Alberto la Granda (latine Albertus Magnus, konata ankaŭ kiel Sankt-Magnus) naskiĝis ĉirkaŭ 1200 en Lauingen ĉe Danubo (Germanio) kaj mortis la 15-an de novembro 1280 en Kolonjo. Li estis filozofo kaj teologo, la unua granda kristana aristotelano de la Mezepoko.

Sankta
Alberto la Granda
Alberto sur fresko en Treviso, el 1352
Alberto sur fresko en Treviso, el 1352
Persona informo
Albertus Magnus
Naskonomo Albrecht
Naskiĝo ĉirkaŭ 1200
en Lauingen ĉe Danubo
Morto 15-an de novembro 1280 (1280-11-15)
en Kolonjo
Tombo Kirko de Sankta Andreo ĉe Kolonjo vd
Religio katolika eklezio vd
Nacieco germana
Lingvoj latinagermana vd
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de Parizo vd
Memorigilo Alberto la Granda
Profesio
Alia nomo Doctor Universalis vd
Okupo klerulo kaj episkopo
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en HildesheimKolonjoRegensburg vd
Verkado
Temoj kristana aristotelismo
Princepiskopo de Regensburgo
Dum 1260–1262
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Beatigo 1622
Kanonizo 1931 de Pio la 11-a
Festotago 15-a de novembro
Patroneco sciencistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En sia tempo li estis nomata Albert el Lauingen, grafo von Bollstädt.

Alberto en 1223 studis la artojn en Padovo; aliĝinte al la dominikana ordeno li ekstudis teologion kaj estis ordinita pastro. Li studis en Hildesheim, Freiburg im Breisgau, Regensburg kaj Strasburgo. De 1236 ĝis 1238 li okupis la oficon de ĉeflegisto en la dominikana monaĥejo en Freiburg.

Ĉirkaŭ 1240 li ekstudis en Parizo kaj akiris la magistrecon pri teologio. Dum tri jaroj de instruado li intense okupiĝis pri Aristotelo kaj juda-araba filozofio. En 1248 li iris al Kolonjo por tie estri la ĵus kreitan studium generale (superfaka studado). Lia plej grava lernanto kaj disĉiplo estis Tomaso de Akvino.

En 1254 Alberto estis elektita provincestro de la germanlingva ordena provinco Teutonia. Dum la sekvaj jaroj li iradis (preskaŭ ĉiam piede) tra Germanio por viziti la sidejojn de la ordeno kaj firmteni la monaĥejan disciplinon.

Laŭ peto de papo Aleksandro la 4-a li en 1260 estis nomumita episkopo de Regensburgo. Malvolonte li transprenis tiun taskon; la postan papon Urbano la 4-a li petis pri liberigo de sia ofico. Urbano plenumis tiun deziron kaj komisiis Alberton varbi en Germanio pri la ideo de krucmilita kampanjo. En 1263 kaj 1264 li propagandis pri kampanjo al la Sankta Lando en Germanio kaj Bohemio.

En 1264 li povis rekomenci sian instruistan agadon, en Würzburg kaj Strasburgo. En 1270 li revenis al la dominikana monaĥejo de la S-ta Kruco en Kolonjo kaj tie restis ĝis sia morto en 1280. Li estis entombigita en la kripto dela kirko de Sankta Andreo en Kolonjo.

En 1931 li estis sanktigita kaj deklarita doktoro de la Eklezio. Samjare fondiĝis en Bonn Instituto Albertus Magnus. Pio la 12-a en 1941 nomumis lin patrono de la natursciencistoj.

Eksteraj ligiloj redakti