Scio

Informoj en la posedo de konscia ento; sperto aŭ edukado perceptante, malkovrante aŭ lernante; teoria aŭ praktika kompreno de temo
(Alidirektita el Sciaro)

Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per spertolernado.

"Homa Scia Diagramo", la strukturo de la scia organizo de la Granda Enciklopedio
Klasika difino de scio, fontanta el Platono laŭ kiu ĝi konsistas el kredo (blua), vero (ruĝa), pravigo (bruna) kaj scio (flava).
Personigito de scio (greke Επιστημη, Episteme) en Biblioteko de Efeso, Turkio.

Sciokono estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel

  • (i) kompetenteco kaj kapabloj akirita de persono tra sperto aŭ edukado; la teoria aŭ praktika kompreno de temo;
  • (ii) kio estas sciita en aparta kampo aŭ en totalo; faktoj kaj informo;
  • aŭ (iii) konscio aŭ kono akirita de sperto de fakto aŭ situacio.

Filozofiaj debatoj pri scio komenciĝis kun la difino de scio fare de Platono kiel "pravigita vera kredo." Nuntempe tamen estas neniu ununura konsentita difino de scio nek ajna perspektivo de unu kaj restas multenombraj konkurencantaj teorioj.

Scia akiro okupas kompleksajn sciiĝajn procezojn: percepto, lernado, komunikado, asocio kaj rezonado. La termino scio estas ankaŭ uzita por signifi la certan komprenon de temo kun la kapableco uzi ĝin por specifa celo se konvena.

Difini scion (filozofie) redakti

 
Robert Reid, Scio (1896). Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono, D.C.
 
 Ni supozas nin mem posedi nekvalifikitan sciencan scion de afero, kiel oponita al sciante ĝin en la akcidenta vojo en kiu la sofistoj scias, kiam ni pensas ke ni scias ke la kaŭzo, de kiu la fakto dependas, estas la kaŭzo de tiu fakto kaj de neniu alia kaj, cetere, ke la fakto ne povus esti alia ol ĝi estas. Nun ke scienca sciado estas io tiaspeca estas evidenta — atestas ambaŭ tiuj kiuj malvere asertas ĝin kaj tiuj kiuj efektive posedas ĝin, pro tio ke la unuaj simple imagas sin mem esti, dum la lastaj estas ankaŭ efektive, en la kondiĉo priskribita. Sekve la propra objekto de nekvalifikita scienca scio estas io kiu ne povas esti alia ol ĝi estas. - Aristotelo de Αναλυτικών υστέρων Postaj Analizoj (Libro 1 Parto 2) 

La difino de scio estas afero de daŭra debato inter filozofoj en la kampo de epistemologio. La klasika difino, priskribita sed ne fine aprobita de Platono [1], specifas ke komunikaĵo devas plenumi tri kriteriojn por esti konsiderita kiel scio: ĝi devas esti pravigita, vera kaj kredita. Kelkaj asertas ke ĉi tiuj kondiĉoj ne estas sufiĉaj, kiel la ekzemploj de la kazo de Gettier laŭsupoze montras. Estas multaj proponitaj alternativoj, inkluzivante argumentojn de Robert Nozick per postulo ke scio 'spuras la veron' kaj la kroma postulo de Simon Blackburn ke ni ne deziras diri ke tiuj kiuj renkontas iun ajn el ĉi tiuj kondiĉoj 'tra manko, difekto aŭ malsukceso' posedas scion. Richard Kirkham sugestas ke nia difino de scio postulas ke la kredo estas mem-evidenta al la kredanto.[2]

Kontraste al ĉi tiu alproksimiĝo, Wittgenstein observis, sekvante la paradokson de Moore, ke oni povas diri "Li kredas tion, sed ne estas tiel", sed ne "Li scias tion, sed ne estas tiel".[3] Li plu argumentas ke ĉi tiuj ne korespondas al klaraj mensaj statoj, sed prefere al malsamaj manieroj paroli pri konvinkiĝo. Kio estas malsama ĉi tie ne estas la mensa stato de la parolanto, sed la aktiveco kiu okupas tiun. Ekzemple, sur ĉi tiu bazo, scii ke la boligilo estas bolanta ne estas en aparta mensa stato, sed plenumas apartan taskon kun la aserto ke la boligilo estas bolanta. Wittgenstein provis preteriri la malfacilecon difini rigardante la manieron kiel "scio" estas uzata en naturaj lingvoj. Li vidis scion kiel kazo de familia simileco[4]. Sekvante ĉi tiun ideon, "scio" estis rekonstruita kiel grapola koncepto kiu atentigas rilatajn ĉefaĵojn sed ke ne estas adekvate kaptita de ajna difino.[5]

Komunika scio redakti

 
Los portadores de la antorcha (La torĉoportantoj) – Skulptaĵo de Anna Hyatt Huntington simbolanta la transigadon de kono el unu generacio al la venonta (Universitata Urbo, Madrido, Hispanio).

