Kufstein
Kufstein [kUfŝtajn] estas urbo en Tirolo (Aŭstrio). Ĝi situas en la valo de rivero Inn, ĉe la limo al Germanio.
Kufstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6330 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 126 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 486 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 35′ N, 12° 10′ O (mapo)47.58333333333312.166666666667Koordinatoj: 47° 35′ N, 12° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 504 m [+] | ||||
Areo | 39,37 km² (3 937 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kufstein [+] | |||||
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Provinco: | Tirolo |
Distrikto: | Kufstein |
Areo: | 39,37 km² |
Alto: | 499 m super marnivelo |
Loĝantaro: | 17.497 (2006-12-22) |
Loĝdenso: | 438/km² |
Poŝtkodoj: | 6330-6333 |
Telefonkodo: | +43-5372 |
Koordinatoj: | 47° 35′ N 12° 10′ O / 47.583 °N, 12.167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ N 12° 10′ O / 47.583 °N, 12.167 °O (mapo) |
Aŭtokodo: | KU |
Oficiala kodo: | 70513 |
Strukturo: | 3 katastraj municipoj |
Adreso: | Stadtgemeinde Kufstein Unterer Stadtplatz 22 6330 Kufstein |
Retejo: | kufstein.at |
Retpoŝto: | stadtamt@stadt.kufstein.at |
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa urbo situas ambaŭflanke de rivero Inn, ĉirkaŭata okcidente de montoj Pendling kaj Maistaller Berg, norde de monto Thierberg, oriente de monto Stadtberg kaj montaro Kaisergebirge kaj sude de arbaro Kufsteiner Wald. Norde de la urbo la rivero eliras el la Alpoj kaj iĝas landlimo inter Aŭstrio (dekstre, oriente) kaj Germanio (maldekstre). La municipo ampleksas la valon Kaisertal, kiu estas la sola aŭstria valo sen aŭte uzebla vojo (oni nun decidis konstrui tunelon por igi ĝin aŭte atingebla).
Se vi volas veturi trajne de Munkeno al Innsbruck, estas plej rapide kvankam iom malrekte iri tra Kufstein en la valo. Tamen estas interese iri tra la montoj (apud Garmisch-Parternkirchen).
Strukturo
redakti- Centro
- Kienbichl
- Fischergries
- Bahnhof (stacidomo)
- Altstadt (malnova urbo) Kufstein
- Sparchen
- Friedensiedlung
- Südtiroler Siedlung
- Untere Sparchen
- Obere Sparchen
- Waldeck
- Weissach
- Mitterndorf
- Endach
- Oberendach
- Weidach
- Zell
- Kleinholz
- Morsbach
La historia centro kun la fortikaĵo kaj la urba placo situas sur la dekstra riverbordo. Maldekstre situas la stacidomo, kie haltas ne nur trajnoj de la grava fervojo Munkeno-Verono inter Germanio kaj Italio, sed ankaŭ la koridora fervojo, kiuj ligas okcidentan kaj orientan Aŭstrion tra germana teritorio, sed sen halto tie.
Famuloj
redakti- en la urbo (en la prizono) mortis hungara poeto László Szentjóbi Szabó
Blazono
redaktiLa blazono montras sur ruĝa fono tri verdajn montojn, kiuj simbolas la montetojn Festungsberg (fortikaĵa monto), Zeller Berg kaj Kienberg en la urba teritorio, ne la alpajn montojn ĉirkaŭajn. Sur la montoj aperas arĝenta sal-barelo kun oraj garnaĵoj; ĝi simbolas la signifon de la mezepoka komerco per salo.
-
Fortikaĵo de Kufstein
-
La "akva bastiono" (Wasserbastei)
-
Elementa lernejo en Kufstein
-
Preĝejo de Sankta Vito en Kufstein