Princĉefepiskoplando Salcburgo
La princĉefepiskoplando Salcburgo (latine Principatus et Archiepiscopatus Salisburgensis, germane Fürsterzbistum Salzburg aŭ Erzstift Salzburg) estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu ekzistis de la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803. Ĝia reganto estis la ĉefepiskopo de Salcburgo kaj "Primaso de Germanujo". Ĝi apartenis al la bavara imperia cirklo. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al elektoprinclando Salcburgo kaj tri jarojn poste al duklando Salcburgo. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo en Aŭstrio, kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj Tirolo kaj Bavario.
Princĉefepiskoplando Salcburgo | ||||||||||||
Origina nomo | Fürsterzbistum Salzburg Erzstift Salzburg | |||||||||||
| ||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||
Pereo:
|
||||||||||||
| ||||||||||||
Princepiskoplando kompare kun episkopujoRedakti
La ĉefepiskopo de Salcburgo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo kaj reganto (ŝtatestro) de la princlando (princepiskoplando). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo), la episkopujo de Salcburgo (ekde 789, ĉefepiskoplando ekde 798). Tiu ĉi episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.
La ĉefepiskopo de Salcburgo havis altan rangon en la imperio kaj la specialan titolon "primaso de Germanio". Li havis la rajton mem nomumi la episkopon de Chiemsee, kiu estis lia subulo. Ankoraŭ longe post la sekularigo la salcburga ĉefepiskopo plu uzis la (senpovecan) titolon "princĉefepiskopo" Fürsterzbischof kaj demetis ĝin nur en 1951.
Listo de la salcburgaj episkopoj (nekompleta)Redakti
EpiskopojRedakti
- 696–716/18 episkopo Ruperto de Salcburgo
- 716/18–antaŭ 728 episkopo Vitalo de Salcburgo
- 730–737 episkopo Flobrigis
- 745–784 episkopo Virgilio de Salcburgo
Ĉefepiskopoj (ekde 798)Redakti
- 824–836 ĉefepiskopo Adalram
- 874–907 ĉefepiskopo Theotmar
- 991–1023 ĉefepiskopo Hartwig
- 1147–1164 ĉefepiskopo Eberhard von Biburg
- 1200-1246 ĉefepiskopo Eberhard von Regensberg
- 1270–1284 ĉefepiskopo Frederiko la 2-a de Walchen
PrincĉefepiskopojRedakti
- 1343–1365 princĉefepiskopo Ortolf von Weißeneck
- 1365–1396 princĉefepiskopo Pilgrim la 2-a de Puchheim
- 1466–1482 princĉefepiskopo Bernhard von Rohr
- 1482–1489 princĉefepiskopo Johann Beckenschlager
- 1494–1495 princĉefepiskopo Sigmund von Hollenegg
- 1495–1519 princĉefepiskopo Leonhard von Keutschach
- 1519–1540 princĉefepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg
- 1540–1554 princĉefepiskopo/administranto Ernst von Bayern
- 1587–1612 princĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau
- 1612–1619 princĉefepiskopo Markus Sittikus von Hohenems
- 1619–1653 princĉefepiskopo Paris von Lodron
- 1668–1687 princĉefepiskopo Max Gandolf von Kuenburg
- 1687–1709 princĉefepiskopo Johann Ernst von Thun
- 1707-1727 princĉefepiskopo Franz Anton von Harrach
- 1727–1744 princĉefepiskopo Leopold Anton von Firmian
- 1745–1747 princĉefepiskopo Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
- 1747–1753 princĉefepiskopo Andreas Jakob von Dietrichstein
- 1753–1771 princĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach
- 1772–1812 princĉefepiskopo Hieronymus von Colloredo. En 1803 rezignis pri la sekulara povo de la salcburgaj ĉefepiskopoj sed retenis la (senpotencan) princĉefepiskopan titolon.
Ĉefepiskopoj (laŭtitole princĉefepiskopoj)Redakti
- 1816–1822 princĉefepiskopo Leopold Maximilian von Firmian
- 1823–1835 princĉefepiskopo (laŭtitole) Augustin Josef Gruber
- 1835–1850 princĉefepiskopo (laŭtitole) Friedrich zu Schwarzenberg
- 1851–1876 princĉefepiskopo (laŭtitole) Maximilian Joseph von Tarnóczy
- 1876–1890 princĉefepiskopo (laŭtitole) Franz Albert Eder
- 1890–1900 princĉefepiskopo (laŭtitole) Johannes Evangelist Haller
- 1900-1014 princĉefepiskopo (laŭtitole) Johannes Baptist Katschthaler
- 1914–1918 princĉefepiskopo (laŭtitole) Balthasar Kaltner
- 1918–1934 princĉefepiskopo (laŭtitole) Ignatius Rieder
- 1934–1941 princĉefepiskopo (laŭtitole) Sigismund Waitz
- 1943–1969 princĉefepiskopo (laŭtitole) Andreas Rohracher. En 1951 rezignis li la (senpotencan) princĉefepiskopan titolon.
ĈefepiskopojRedakti
- 1969–1972 ĉefepiskopo Eduard Macheiner
- 1973–1988 ĉefepiskopo Karl Berg
- 1989–2002 ĉefepiskopo Georg Eder
- 2003–2013 ĉefepiskopo Alois Kothgasser
- ekde 2013 ĉefepiskopo Franz Lackner