Sciteorio

studfako de filozofio pri la naturo kaj amplekso de homa scio

Scioteorio, epistemologiognoseologio[1] estas branĉo de la filozofio, kiu ekzamenas la ecojn, originon kaj limojn de la homa scio. Ĝi estas ege grava parto de filozofio, kiu diversaspekte rilatas al aliaj partoj, ekzemple al la filozofio de scienco, al la metafiziko kaj al la filozofio de matematiko.

Epistemologio (el la grekaj ἐπιστήμη, epistēmē, kono, kompreno, kaj λόγος, logos aŭ studo de) estas termino unuafoje uzata de la skota filozofo James Frederick Ferrier por priskribi la branĉon de filozofio koncerna kun la naturo kaj konsidero de la kono[2][3] kaj estas ankaŭ referencata kiel "teorio de kono". Pli simple, ĝi estas la studo de kono kaj alĝustigita kredo. Ĝi pridemandas tion kio estas la kono kaj kiel ĝi povas esti akirita, kaj la etendo al kiu kono apartenanta al ajn difinita temo aŭ ento povas esti akirita. Multo el tiu debato en tiu kampo estis fokuzita al la filozofia analizo de la naturo de kono kaj kiel ĝi rilatas al konektitaj konceptoj kiaj vero, kredo, kaj alĝustigo. Tiu termino estis probable unuafoje enkondukita en la verko de Ferrier Institutes of Metaphysic: The Theory of Knowing and Being [4][5]

La termino epistemologio estas samsignifa al la germanlingva koncepto Wissenschaftslehre, kiu estis uzata de Fichte kaj Bolzano por diferencaj projektoj antaŭ esti reuzata denove fare de Husserl.

Historia kaj filozofia kunteksto redakti

Inter grekaj filozofoj, Platono distingis inter esplorado pri tio kion la personoj scias kaj esplorado pri tio kio ja ekzistas, precize en la verkoj Respubliko, Teaiteto, kaj Meno.[6] En Meno, la difino de sciaro kiel pravigita kredo aperas por la unua fojo.[7] Alivorte, oni postulas, ke kredo havu klarigon por esti ĝusta, krom ke ĝi estu prava.[7] Granda nombro de gravaj sciteoriaj temoj aperis ankaŭ en la verkoj de Aristotelo.[6]

 
René Descartes, kiu estas ofte konsiderita kiel patro de la moderna filozofio, ofte okupiĝis pri sciteoriaj demandoj en sia verkaro.

Post la sekva Helenisma periodo, ekaperis filozofiaj skoloj kiuj ege fokusiĝis al sciteoriaj demandoj, ofte en la formo de skeptikismo.[6] Por ekzemplo, la helenismaj skeptikuloj, partikulare Seksto Empiriko de la Pironisma skolo malakceptis pravigon sur la bazo de la trilemo de Agripo kaj tial, laŭ Irwin (2010),[8] ĝi malakceptis ankaŭ la eblon mem de sciaro. La pironisma skolo de Pirono kaj Seksto Empiriko tenis, ke "eŭdaimonia" (florado, feliĉo aŭ "la bona vivo") povas estis akiritaj nur per la aplikado de "epoĥé" (suspendo de juĝo) pri ĉiuj ne memevidentaj aferoj. Pironismo estis partikulare koncerna pri la subfosado de epistemologiaj dogmoj de Stoikismo kaj Epikurismo.[6] La alia ĉefa skolo de Helenisma skeptikismo estis Akademia skeptikismo, defendita ĉefe de Karneado kaj Arkesilao, kiu hegemoniis en la Platona Akademio dum preskaŭ du jarcentoj.[6]

En antikva Hindio la skolo Ajñana de antikvhindia filozofio defendis skeptikismon. Ajñana estis Ŝramaṇa movado kaj ĉefa rivalo de pra-Budhismo, Ĝajnismo kaj la skolo Ājīvika. Ili asertis, ke estas neebla akiri sciaron de metafizika naturo aŭ certigi la veran valoron de filozofiaj propozicioj; kaj eĉ se sciaro estas ebla, ĝi estas neutila kaj malavantaĝa por fina savo. Ili estis specializitaj en malakcepto ne propagandante propran pozitivan doktrinon.

