Malfermi la ĉefan menuon

Maximilian Joseph von Tarnóczy

Kavaliro Maximilian Joseph von TARNÓCZY-SPRINZENBERG [maksimilian jozef fon tarnOci-sprincenberg] (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1806 en Schwaz, mortinta la 4-an de aprilo 1876 en Salzburg) estis ĉefepiskopo salcburga inter 1851 kaj 1876 fariĝinte en 1873 kardinalo.

Maximilian Joseph von Tarnóczy
ĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Maximilian Joseph von Tarnóczy (1876)
Maximilian Joseph von Tarnóczy (1876)
Antaŭulo Friedrich zu Schwarzenberg
Sekvanto Franz Albert Eder
COA cardinal AT Tarnoczy Maximilian Joseph3.png
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1806 (1806-10-24)
en Schwaz
Morto 4-an de aprilo 1876 (1876-04-04) (69-jara)
en Salzburg
Tombo Katedralo de Salcburgo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Tarnóczy originis el hungara familio kiu nobeliĝis en 1635 jam estante la filo de Franz Xaver von Tarnóczy, financoficisto bavara deĵoranta en Kufstein. La patro registriĝis en la 25.11.1813 en la nobela klaso de Bavario.[1] Lia nevino estis la pentristino Bertha von Tarnóczy.

 
Tombo de la ĉefepiskopoj Gruber kaj Tarnóczy en la kripto de la salcburga katedralo

Maximilian Joseph studis en Innsbruck kaj teologion kaj ordinitis pastro en la 25.10.1829. En 1832 estante en Vieno li doktoriĝis. Post la reveno al Salcburgo li estis vicrektoro de la porpastra seminario kaj baldaŭ poste profesoro pri dogmatiko. Li ja gajnis la konfidon de la tiama ĉefepiskopo Friedrich zu Schwarzenberg kaj rajtis akompani lin al Romo inter 1841 kaj 1842. Poste Tarnóczy nomumitis konsitoria konsilisto, metropolitana kanoniko kaj estro de la teologia studadejo. Liaj ideoj kaj konsiloj ĉiam ŝatitis. En la 24.10.1850 li elektitis ĉefepiskpo kaj tuj poste li iĝis (ŝtata) sekreta konsilisto. Li membris al la supera ĉambro de la aŭstria parlamento portante ekde la 17.4.1873 la meritkrucon Kaiserlich-österreichischer Leopoldsorden/Großkreuz.

Agadoj episkopajRedakti

Konfirmo fare de la Apostola Seĝo alvenis en Salcburgo en la 17.2.1851. En la 1-a de junio samjare iĝis la episkopa ordiniĝo fare de la antaŭulo Friedrich Johannes Jacob Cölestin von Schwarzenberg. Dum la Unua Vatikana koncilio, en 1869, li saltutitis fare de papo Pio la 9-a per la vortoj: Jen venas la duona papo kiu mem homojn episkopigas. En la konsistorio de la 22.12.1873 Tarnóczy nomumitis kardinala pastoro kaj ricevis en Romo la titularan Preĝejon Sankta Mario de la ĉiela altaro. Tarnóczy vizitis la diocezon pli ol 40 fojojn kaj komisiis la restaŭradon de la Katedralo de Salcburgo. Li novigis la teologistudon kaj la tutan teologian fakultaton. Krome li fondis diversajn ekleziajn gazetojn, ekz. Salzburger Kirchenzeitung kiu ekzistis inter 1852 kaj 1861. Li entombigitis en la kripto katedrala.

LiteraturoRedakti

  • Franz von Krones: Tarnoczy, Maximilian Josef von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 37, Duncker & Humblot, Leipzig 1894, S. 396 f.
  • Artikolo "Tarnoczy, Maximilian Josef von" de Franz von Krones, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 37 (1894), p. 396–397, kiu relegeblas interrete tie ĉi.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon. Band XIV. C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 2003, p. 323