Teozofio

La vorto Teozofio (greke "dia saĝeco") ĝenerale priskribas religiajn strebojn, serĉi konojn pri "dio" aŭ la "dia principo" per vojoj de esoterisma revelacio. Tiaj vojoj ekzistas ekzemple en la mistikismaj instruoj de Jakob Böhme, Friedrich Christoph Oetinger kaj Louis Claude de Saint-Martin, en la judisma Kabalo, en partoj de la islama Sufismo kaj en la antikva Gnostikismo.

sigelo de la Teozofia Societo el la jaro 1875

En pli malvasta senco la vorto teozofio aparte uziĝas por esoterisma konceptaro evoluigita de la okultisma filozofino Helena Blavatskij (1831–1891). Tiu konceptaro aparte referencas je elementoj de la hindaj religioj kaj spiriteco, interalie de hinduismo kaj budhismo, kaj asertas povi montri la komunan, veran kernon de ĉiuj religioj, por povi fondi "universalan frataron de la homaro".

Difinoj redakti

La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:

1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado de Dio; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj en tiu vasta senco estas la novplatonistoj (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de majstro Eckhart ĝis Jakob Böhme), krome Emanuel Swedenborg, Friedrich Christoph Oetinger kaj Friedrich Wilhelm Joseph Schelling.

2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo Louis Claude de Saint Martin. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" (Friedrich Christoph Oetinger, ekde 1731; ĝi efikis sur la germanlingvajn filozofojn kaj verkistojn Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Friedrich Hölderlin kaj Friedrich Wilhelm Joseph Schelling, Johann Wolfgang von Goethe, Franz von Baader kaj Eduard Mörike.

3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la dum 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de la homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".

4) Teozofio en homaranisma senco estas tio, kion la "grandaj instruintoj de la homaro" instruis pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia personaĵo (la "mio") al la universo kaj al la eterneco, kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.

Analizo de la Zamenhofa lingvuzo rilate "teozofion" redakti

L. L. Zamenhof estis la unua, kiu en Esperanto uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Por ekscii, kiusence li uzis ĝin, necesas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de Hilelismo (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" El tio rezultas la supre kvare nomita difino.

Por pliprecizigi, kiuj estas la "grandaj instruintoj", oni konsideru, ke en la hilelista fazo L. L. Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "rav" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto") el la hebrea lingvo. Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekzemple Hilelo.

En la homaranista fazo la titolon "granda instruinto", "majstro" li certe ne konservis nur al grandaj judaj kleruloj. Ankaŭ kleruloj de aliaj religioj kaj filozofioj apartenas al la grandaj instruintoj. Konforme al la PIV, eblas nomi ekz. ankaŭ Budhon, Aristotelon, Jesuon majstroj. Sed ne nur ilin. Apartenas al ili ankaŭ Hilelo, Rabban Joĥanan ben Sakai, rabenu Jehoŝua ben Ĥananja, rabenu Elieser ben Hyrkanos, Rav kaj Ŝmuel kaj aliaj; el la kristanaj kleruloj Ambrozio, Aŭgusteno, Hieronimo, Tomaso el Akvino, Albertus Magnus kaj aliaj; el la islamaj eruditoj almenaŭ Al-Ĥasali; el la grandaj filozofoj almenaŭ Konfuceo, Kartezio kaj Kantio kaj aliaj. Zamenhof mem, pro modesteco, ne volis, ke oni nomu lin "majstro". Por li tio sonus, kvazaŭ oni atribuus al li la saman rangon kiel al Moseo aŭ Hilelo.

Zorga analizo do montras, ke "teozofio" por Zamenhof ne estis samsignifa al la specifa, mistika, intence eklektika pansinkretismo de Helena Blavatskij, Henry Steel Olcott, Annie Besant, Rudolf Steiner, Gottfried de Purucker kaj aliaj. Li uzis propran difinon, proksiman al la klasika senco, kun spuroj precipe de la juda tradicio.

En la Enciklopedio de Esperanto redakti

La Enciklopedio de Esperanto dum la jaro 1934 pri la temo skribis:

Teozofio[1]. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott estis fonditaj Teozofia Societo en Novjorko, kies celoj estas:

  1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto.
  2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj.
  3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.

En 1911 fondiĝis ankaŭ Teozofia Esperanta Ligo, kies celoj estas kunigi Esperanton kaj Teozofion reciproke, uzadi Esperanton kiel internacian lingvon de la Teozofia Societo. En Esperanto aperis kelkaj broŝuroj pri Teozofio kaj la ampleksa romano teozofia „Fatala Ŝuldo“ de Lionel d' Alsace. En 1913 aperis organo de TEL „Espero Teozofia“, kiu i.a. eldonis libreton de Mabel Collins Lumo sur la vojon kaj karmo, tradukitan de O. Collyn, Praha 1922, p. 31. En 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton.

Bibliografio redakti

Welker, Herbert Andreas (red.) Teozofio – kolekto de novaj kaj malno­vaj tradukaĵoj, Brasília,Thesaurus, 2018. 232 p.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Teozofio : De fido al kono, Monato, 1986/06, p. 21.