Dum la Islama Orepoko, unu el la plej gravaj kaj elstaraj filozofoj, teologoj, juristoj, logikistoj kaj mistikuloj en islama epistemologio estis Al-Gazali. Dum sia vivo, li verkis ĉirkaŭ 70 librojn pri scienco, islama rezonado kaj Sufiismo.[9] Al-Gazali disvastigis sian libron La nekohereco de filozofoj, konsiderita ŝlosila momento en la islama epistemologio. Li konstruis sian teorion ke ĉiuj okazoj kaj konektoj ne estas la rezulto de materiaj koincidoj, sed estas la nuna kaj tuja volo de Dio.[10]

Post la epoko de antikva filozofio sed antaŭ la epoko de moderna filozofio, ankaŭ nombraj (neislamaj) mezepokaj filozofoj engaĝiĝis en epistemologiaj demandoj amplekse. Plej elstare inter mezepokuloj pro siaj kontribuoj al epistemologio estis Tomaso el Akvino, Johano Duns Skoto, kaj Vilhelmo el Ockham.[6]

Epistemologio floris en filozofio dum la epoko de frumoderna filozofio. Laŭ historiisto de filozofio Jan Woleński, la disvolvigo de filozofio dividas, kun kelkaj esceptoj, inter la pra-Kartezaj ontologie orientitaj kaj la post-Karteziaj epistemologie orientitaj.[11]

 
Francis Bacon estas ofte konsiderita grava kontribuanto al la moderna filozofio kaj fakte okupiĝis pri sciteoriaj temoj en sia verkaro.

Historiistoj de filozofio tradicie dividas tiun disputatan periodon inter empiriistoj (inter kiuj Francis Bacon, John Locke, David Hume, kaj George Berkeley) kaj raciistoj (inter kiuj René Descartes, Baruch Spinoza, kaj Gottfried Leibniz).[6] La debato inter ili ofte enkadriĝis uzante la demandon ĉu sciaro venas precipe el senta sperto (empiriismo), aŭ grava parto de onia sciaro devenas entute el onia kapablo al racio (raciismo). Laŭ kelkaj fakuloj, tiun disputon solvis fine de la 18-a jarcento Immanuel Kant, kies transcenda idealismo fame malfermis la vojon al konsidero ke "kvankam ĉiu nia sciaro ekas el sperto, neniel ĝi neprigas, ke ĉiu nia [sciaro] eliras el la sperto".[12]

Nuntempa historiografio redakti

Estas nombraj diferencaj metodoj kiujn nuntempaj fakuloj uzas se temas pri klopodoj al kompreno de la rilatojn inter pasinta kaj nuntempa sciteorioj. Unu el plej tiklaj demandoj estas jena: "Ĉu ni devos akcepti, ke la problemoj de la sciteorio estas permanentaj, kaj ankaŭ ĉu klopodoj por rekonstrukcii kaj pritaksi la argumentojn de Platono aŭ de Hume aŭ de Kant estas sensignifaj por nuntempaj debatoj?"[13] Simile, estas ankaŭ demando ĉu nuntempaj filozofoj celu racie rekonstrukcii kaj pritaksi historiajn alproksimiĝojn en sciteorio, aŭ simple priskribi ilin.[13] Barry Stroud asertas, ke fari sciteorion kompetente postulas la historian studadon de pasintaj klopodoj por trovi filozofian komprenon de la naturo kaj alrigardo al homa sciaro.[14] Li argumentas, ke ĉar esplorado povas progresi laŭlonge de la tempo, oni ne povas klare konstati kiel diferencaj estas la demandoj kiujn nuntempaj epistemologoj estas demandantaj disde la demandoj faritaj en variaj momentoj de la historio de la filozofio.[14]

Rilataj konceptoj redakti

Scio redakti

 
"Homscia Diagramo", la strukturo de la scia organizo de la Granda Enciklopedio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Scio.

Dum longa tempo filozofoj kredis, ke scio estas pravigita vera kredo. Laŭ tiu ĉi teorio subjekto S, scias ke la propozicio P estas vera se kaj nur se S kredas, ke P estas vera, P estas vera kaj la kredo de P fare de S estas pravigita. Tiu ĉi analizo de la signifo de "scio" estis kritikita de Edmund Gettier. Li donis ekzemplon de kazo kiam iu pravigite kredas ion veran, sed tamen ne scias ĝin.

Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per spertolernado. Scio aŭ kono estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel

  • (i) kompetenteco kaj kapabloj akirita de persono tra sperto aŭ edukado; la teoria aŭ praktika kompreno de temo;
  • (ii) kio estas sciita en aparta kampo aŭ en totalo; faktoj kaj informo;
  • aŭ (iii) konscio aŭ kono akirita de sperto de fakto aŭ situacio.

Filozofiaj debatoj pri scio komenciĝis kun la difino de scio fare de Platono kiel "pravigita vera kredo." Nuntempe tamen estas neniu ununura konsentita difino de scio nek ajna perspektivo de unu kaj restas multenombraj konkurencantaj teorioj. Scia akiro okupas kompleksajn sciiĝajn procezojn: percepto, lernado, komunikado, asocio kaj rezonado. La termino scio estas ankaŭ uzita por signifi la certan komprenon de temo kun la kapableco uzi ĝin por specifa celo se konvena.

Preskaŭ ĉiuj debatoj en epistemologio estas iel rilataj al sciaro. Plej ĝenerale, "sciaro" estas familiareco, konscio aŭ kompreno pri iu aŭ io, kio povus inkludi faktojn ("propozicia sciaro"), kapabloj ("procedura sciaro"), aŭ objektoj ("akirita sciaro"). Filozofoj tendencas starigi gravan distingon inter tri diferencaj sencojn "koni" ion: "koni ke" (koni la veron de propozicioj), "koni kiel" (kompreni kiel plenumi difinitan agadon), kaj "akirita kono" (rekte percepti objekton, estante familiara kun ĝi, aŭ alivorte iĝante en kontakto kun ĝi).[15] Epistemologio precipe temas pri la unua el tiuj formoj de sciaro, nome propozicia sciaro. Oni povas trovi ĉiujn tri sencojn de "sciaro" en onia ordinara uzado de la vorto. En matematiko, oni povas scii, "ke" 2 + 2 = 4, sed estas ankaŭ la scio "kiel" aldoni du nombrojn, kaj konante "personon" (ekz., konante aliajn personojn,[16][17] aŭ konante sin mem, "lokon" (ekz., ies hejmon), "aĵon" (ekz., aŭtojn), aŭ "agon" (ekz., aldono). Kvankam tiuj distingoj ne estas evidentaj en la angla, oni eksplicas ilin en aliaj lingvoj, kiel franca, portugala, hispana, rumana, germana kaj nederlanda (kvankam oni diras, ke kelkaj lingvoj tre proksime rilataj al angla retenis tiujn verbojn, kiel la skota).[18] La teoria interpretado kaj signifo de tiuj lingvaj temoj restas polemika.

 
Bertrand Russell fame altiris atenton al la distingo inter propozicia sciaro kaj akirita sciaro.

En sia artikolo On Denoting kaj en sia posta libro Problems of Philosophy (Problemoj de filozofio), Bertrand Russell fame altiris atenton al la distingo inter propozicia sciaro kaj akirita sciaro. Simile oni agnoskas, ke Gilbert Ryle altiris atenton al la distingo inter scii kiel kaj koni tion en The Concept of Mind (La koncepto de menso). En Personal Knowledge (Persona sciaro), Michael Polanyi argumentas por la epistemologia gravo de scii kiel kaj scii ke; uzante la ekzemplon de la ekvilibro necesa por rajdi biciklon, li sugestas, ke la teoria kono de fiziko necesa por reteni la staton de ekvilibro ne povas anstataŭi la praktikan konon kiel rajdi, kaj ke gravas kompreni kiel ambaŭ estas establitaj kaj fundamentitaj. Tiu sinteno estas esence de Ryle, kiu argumentas, ke malsukceso agnoski la distingon inter "scii ke" kaj "scii kiel" kondukas al la koncepto "senfina regreso".

Scio a priori kaj a posteriori redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo A priori kaj a posteriori.

