Episkopujo de Regensburgo
La episkopujo de Regensburgo, latine Dioecesis Ratisbonensis, germane Bistum Regensburg, estas episkopujo de la Rom-katolika eklezio. Ĝi situas en la oriento de la germana federacia lando Bavario.
La episkopejo troviĝas en la bavaria urbo Regensburg (esperante: Regensburgo aŭ Ratisbono). La episkopujo Regensburgo estas sufragana episkopujo de la ĉefepiskopujo de Munkeno kaj Freising.
HistorioRedakti
Komencoj kaj evoluadoRedakti
Fondita en 739 de Sankta Bonifaco, komence subordigita al la ĉefepiskopujo Salcburgo. En 1803/1805 levita al ĉefepiskopujo, sed jam en 1817 denove malaltigita al simpla episkopujo, subordigita al Munkeno kaj Freising.
PrincepiskopujoRedakti
Ekde ĉirkaŭ la 13-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803, al la episkopo de Regensburgo ankaŭ apartenis la princepiskopujo Regensburgo (Hochstift Regensburg), kies sekulara reganto (princepiskopo) li estis.