikaĵoj kaj esplorfakoj Redakti
JHU Press publikigas 90 sciencajn ĵurnalojn kaj pli ol 200 novajn librojn ĉiun jaron. Ekde 1993, La eldonejo administras Project MUSE, retan datumbazon kiu inkluzivas pli ol 550 sciencajn revuojn kaj pli ol 20,000 elektronikajn librojn. La eldonejo funkcias en tri ĉefaj agadoj:
- Eldonado de libroj: aĉetoj, redaktado de manuskriptoj, ilia dezajno, produktado kaj merkatado
- Ĵurnala eldonado kaj elektronika eldonado, kiu inkludas Project MUSE
- Hopkins Fulfillment Services (HFS): mendopretigo, informsistemoj kaj distribucentro