Unu el la plej gravaj distingoj en epistemologio apartigas inter tio kio estas konata kiel a priori (sendepende de sperto) kaj tio kio povas esti konata kiel a posteriori (tra sperto). La terminoj originiĝis el la analizaj metodoj de la verko de Aristotelo nome Organon, kaj ĝi povas esti supraĵe difinita jene:[19]

  • Scio a priori estas la scio kiu estas sendependa de sperto. Tio signifas, ke ĝi povas esti konata aŭ pravigita antaŭ aŭ sendepende el ajna specifa empiria pruvaro aŭ sencaj observaĵoj. Tian sciaron oni akiras pere de resonado, logika analizo aŭ enrigardo. Ekzemploj de sciaro a priori inkludas matematikajn verojn, logikajn taŭtologiojn (ekz., “Ĉiuj studentoj estas fraŭloj”), kaj kelkaj fundamentaj principoj de racio kaj logiko. Unu el la ŝlosilaj proponantoj de la sciaro a priori estis la raciista filozofo Immanuel Kant. Li argumentis, ke precizaj fundamentaj veroj pri la naturo de realeco, ĉar la konceptoj de spaco, tempo, kaŭzeco, kaj la kategorioj de kompreno, ne deriviĝas el la sperto sed male estas esencaj en la strukturo de la menso mem. Laŭ Kant, tiuj kategorio a priori ebligas organizi kaj interpreti oniajn sensajn spertojn, starigante la komprenon de la mondo.
  • Scio a posteriori estas la scio kiu deriviĝas de sperto. Ĝi estas bazita sur empiria pruvaro, sensa perceptado, kaj observaĵoj de la ekstera mondo. Scio a posterioriestas esenca por la informado akirita pere de la propraj sentoj kaj dependas el la kolektado kaj interpretado de informeroj. Sciencaj observaĵoj kaj eksperimentaj rezultoj estas tipaj ekzemploj de sciaro a posteriori.

Alrigardoj kiuj emfazas la gravecon de la sciaro a priori estas ĝenerale klasitaj kiel raciismaj. Alrigardoj kiuj emfazas la gravecon de la sciaro a posteriori estas ĝenerale klasitaj kiel empiriismaj.

Kredo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kredo.

Kredokredaro estas modelo kreita de la menso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ de fakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭ racian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kiel vero aŭ kiel agomodelo, kiel moralo.

Kredokredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.

Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj veraĵoj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomata dogmo, difinante necesan moralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe la ideologioj.

Vero redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vero.
 
Vero, tenanta spegulon kaj serpenton (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko, Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono

Vero estas konformeco de informo kun fakto aŭ realo[20] aŭ fideleco al originalo aŭ al standardo aŭ idealo.[20] Vera informo liveras fakto(j)n.

Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas falso.

La ofte komprenita kontraŭo de vero estas malvero aŭ falso, kiu, ekvivalente, povas ankaŭ preni logikan, faktan, aŭ etikan signifon. La koncepto de vero estas diskutita kaj disputita en pluraj kuntekstoj, inkluzive de filozofio kaj religio. Multaj homaj aktivecoj dependas el la koncepto, kie ĝia naturo kiel koncepto estas supozita prefere ol esti temo de diskuto; tiuj inkludas la plej multajn (sed ne ĉiujn) el la sciencoj, juro, kaj ĉiutagecon.

Diversaj teorioj kaj vidoj pri vero daŭre estas diskutitaj inter akademiuloj, filozofoj, kaj teologoj.[21] Lingvo kaj vortoj estas rimedoj per kiuj homoj peras informojn unu al la alia kaj la metodo uzita por determini kio estas "vero" estas nomita kriterio de vero. Ekzistas malsamaj asertoj en tiaj demandoj pri kio konsistigas veron: kiuj aĵoj estas verportantoj kapablaj je esti veraj aŭ falsaj; kiel difini kaj identigi veron; la roloj kiujn kred-bazita kaj empirie bazigita scio ludas; kaj ĉu vero estas subjektiva aŭ objektiva, relativa aŭ absoluta valoro.

Alĝustigo redakti

En multaj el la dialogoj de Platono, kiaj Meno kaj partikulare ĉe Teeteto, Sokrato konsideras nombrajn teoriojn pri kio estas kono, el kiuj la lasta estas ke kono estas vara kredo kiu estis iel klarigita (signife eksplikita aŭ difinita laŭ ia maniero). Laŭ la teorio ke kono estas alĝustigita vera kredo, por koni ke donita propozicio estas vero, oni devas ne nur kredi la koncernan veran propozicion, sed ankaŭ oni devas havi bonan tialon por fari tion. Unu rezulto de tio estus ke neniu akiras konon ĝuste per kredado pri io kiu rezultis esti vero. Por ekzemplo, malsanulo sen medicina trejnado, sed kun ĝenerale optimisma sinteno, povus kredi ke li rekuperiĝos el sia malsaneco rapide. Tamen, eĉ se tiu kredo rezultas vero, la malsanulo povus ne esti koninta ke li estus bone ekde kiam lia kredo ne havis alĝustigon.

