Esoterismo

kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj"

Esoterismo[1] (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentas la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco.

La kristana mistikulino Hildegard von Bingen: Liber Divinorum Operum - "Libro de la diaj veraĵoj"; Prezento de vizio pri homo kiel parto de la kosmo

La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas ekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la sciencojn kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la scienca bildo.

Historio redakti

La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de tarokoj, astrologio kaj nombromistiko sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnostiko, hermetikismo, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo.

En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de orakoloj havis floradan tempon. Malpli populara estis la movado de spiritismo.

En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al mondkoncepto, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero.

Branĉoj redakti

Plej gravaj branĉoj de la esoterismo:

La plimulto de la esoteraj branĉoj akcentas spiritualismon kaj prilumiĝon de la individuo.

Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

La kritikantoj de la esoterismo nomas ĝin pseŭdoscienco.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Thorwald Dethlefsen, Przeznaczenie twoją szansą. Psychologia ezoteryczna - prawiedza o doskonałości człowieka (Destino via ŝanco. Esoterisma psikologio - prascio pri perfekteco de la homo), el la germana originalo Schicksal als Chance. Esoterische Psychlogie - das Urwissen zur Vollkommenheit des Menschen enpoligis Beata Szymańska, Świat Książki, Varsovio 1995, p. 235, ISBN 83-7129-152-3