Simbolaj reprezentoj povas esti uzataj por indiki signifojn kaj povas esti pensitaj kiel dinamisma procezo. De tie ke la transferenco de la simbola reprezentado povas esti vidata kiel atribua procezo per kiu kono povas esti transigita. Aliaj formoj de komunikado estas observado kaj imitado, parola interŝanĝo, kaj aŭdaj kaj vidaj registroj. Filozofoj de lingvo kaj semiotikistoj konstruas kaj analizas teoriojn de kona transigo aŭ komunikado.

Dum multaj akceptus ke unu el plej universalaj kaj gravaj iloj por la transigo de kono (scio) estas verkado kaj legado (de multaj tipoj), ekzistas tamen polemiko pri la utileco de la verkita vorto, kaj kelkaj fakuloj estas skeptikismaj pri ties efiko sur socioj. En sia kolekto de eseoj Technopoly, Neil Postman pruvas la argumenton kontraŭ la uzado de la verkado pere de resumo el la verko de Platono nome Fedro [6]. En tiu resumo la studenta Sokrato rakontas la historion de Tamo, la egipta reĝo, kaj de Teŭto, la inventinto de la verkita vorto. En tii historio, Teŭto prezentas sian novan inventon "verkado" al la reĝo Tamo, dirante al li ke sia nova invento "plibonigos kaj la saĝon kaj la memoron de la egiptoj" [7]. La reĝo Tamo estas skeptika pri tiu nova invento kaj malakceptas ĝin kiel ilo de rekolekto pli ol de reteno de kono. Li argumentas ke la verkita vorto infektoj la egiptan popolon per falsa kono dum ili kapablas akiri faktojn kaj historiojn el la eksteraj fontoj kaj ne esti plu devigita al mense reteni grandajn kvantojn de kono fare de ili mem [8].

Klasikaj fruaj modernaj teorioj pri kono, ĉefe tiuj antaŭigantaj la influan empiriismon de la filozofo John Locke, estis bazitaj implicite aŭ eksplicite sur modelo de menso kiu ligas ideojn al vortoj.[9] Tiu analogio inter lingvo kaj pensaro sentas la bazojn por fondado de grafika koncepto de kono en kiu la menso estis traktata kiel tablo (ujujo) kiu devis esti stokita el faktoj limigitaj al literoj, nombroj aŭ simboloj. Tio kreis situacion en kiu la spaca liniigo de vortoj sur la paĝo portis grandan konan pezon, tiom multe ke la edukistoj ege atentas al la vida strukturo de informaro sur la paĝo kaj en kajeroj.[10]

Teoriistoj pri amaskomunikiloj kiaj Andrew Robinson emfazis ke la vida priskribo de la sciado en la moderna mondo estis ofte vidata kiel 'pli vera' ol la parola konaro. Tio ludas gravan rolon por la analiza koncepto en la okcidenta intelekta tradicio en kiu la parola komunikado estas ĝenerale konsiderata ŝulda al la etendo de falseco tiom multe kiom la verkita komunikado. Malfacilas konservi registrojn el tio kion oni diris aŭ el kiu origine diris ĝin – kutime nek la fonto nek la enhavo povas esti verigita. Onidiroj estas ekzemploj validaj en ĉiaj komunikiloj. Pri la valoro de verkado, la etendo de la homa sciaro estas nuntempe tiom granda, kaj la homoj estas tiom interesataj en pecoj de kono tiom separataj en tempo kaj spaco, ke verkado estas konsiderata centra por kapti kaj kunhavi ĝin.

Ĉefaj bibliotekoj nuntempe povas havi miliionojn da libroj de sciaro (aldone al verkoj de fikcio). Nur ĵuse aŭdio kaj video teknologio por registri konojn iĝis disponebla kaj la uzado de tiuj ankoraŭ postulas ekiparon kaj elektron. La parola instruado kaj la manipulado de la sciaro estas limigita al tiuj kiuj havas kontakton kun la transigisto aŭ iu kiu povu interpreti verkitan verkon. Verkado estas ankoraŭ la plej disponebla kaj plej universala el ĉiuj formoj de registroj kaj de transigo de sciaro. Ĝi staras sendefia kiel ĉefa teknologio de la homaro por kontransigo tra la epokoj kaj al ĉiuj kulturoj kaj lingvoj de la mondo.

Scienca scio redakti

 
Francis Bacon, "Scio estas povo".