La difino de kono kiel alĝustigita vera kredo estis amplekse akceptita ĝis la 1960-aj jaroj. Ĉirkaŭ tiam, artikolo verkita de la usona filozofo Edmund Gettier provokis multe pli grande disvastigatan diskuton.

La problemo Gettier redakti

 
Edmund Gettier.

Edmund Gettier estis konata ĉefe pro mallonga artikolo titolita 'Is Justified True Belief Knowledge?' (Ĉu estas alĝustigita vera kredo kono?) publikigita en 1963, kiu alvokis al pridemandado pri la teorio de kono aŭ sciaro kiu estis estinta hegemonia inter filozofoj dum miloj da jaroj.[22] En kelkaj paĝoj, Gettier argumentis ke estas situacioj en kiuj kredo povus esti alĝustigita kaj vera, kaj malsukcesus esti tenita kiel kono. Tio estas, Gettier argumentis ke dum alĝustigita kredo en vera propozicio estas necesa por ke tiu propozicio estu kono, ĝi ne sufiĉas.

Laŭ Gettier, estas iaj cirkonstancoj en kiuj oni ne havas konon, kvankam ĉiuj el la supraj kondiĉoj ekzistas. Gettier proponis du pensajn eksperimentojn, kiuj poste iĝis konataj kiel "kazoj de Gettier," kiel kontraŭekzemploj por la klasika priskribo de kono. Unu el la kazoj prezentas du virojn, Smith kaj Jones, kiuj estas atendante la rezultojn de siaj petoj por la sama laborposteno. Ĉiu viro havas po dek monerojn en sia poŝo. Smith havas bonajn tialojn por kredi ke Jones ricevos la laborpostenon kaj, krome, li scias ke Jones havas dek monerojn en sia poŝo (li ĵus kalkulis ilin). El tio Smith deduktas, "la viro kiu ricevos la laborpostenon havas dek monerojn en sia poŝo." Tamen, Smith estas nescianta ke ankaŭ li havas dek monerojn en sia propra poŝo. Krome, Smith, ne Jones, estas kiu ricevos la laborpostenon. Dum Smith havas fortajn pruvojn por kredi ke Jones estas kiu ricevos la laborpostenon, li malpravas. Smith havas alĝustigitan veran kredon ke viro kun dek moneroj en sia poŝo ricevos la laborpostenon; tamen, laŭ Gettier, Smith ne konas ke viro kun dek moneroj en sia poŝo ricevos la laborpostenon, ĉar la kredo de Smith estas "...vera pro la nombro de moneroj en la poŝo de Jones, dum Smith ne konas kiom multaj moneroj estas en la poŝo de Smith, kaj bazigas sian kredon... sur kalkulo de la moneroj kiuj estas en la poŝo de Jones, pri kiu li false kredas ke li estas la viro kiu ricevos la laborpostenon." (vidu[22] p. 122.) Tiuj kazoj malsukcesas esti kono ĉar la kredo de la persono estas alĝustigita, sed okazas ke ĝi estas vero nur pro hazardo. Laŭ aliaj vortoj, li faris la ĝustan elekton (en tiu kazo antaŭvidante rezulton) pro malpravaj tialoj. Tiu ekzemplo estas simila al tiuj ofte proponitaj kaze de diskuto de kredo kaj vero, kiel la kredo de persono pri kio okazos povas koincide esti prava sen lia aŭ ŝia havo de la fakta kono por bazii ĝin.

Bildaro redakti


Referencoj redakti

  1. Scienca Revuo 1973/ass2:3, p. 41 (István Szerdahelyi)
  2. G & C. Merriam Co.. (1913) Webster's Revised Unabridged Dictionary, 1913‑a eldono, G & C. Merriam Co.. “E*pis`te*mol"o*gy (?), n. [Gr. knowledge + -logy.] The theory or science of the method or group. Epistemology is the study of how we know what we know.ds of knowledge.”.
  3. Encyclopedia of Philosophy, Volume 3, 1967, Macmillan, Inc.
  4. Ferrier Institutes of Metaphysic: The Theory of Knowing and Being (1854), p. 46.
  5. Encyclopaedia Britannica Online, 2007
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Stroll, Avrum. "epistemology". Britannica.com. Arkivita el la originalo la 10an de Julio 2019. Alirita la 20an de Majo 2022.
  7. 7,0 7,1 Hetherington, Stephen (2012). Epistemology: The Key Thinkers (1a eld.). New York: Continuum. ISBN 978-1-4411-1783-0. pp. 33-34.
  8. Irwin, Terence (15a de Januaro 2010). "Aristotle". En Dancy, Jonathan; Sosa, Ernest; Steup, Matthias (eld.). A Companion to Epistemology (1a eld.). Wiley. doi:10.1002/9781444315080. ISBN 978-1-4051-3900-7.
  9. Smith, Margaret (1936). "The Forerunner of Al-Ghazālī". Cambridge University Press. 68 (1): 65–78. JSTOR 25182038. Arkivita el la originalo la 16an de Januaro 2023. Alirita la 27an de Decembro 2022 – ĉe JSTOR.
  10. Al-Ghazali. The Incoherence of Philosophers (PDF). Arkivita (PDF) el la originalo la 2an de Januaro 2023. Alirita la 27an de Decembro 2022.
  11. Woleński, Jan. (2004) "The History of Epistemology." En Handbook of Epistemology. Eld. I. Niiniluoto, Matti Sintonen, & Jan Woleński. Springer, p. 4.
  12. Carus, Paul (1891). Fundamental Problems: The Method of Philosophy as a Systematic Arrangement of Knowledge. Open Court. p. 29.
  13. 13,0 13,1 Sturm, Thomas (2011). "Historical Epistemology or History of Epistemology? The Case of the Relation Between Perception and Judgment". Erkenntnis. 75 (3): 303–324. doi:10.1007/s10670-011-9338-3. S2CID 142375514.
  14. 14,0 14,1 Stroud, Barry (2011). "Epistemology, the History of Epistemology, Historical Epistemology". Erkenntnis. 75 (3): 495–503. doi:10.1007/s10670-011-9337-4. ISSN 0165-0106. S2CID 143497596.
  15. Bengson, John; Moffett, Marc A., eld. (6a de Januaro 2012). Knowing How : Essays on Knowledge, Mind, and Action. Oxford University Press. doi:10.1093/acprof:oso/9780195389364.001.0001. ISBN 978-0-19-538936-4.
  16. Talbert, Bonnie (2015). "Knowing Other People". Ratio. 28 (2): 190–206. doi:10.1111/rati.12059.
  17. Benton, Matthew (2017). "Epistemology Personalized". The Philosophical Quarterly. 67 (269): 813–834. doi:10.1093/pq/pqx020. Arkivita el la originalo la 2an de Junio 2021. Alirita la 2an de Septembro 2019.
  18. En skota, la distingo estas inter wit kaj ken. En franca, portugala, hispana, rumana, germana kaj nederlanda 'koni (personon)' estas tradukebla uzante connaître, conhecer, conocer, a cunoaște kaj kennen (kaj germane kaj nederlande) respektive, dum 'scii (kiel fari ion)' estas tradukebla uzante savoir, saber (kaj portugale kaj hispane), a şti, wissen, kaj weten. Moderna greka havas la verbojn γνωρίζω (gnorízo) kaj ξέρω (kséro). Itala havas la verbojn conoscere kaj sapere kaj la nomojn por 'kono' estas conoscenza kaj sapienza. Germana havas la verbojn wissen kaj kennen; el kiuj la unua implicas koni fakton, dum la lasta scii en la senco esti akirinta kaj havin kapablan sciaron prie; estas ankaŭ nomo derivita el kennen, nome Erkennen, kiu implicas konon en la formo de rekono aŭ agnosko.
  19. "A Priori Justification and Knowledge". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Arkivita el la originalo la 12an de Aŭgusto 2021. Alirita la 6an de Julio 2020 kaj la 4an de Aŭgusto 2023.
  20. 20,0 20,1 Merriam-Webster's Online Dictionary, truth, 2005
  21. Alexis G. Burgess and John P. Burgess. (20a de Marto 2011) Truth (hardcover), 1‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0691144016. “a concise introduction to current philosophical debates about truth”.
  22. 22,0 22,1 Gettier, Edmund (1963). “Is Justified True Belief Knowledge?”, Analysis 23 (6), p. 121–23. doi:10.2307/3326922. 