La disvolvigo de la scienca metodo faris gravan kontribuon al la sciaro pri kiel oni akiris konojn pri la fizika mondo kaj ĝiaj fenomenoj.[11] Por esti terminigita "scienca", metodo de pridemandado devas esti bazita sur arigita observebla kaj mezurebla pruvaro submetita al specifaj principoj de raciigo kaj eksperimentado.[12][13] La scienca metodo konsistas el kolekto de datumoj pere de observado kaj eksperimentado, kaj el formulado kaj testado de hipotezoj.[14] Scienco kaj la naturo de scienca sciaro iĝis la celo de la filozofio. Kiel scienco mem kiu disvolviĝis, la scienca sciaro nuntempe inkludas pli larĝan uzadon[15] en la nomitaj "mildaj sciencoj " kiel ĉe la sociaj sciencoj. Siro Francis Bacon estis kritikanto de la historia disvolvigo de la scienca metodo; liaj verkoj establis kaj popularigis induktan metodologion por la scienca demandaro. Lia aforismo, "Scientia potentia est" (sciaro estas povo), troviĝas en lia verko Meditations Sacrae (1597).[16]

Antropologio redakti

La antropologio de scio estas plurfaka kampo de esplorado.[17][18] Gi interesiĝas pri kiel oni akiras sciaron, oni stokas, dispoonigas kaj komunikas ĝin.[19] Oni donas specialan intereson al esplorado kiel sciaron oni reproduktas kaj trairas ŝanĝojn en rilato al la sociaj kaj kulturaj cirkonstancoj.[17] En tiu kunteksto, la termino scio estas uzata en tre larĝa senco, iom egalvalora al terminoj kiel kompreno kaj kulturo.[17][20] Tio signifas, ke la formoj kaj reproduktado de kompreno estas studitaj senrilate al sia vera valoro. En epistemologio, aliflanke, sciaro estas kutime limigita al formoj de vera kredo. La ĉefa fokuso en antropologio estas al empiria observado pri kiel homoj atribuas verajn valorojn al signifaj enhavoj, kiel kiam jesante aserton, eĉ se tiuj enhavoj estas falsaj.[17] Sed ĝi inkludas ankaŭ praktikajn komponantojn: sciaro estas tio kion oni uzas por interpreti kaj agadi en la mondo kaj inkludas diversajn fenomenojn, kiel sentojn, lernigitajn kapablojn, informadon, kaj konceptojn. Ĝi estas uzata por kompreni kaj antaŭvidi aferojn por prepariĝi kaj reagi laŭ tio.[20]

La reproduktado de sciaro kaj ties ŝanĝoj ofte okazas tra kelkaj formoj de komunikado.[17][19] Tio inkludas vidalvidajn diskutojn kaj retajn komunikojn same kiel seminarojn kaj ritarojn. Grava rolo en tiu kunteksto kuŝas ĉe institucioj, kiel universitataj departementoj aŭ sciencaj gazetoj en la akademia kunteksto.[17] Tradicio povas esti difinita kiel sciaro kiu estis reproduktita ene de socio aŭ geografia regiono laŭlonge de kelkaj generacioj. Tamen, socioj ankaŭ reagas al variaj eksteraj influoj, kiel al aliaj societoj, kies kompreno estas ofte interpretata kaj aligita en modifita formo.[17][20]

Grava trovitaĵo estas ke individuoj apartenantaj al la sama socia grupo kutome komprenas aferojn kaj organizas la sciaron en similaj manieroj unu ĉe alia. Tiukadre, sociaj identecoj ludas gravan rolon: individuoj kiuj asociiĝas kun similaj identecoj, kiel aĝo-influitaj, profesiaj, religioj, kaj etnaj identecoj, tendencas aliri al similajn formoj de sciaro.[17][21]

Religia signifo de scio redakti

 
Pentraĵo reprezentanta la biblian miton de la Sci-arbo.

Kompreno de la sciaro ludas gravan rolon en multaj religioj. Oni uzis sciaron por postuli la ekzistadon de Dio aŭ la ĝustecon de la religiaj doktrinoj, laŭ kiuj ĉiu devus vivi, en preskaŭ ĉiu kulturo.[22] Tamen, tiaj sciaraj postuloj estas ofte polemikigaj kaj estas normale malakceptitaj de skeptikuloj kaj ateistoj.[23] La epistemologio de religio estas la fako de demandado kiu esploras ĉu la kredo en Dio kaj en aliaj religiaj doktrinoj estas racia kaj egalas al sciaro.[22][24] Ĝi estas tute diferenca el aliaj formoj de epistemologio pro sia unika celo materia.[23] Grava konsidero tiukadre estas la nomita "evidentismo". Ĝi asertas, ke la kredo en religiaj doktrinoj estas pravigita se ĝi estas subtenita de sufiĉa pruvaro. Sugestitaj ekzemploj de pruvaroj laŭ la religiaj doktrinoj estas la religiaj espertoj kiel la perceptita rekta kontakto kun dieco aŭ interna atestado per la aŭskultado de la parolo de Dio.[22][24][25] Tamen, evidentistoj ofte malakceptas, ke la simpla kredo en religiaj doktrinoj egalas al sciaro bazite sur la postulo ke mankas sufiĉa pruvaro.[22][24] Fama diraĵo tiukadre devenas Bertrand Russell. Demandita pri kiel li povus pravigi sian mankon de kredo en Dio estante antaŭ la dia juĝo post la morto, li respondis "Ne sufiĉa pruvaro, Dio! Ne sufiĉa pruvaro."[22]

Tamen, religia instruado pri la ekzistado kaj naturo de Dio evidente ne ĉiam estas komprenita, ĉar sciaro postulita de ties defendantoj kaj kelkaj ekspliciteco asertas, ke la propra sinteno al tiaj doktrinoj ne estas sciaro sed fido. Tio estas ofte kombinita kun la kompreno ke tiuj doktrinoj estas pravaj sed ne povas esti tute komprenataj per la racio aŭ verigitaj (pravigitaj) pere de racia esplorado. Pro tiu tialo, oni postulas, ke oni devas akcepti ilin eĉ kvankam ili ne egalas al sciaro.[23] Tia konsidero montriĝas en fama diraĵo de Immanuel Kant per kiu li postulas, ke li "devas nei sciaron por lasi spacon al la fido."[26]

 
La strigo de Atena, estas simbolo de sciaro en la Okcidenta civilizo; tamen ĝi estas origine la simbolo de diino Atena (diino de saĝeco kaj sciaro), kies tri unuaj greklingvaj literoj aperas en tiu monero.

Diversaj religioj ofte diferencas unu el alia pro la doktrinoj kiujn ili proklamas same kiel pro sia kompreno de la rolo de la sciaro en la religia praktiko.[27][28] La sciaro aparte ludas gravan rolon en la strukturo de la Abrahamaj religioj.[29] En la judisma tradicio, sciaro (en hebrea lingvo: דעת da'ath) estas konsiderata unu el la plej valoraj trajtoj kiujn homo povas akiri. Praktikantaj judoj deklamas trifoje tage en la Amidah: "Vi favoru homojn per sciaro kaj instruu mortalojn kompreni. Favoru nin per via sciaro, kompreno kaj saĝeco. Benu vi estu, Adonai, kiu favoras homojn per sciaro."[30][31][32] La Tanaĥo asertas: "Saĝa homo estas forta; jes, homo de sciaro kreskiĝas en forto."[33]

En multaj esprimoj de Kristanismo, kiel ekzemple ĉe Katolikismo[34] kaj ĉe Anglikanismo,[35] sciaro estas unu el la "sep donacoj" de la Sankta Spirito. Kiel la Papo Francisko indikis, "la sciaro kiu venas el la Sankta Spirito, tamen, ne estas limigita al la homa sciaro; ĝi estas speciala donaco, kiu kondukas al aliro, pere de la kreitaĵo, al la grandeco kaj amo al Dio kaj al la profunda rilato kun ĉiu kreitaĵo."[36] Variaj difinoj de sciaro ekzistas en la kristana literaturo. Por ekzemplo, Tomaso de Akvino difinis sciaron kiel "posedo de aĵo... en nemateria maniero, tio estas, per posedo de ties formo sen ties materio". Tiukadre, scii ion signifas fari gin propran posedaĵon. Grava formo de sciaro en kristanismo estas la supernatura sciaro. Ĝi okazas kiam supozeble Dio faras, ke iu homo ekkonu ion kion tiu homo ne estus malkovrinta per si mem.[37]

 
Mikelanĝelo, La Sikstina Kapelo - "La Peko de la Arbo de Scio": Satano Aperas al Eva kiel Duon-Virina Duon-Serpento. Mito pri la falo de homo kiudeziris aliri al suprema sciaro.

Kaj en la juda kaj en la kristana tradicioj, sciaro rilatas al la temo de la Falo de la homo en kiu Adamo kaj Eva estis elpelitaj el la Ĝardeno de Edeno. Responsa pri tiu falo estas la fakto, ke ili ignoris la ordonojn de Dio kaj manĝis el la arbo de la sciado, kiu havigis al ili la sciaron pri la bono kaj la malbono. Tio estis komprenita kiel ribelo kontraŭ Dio ĉar tiu sciaro en la religia doktrino apartenas al Dio kaj homoj ne rajtas decidi tion kio estas bono aŭ malbono.[38][39][40]

En Islamo, scio (en araba: علم, ʿilm) ricevas grandan signifon. "La scianto" (al-ʿAlīm) estas unu el la 99 nomoj kiuj montras diversajn atributojn de Dio. La Korano asertas, ke la scio venas el Dio (Korano, 2, 239 en [1]) kaj kelakj haditoj kuraĝigas al la akiro de sciaro. Oni registris, ke Muhammad estis dirinta "Serĉu scion el la lulilo ĝis la tombo" kaj "Vere la saĝuloj estas la heredantoj de la profeto". Islamaj fakuloj, teologoj kaj juristoj ofte ricevas la titolon alim, kun la signifo "klera", "scianto".[41]

En Budhismo, oni uzas kelkajn terminojn por scio. La termino jñāna referencas al scio en la senco de kognaj okazoj kontraste kun la stokita konaro. Foje, la pli specifa termino pramāṇa estas uzata por scio kiu estas nova, fidinda kaj praktike uzebla. Budhismo akceptas nur du fontojn de sciaro: nome percepto uzante la sensorganojn kaj inferenco bazita sur la sinsekvaj kognoj.[42] La termino paññā referencas al sciaro aŭ saĝeco el persona sperto. Ĝi estas opozicia al la intelekta kono.[43] Sciaro kiu kondukas al klerisma liberigo estas nomata vijjā. Ĝi kontrastas kun avijjā aŭ nescio, kio estas komprenata kiel la radiko de ĉiu sufero. Tio estas ofte klarigita en rilato al la postulo, ke homoj suferas ĉar ili deziras aferojn kiuj estas transiraj. La nescio de la transira naturo de aferoj estas komprenata kiel la faktoro responsa pri tiu deziraro.[43][44][45] La centra celo de Budhisma praktiko estas haltigi suferadon. Tiun celon oni atingu per la kompreno kaj la praktiko de la instruado konata kiel la Kvar noblaj veroj kaj tiel superante la nescion.[43][45]

 
Sarasvatio estas la diino de scio kaj de artoj en Hinduismo.

Hinduismaj skribaĵoj prezentas du tipojn de sciaro, parokŝ gjan kaj pratakŝ gjan. Parokŝ gjan (literumita ankaŭ parokŝa-jñāna) estas duaranga sciaro: konaro akirita el libroj, onidiroj, ktp. Pratjakŝ gjan (literumita ankaŭ pratjakŝa-jñāna) estas la sciaro elhavita per rekta sperto, t.e., sciaro kiun la persono malkovras per si mem.[46] Sciaro estas de speciala gravo en la klasika vojo de Hinduismo konata kiel jñāna yoga aŭ "vojo al scio". Ĝia celo estas atingi unuecon kun la dieco akceptante la komprenon de la memo kaj ties rilaton al Brahmo aŭ al la lasta realeco.[47][48]

Laŭ la Ĝajnismaj tekstoj kiel la Tattvārthsūtra kaj la Sarvārthasiddhi, estas kvin tipoj de sciaro: sensa kono, skriba kono, klarvidkapablo, telepatio, kaj ĉioscio (mati jñāna, śruta jñāna, avadhi jñāna, manah prayāya, kaj kevala jñāna). La unuaj du tipoj estas konsiderataj kiel nerekta scio ĉar la animo dependas el la senso kaj el la menso por akiri ilin. Tio ne okazas ĉe la ceteraj tri tipoj, kiuj konstituas rektan sciaron.[49][50]

En Gnostikaj kredoj oni diras, ke ĉiu posedas pecon de la plej alta bono aŭ Finfina Dio profunde ene de si mem, kiu estis falinta el la spirita mondo en la korpoj de homoj, foje nomita "dia sparko". Ĝi estas kaptita en iliaj materiaj korpoj kreitaj de la malsupra Dio aŭ Demiurgo, se oni ne atingas sekretan sciaron el la ekstera universo nomita gnozo. Tiu kiu alportos tian scion estas konsiderata la savinto aŭ elaĉetinto.[51]

En la okcidenta esoterisma kredaro de sistema hermetisma Kabalo, emanatismo de kreado estas simboligita per diagramo konata kiel "arbo de vivo". Ĉiu emanaĵo, aŭ aspekto de kreado, estas reprezentata en la arbo de vivo per cirklo konata kiel "sefira" (plurale: "sefiroth"). Estas dek "sefiroth". Sciaro, nomita "daath" en hebrea, estas konsiderita kiel dekunua "falsa sefira", kiel truo lasita de la falo de la homo el la Edena ĝardeno, kontraste kun "ĉokmah" kaj "binah" (hebree por kompreno kaj saĝeco, respektive).[52][53][54]

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri scio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[55]:

  •  
     De tro multa scio krevas la kranio. 
  •  
     Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. 
  •  
     Scion akiru, sed ne ĉion eldiru. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. En Platono-a Teeteto, Sokrato kaj Teeteto diskutas tri difinojn de scio: scio kiel nenio sed percepto, scio kiel vera juĝo kaj, fine, scio kiel vera juĝo kun pravigo. Ĉiuj el ĉi tiuj difinoj estas montritaj kiel nekontentigaj.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-29. Alirita 2010-04-27.
  3. Ludwig Wittgenstein, Pri Certeco, rimarko 42
  4. de:Familienähnlichkeit
  5. Gottschalk-Mazouz, N. (2008): Internet and the flow of knowledge“, („Interreto kaj la fluo de scio“), en: *rachovec, H.; Pichler, . (Hg.): Filozofio de la Informa Socio. Protokoloj de la 30a Internacia Simpozio Ludwig Wittgenstein, Kirchberg ĉe Wechsel, Aŭstrio 2007. Volumo 2, Frankfurto, Parizo, Lancaster, New Brunswik: Ontos, S. 215-232. http://sammelpunkt.philo.at:8080/2022/1/Gottschalk-Mazouz.pdf Arkivigite je 2015-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York, pp 73)
  7. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York, pp 74)
  8. (Postman, Neil (1992) Technopoly, Vintage, New York,pp 74)
  9. Hacking, Ian. (1975) Why Does Language Matter to Philosophy?. Cambridge: Cambridge University Press.
  10. (2013) “The Shape of Knowledge: Children and the Visual Culture of Literacy and Numeracy”, Science in Context 26, p. 215–245. doi:10.1017/s0269889713000045. 
  11. “Science”, Merriam-Webster.
  12. Theory and Observation in Science: 2. Observation and data. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2021). Alirita 22a de Oktobro 2022.
  13. Newton, Isaac. (20a de Oktobro 1999) “Book III: The System of the World”, The Principia: Mathematical Principles of Natural Philosophy (angle). Univ of California Press, p. 794–6. ISBN 9780520088160.
  14. “Definition of scientific method”, Merriam-Webster.
  15. Wilson, Timothy D., "Stop bullying the 'soft' sciences", 12a de Julio 2012.
  16. Sir Francis Bacon – Quotationspage.com. Arkivita el la originalo je 17a de Septembro 2012. Alirita 8a de Julio 2009.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 Allwood, Carl Martin. (17a de Oktobro 2013) “Anthropology of Knowledge”, The Encyclopedia of Cross-Cultural Psychology (angle). John Wiley & Sons, Inc., p. 69–72. doi:10.1002/9781118339893.wbeccp025. ISBN 9781118339893.
  18. Boyer, Dominic. (2007) “1. Of Dialectical Germans and Dialectical Ethnographers: Notes from an Engagement with Philosophy”, Ways of Knowing: Anthropological Approaches to Crafting Experience and Knowledge (angle). Berghahn Books. ISBN 9781845453640.
  19. 19,0 19,1 (2010) “Anthropology of knowledge”, The Journal of the Royal Anthropological Institute 16, p. S193–S202. doi:10.1111/j.1467-9655.2010.01617.x. 
  20. 20,0 20,1 20,2 (Februaro 2002) “An Anthropology of Knowledge”, Current Anthropology (en) 43 (1), p. 1–18. doi:10.1086/324131. 
  21. (1982) “From Background to Foreground: Toward an Anthropology of Learning”, Anthropology & Education Quarterly 13 (2), p. 193. doi:10.1525/aeq.1982.13.2.05x1833m. 
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 Religious Epistemology. Alirita 21a de Septembro 2022.
  23. 23,0 23,1 23,2 Penelhum, Terence. (1971) “1. Faith, Scepticism and Philosophy”, Problems of Religious Knowledge (angle). Macmillan. ISBN 9780333106334.
  24. 24,0 24,1 24,2 The Epistemology of Religion. Metaphysics Research Lab, Stanford University (2021). Alirita 21a de Septembro 2022.
  25. (12a de Junio 2014) “Faith, Trust, and Testimony”, Religious Faith and Intellectual Virtue, p. 97–123. doi:10.1093/acprof:oso/9780199672158.003.0005. 
  26. (March 2003) “Opinion, Belief or Faith, and Knowledge”, Kantian Review (en) 7, p. 72–101. doi:10.1017/S1369415400001746. 
  27. PADEN, WILLIAM E.. (2009) “Comparative religion”, The Routledge Companion to the Study of Religion, p. 239–256. doi:10.4324/9780203868768-19. ISBN 9780203868768.
  28. Bouquet, Alan Coates. (1962) Comparative Religion: A Short Outline (angle). CUP Archive.
  29. Acar, Rahim. (15a de Januaro 2013) Philosophy and the Abrahamic Religions: Scriptural Hermeneutics and Epistemology (angle). Cambridge Scholars Publishing. ISBN 9781443845588.
  30. Ellenson, David. (1997) My People's Prayer Book: The Amidah (angle). Jewish Lights Publishing. ISBN 9781879045804.
  31. Nulman, Macy. (1a de Februaro 1996) The Encyclopedia of Jewish Prayer: The Ashkenazic and Sephardic Rites (angle). Jason Aronson, Incorporated. ISBN 9781461631248.
  32. Jacobs, Louis. (1987) The Book of Jewish Practice (angle). Behrman House, Inc. ISBN 9780874414608.
  33. Stern, David H.. (June 2001) “Mishlei 24”, Complete Jewish Bible: An English Version of the Tanakh (Old Testament) and B'rit Hadashah (New Testament) (angle). Jewish New Testament Publications. ISBN 9789653590199.
  34. Part Three, No. 1831. Catechism of the Catholic Church. Arkivita el la originalo je 4a de Majo 2007. Alirita 20a de Aprilo 2007.
  35. 'Seven Gifts of the Holy Spirit', An Episcopal Dictionary of the Church. Arkivita el la originalo je 20a de Majo 2021. Alirita 22a de Majo 2021.
  36. "The gifts of the Holy Spirit open us to divine inspirations", Catholic News Service, September 10, 2020. Arkivita el la originalo je 13a de Novembro 2021. Alirita 22a de Majo 2021.
  37. (2003) New Catholic encyclopedia Vol. 8: Jud–Lyo, 2‑a eldono, Detroit: Thomson/Gale, p. 200–5. ISBN 0-7876-4012-3.
  38. (2003) New Catholic encyclopedia Vol. 14: Thi–Zwi, 2‑a eldono, Detroit: Thomson/Gale, p. 164. ISBN 0-7876-4018-2.
  39. Delahunty, Andrew. (13a de Septembro 2012) “Tree of knowledge”, Oxford Dictionary of Reference and Allusion (angle). OUP Oxford. ISBN 978-0-19-956746-1.
  40. (1769) “Genesis”, The King James Bible. Oxford University Press.
  41. Alim. Oxford. Arkivita el la originalo je 27a de Aprilo 2021. Alirita 13a de Marto 2021. Arkivigite je 2021-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-27. Alirita 2023-02-19.
  42. Chattopadhyay, Madhumita. (2017) “Knowledge (Buddhism)”, Buddhism and Jainism. Dordrecht, The Netherlands: Springer Nature, p. 676–83. ISBN 978-94-024-0851-5.
  43. 43,0 43,1 43,2 Chaudhary, Angraj. (2017) “Wisdom (Buddhism)”, Buddhism and Jainism. Dordrecht, The Netherlands: Springer Nature, p. 1373–4. ISBN 978-94-024-0851-5.
  44. (2002) “Knowledge and Liberation: Philosophical Ruminations on a Buddhist Conundrum”, Philosophy East and West 52 (3), p. 326. 
  45. 45,0 45,1 Chaudhary, Angraj. (2017) “Avijjā)”, Buddhism and Jainism. Dordrecht, The Netherlands: Springer Nature, p. 202–3. ISBN 978-94-024-0851-5.
  46. Swami Krishnananda Chapter 7. The Philosophy of the Panchadasi. The Divine Life Society. Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2017. Alirita 5a de Julio 2008.
  47. Jones, Constance. (2006) “jnana”, Encyclopedia of Hinduism (angle). Infobase Publishing. ISBN 9780816075645.
  48. Jones, Constance. (2006) “Bhagavad Gita”, Encyclopedia of Hinduism (angle). Infobase Publishing. ISBN 9780816075645.
  49. Shah, Natubhai. (2004) Jainism: The World of Conquerors (angle). Motilal Banarsidass Publishing House, p. 93–4. ISBN 9788120819382.
  50. Reagan, Timothy. (6-a de julio 2017) Non-Western Educational Traditions: Local Approaches to Thought and Practice (angle). Taylor & Francis. ISBN 9781317698715.
  51. . Gnosticism. World History Encyclopedia (9a de Aprilo, 2021). Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2022. Alirita 2022-02-06.
  52. Regardie, Israel. (2000) The Golden Dawn. Llewellyn. ISBN 978-0-87542-663-1.
  53. Low, Colin. (1991) Notes on Kabbalah. Colin Low. “There is an eleventh "something" which is definitely not a sephira, but is often shown on modern representations of the Tree. The Cabalistic "explanation" runs as follows: when Malkuth "fell" out of the Garden of Eden it left behind a "hole" in the fabric of the Tree, and this "hole", located in the center of the Abyss, is called Daath, or Knowledge. Daath is *not* a sephira; it is a hole. This may sound like gobbledy-gook, and in the sense that it is only a metaphor, it is.”.
  54. Crowley, Aleister. (1991) Little Essays Toward Truth. New Falcon Publications. ISBN 1-56184-000-9.
  55. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-09.

Bibliografio redakti

  • Bachelard, G. (1978). La filosofía del no. Buenos Aires. Amorrortu. ISBN 84-610-30155-X.
  • Beuchot, Mauricio (2003). Hermenéutica analógica y del umbral. Salamanca, San Esteban, 2003.
  • Bohm, D. (1992). La totalidad y el orden implicado. BARCELONA. EDITORIAL KAIROS. ISBN 84-7245-178-X.
  • Laurence BonJour, The Structure of Empirical Knowledge, 1985
  • Cassirer, E. El problema del conocimiento en la filosofía y en la ciencia modernas, México, FCE, 1979, 4 vol.
  • R. M. Chisholm, Perceiving, 1957.
  • Roderick Chisholm, Theory of knowledge, 1989
  • Godin Christian, Dictionnaire de philosophie, Paris, Fayard, 2004, 1534 p. (ISBN 978-2-213-62116-6)
  • Dancy, J. (1993). Introducción a la epistemología contemporánea. Madrid, Tecnos. ISBN 978-84-309-4612-9.
  • Dawkins, R. J. (2005). El gen egoísta. Las bases biológicas de nuestra conducta. Barcelona. Salvat. ISBN 84-345-0178-3.
  • Philippe Descola, Par delà nature et culture, Paris, Gallimard, 2005, 623 p. (ISBN 2-07-077263-2)
  • Mircea Eliade, Le sacré et le profane, Gallimard, 1965 (ISBN 2-07-032454-0)
  • Ferrater Mora, J. (1979). De la materia a la razón. Madrid. Alianza Editorial. ISBN 84-206-2225-7.
  • Ferrater Mora, J. (1984). Diccionario de Filosofía. Barcelona. Alianza Diccionarios. ISBN 84-206-5299-7.
  • Fried Schnitman, D.; Ilya Prigogine et al. (1994). Nuevos paradigmas: Cultura y subjetividad. Buenos Aires, Paidós. ISBN 950-12-7023-8.
  • A.I. Goldman, Epistemology and Cognition, Harvard University Press, Cambridge, MA, 1986.
  • Hurtado, G. ¿SABER SIN VERDAD? OBJECIONES A UN ARGUMENTO DE VILLORO. CRÍTICA, Revista Hispanoamericana de Filosofía. Vol. 35, No. 103 (aprilo 2003) pp. 121–134
  • Husserl, E. Investigaciones Lógicas, Alianza, Buenos Aires, 2005, Trad. de Manuel García Morente kaj José Gaos. ISBN 84-206-8196-2
  • Husserl, E. Ideas Relativas a una Fenomenología Pura y una Filosofía Fenomenológica, Trad. José Gaos, Fondo de Cultura Económica, México, 1949, 1993 ISBN 84-375-0255-1A
  • Lamote de Grignon, C. (1993). Antropología neuroevolutiva: un estudio sobre la naturaleza humana. Faes Farma. ISBN.
  • Lakatos, I. (1983). La metodología de los programas de investigación científica. Madrid. Alianza Editorial. ISBN 84-206-2349-0.
  • Lyotard, J.F. (1994). La condición postmoderna: informe sobre el saber. Madrid, Cátedra. ISBN 84-376-0466-4.
  • Valerio Meattini, Anamnesi e conoscenza in Platone, ETS, Pisa 1981.
  • Merleau-Ponty, M. (1985). Fenomenología de la percepción. Barcelona. Planeta-Agostini. ISBN 84-395-0029-7.
  • Moulines Castellví, C. Ulises (1973). La estructura del mundo sensible. Sistemas fenomenalistas. Barcelona. Ariel.
  • Penrose, R. (1991). La nueva mente del emperador. Madrid. Mondadori. ISBN 84-397-1786-5.
  • Putnam, H. (1988). Razón, verdad e historia. Madrid. tecnos. ISBN 84-309-1577-X.
  • Quesada, D. (1998). Saber, opinión y ciencia: Una introducción a la teoría del conocimiento clásica y contemporánea. Barcelona. Ariel. ISBN 84-344-8746-2.
  • Quine, W.V. (1998). Del estímulo a la ciencia. Barcelona. Ariel. ISBN 84-344-8747-0.
  • C. Ronchi, L'albero della conoscenza. Luci e ombre della scienza, Jaca Book, 2010. ISBN 978-88-16-40936-1
  • Russell, B. (1959). El conocimiento humano:su alcance y sus limitaciones. Madrid. Taurus.
  • P. Unger, Knowledge as non-accidentally true belief, 1968.
  • Nicla Vassallo, Teoria della conoscenza, Laterza, 2003. ISBN 8842069523
  • Verneaux, Roger, Epistemología general o crítica del conocimiento, trad. Luisa Medrano, Herder, 1999.
  • Villoro, L. (1982): Creer, saber, conocer, Siglo XXI Editores, México DF, ISBN 968-23-1151-9.
  • Villoro, L. (eldonisto) (1999-2013): El conocimiento. Enciclopedia Iberoamericana de Filosofía, vol. 20, Ed. Trotta, CSIC, ISBN 978-84-87699-48-1 (obra completa). ISBN 978-84-9879-402-1 (edición digital).
  • Zagzebski, Linda. (1999) “What Is Knowledge?”, The Blackwell Guide to Epistemology. Malden, MA: Blackwell, p. 92–116. doi:10.1002/9781405164863.ch3. ISBN 9780631202905. OCLC 39269507.

Eksteraj ligiloj redakti