Bibliografio redakti

  • Gaston Bachelard, La formation de l'esprit scientifique: contribution à une psychanalyse de la connaissance, Paris, J. Vrin, coll. «Bibliothèque des textes philosophiques», 1993, 305 p. (ISBN 978-2-7116-1150-8, OCLC 1041334358)
  • Gaston Bachelard, Le nouvel esprit scientifique, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Quadrige», 2013, 183 p. (ISBN 978-2-13-057655-6, OCLC 894310816).
  • Jean Baudet, Mathématique et vérité: une philosophie du nombre, Paris, L'Harmattan, coll. «L'ouverture philosophique», 2005, 180 p. (ISBN 978-2-747-58059-5, OCLC 60119829).
  • Jean-Michel Besnier, Les théories de la connaissance, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Que sais-je?» (no 3752), 2005, 126 p. (ISBN 978-2-13-055442-4, OCLC 696019861)
  • Michel Bitbol kaj Jean Gayon, L'épistémologie française 1830-1970, Paris, PUF, 2006, 466 p. (ISBN 978-2-13-050112-1). Édition Cairn 2015 (ISBN 978-2-919-69491-4).
  • BonJour, Laurence. 2002. Epistemology: Classic Problems and Contemporary Responses. Lanham, MD: Rowman & Littlefield.
  • Butchvarov, Panayot. 1970. The Concept of Knowledge. Evanston, Northwestern University Press.
  • Anastasios Brenner, «Le statut de l'épistémologie selon Meyerson», Archives de philosophie, 2007/3 (Tome 70), p. 375-384. DOI : 10.3917/aphi.703.0375.
  • Anastasios Brenner, Les textes fondateurs de l'épistémologie française: Duhem, Poincaré, Brunschvicg et autres philosophes - textes choisis, Paris, Hermann, 2015, 295 p. (ISBN 978-2-7056-9090-8).
  • DeRose, Keith (1992). "Contextualism and Knowledge Attributions". Philosophy and Phenomenological Research. 15: 213–219.
  • Greco, J. & Sosa, E. 1999. Blackwell Guide to Epistemology, Blackwell Publishing.
  • Hay, Clare. 2008. The Theory of Knowledge: A Coursebook, The Lutterworth Press, Cambridge. ISBN 978-0-7188-3088-5
  • Kyburg, H.E. 1961. Probability and the Logic of Rational Belief, Middletown, CT: Wesleyan University Press.
  • Edgar Morin, La Méthode, v. 3, La Connaissance de la connaissance, Éditions du Seuil, coll. «Points», 1986, Nova eld.
  • Monserrat, J.: Epistemología evolutiva y teoría de la ciencia, Madrid: Publicaciones de la Universidad Pontificia de Comillas, 1987.
  • Moreno Ortiz, Juan Carlos (2018) "Análisis de las contribuciones y de los sentidos de la epistemología histórica". Revista Colombiana de Filosofía de la Ciencia. 18(37), pp. 155-177. [1]
  • Morton, Adam. 2002. A Guide Through the Theory of Knowledge (Tria Eldono) Oxford: Blackwell Publishing. ISBN 1-4051-0012-5
  • Muguerza, J.: «Nuevas perspectivas en la filosofía contemporánea de la ciencia», Teorema, 3, 1971, pp. 35-60.
  • Nagel, E.: La estructura de la ciencia, Buenos Aires: Paidos, 1968.
  • Henri Poincaré, Science et méthode, Paris, Éd. Kime, coll. «Philosophia scientiae / Cahier spécial», 1999, 253 p. (ISBN 978-2-84174-149-6, OCLC 468368863).
  • Popper, Karl R. 1972. Objective Knowledge: An Evolutionary Approach, Oxford: Oxford Univ. Press.
  • Quintanilla, M. A.: Ideología y ciencia, Valencia, 1976.
  • Russell, Bertrand. 1912. The Problems of Philosophy, New York: Oxford University Press.
  • Russell, Bertrand. 1940. An Inquiry into Meaning and Truth, Nottingham: Spokesman Books.
  • Souza Santos, B. Una Epistemología del Sur. La reinvención del conocimiento y la emancipación social. Siglo XXI Editores: Buenos Aires, 2009.
  • Villoro, L.: Creer, saber, conocer, México: Siglo XXI, 1982.
  • Polo, L.: Curso de Teoría del conocimiento, 4 vol., Pamplona: Eunsa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti