Hungaroj (ankaŭ nomataj madjaroj por la nekristanaj praaj hungaroj) estas la nomo de nacio loĝanta precipe en Hungario.

Hungaroj
loĝantaroetno
orient-eŭropanoj • loĝanto
Ugric peoples • finn-ugroj
Suma populacio
14500000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
hungara lingvo
Religio
Hungara grek-katolika ekleziokatolika eklezio • Reformita Eklezio en Hungario • luteranismoortodoksismo
vdr
I. (Szent) István • Hunyadi Mátyás • Bethlen Gábor • Bartók Béla • Hugonnai Vilma • Csontváry Kosztka Tivadar • Bolyai János • Orczy Emma • Eötvös József • Eötvös Loránd • Kodály Zoltán • Arany János • Széchenyi István • II. Rákóczi Ferenc• Laborfalvi Róza
I. (Szent) István • Hunyadi Mátyás • Bethlen Gábor • Bartók Béla • Hugonnai Vilma • Csontváry Kosztka Tivadar • Bolyai János • Orczy Emma • Eötvös József • Eötvös Loránd • Kodály Zoltán • Arany János • Széchenyi István • II. Rákóczi Ferenc• Laborfalvi Róza

La hungara popolo apartenas ne al la indoeŭropa lingvofamilio, kiel plejmulto de la najbaroj, sed kiel la finnoj, sameoj kaj estonoj al la finno-ugra lingvofamilio.

Disvastiĝo redakti

La hungaroj nombras dismonde ĉirkaŭ 15 milionojn, el kiuj 10 milionoj vivas en Hungario kaj grava nombro kiel malplimulto en la najbaraj landoj (Rumanio, Slovakio, Serbio, Ukrainio) — ĉirkaŭ 3 milionoj.

La sikuloj (Székely hungare) estas hungara popolo kun specifaj vestaĵoj kaj vivantaj en la montara parto de Transilvanio (Rumanio).

Historio redakti

legu aparte prahistorio de la hungaroj
La madjaroj vivis originale ĉe la sud-orienta rando de la Urala montaro. Poste (-500) ili migris al la stepo de suda Ukrainio (hungare Levedia poste Etelköz, neprecize konata areo inter du riveroj), kie ili estis sub kazara regado. La hungaroj devis fuĝi pro atakoj de peĉenegoj kaj ili ekokupis la Karpat-basenon (ĉefe la ebenaĵojn) en 896, kie ili setlis. (Plia detala historio ĉe Historio de Hungario)

Kiam la turkoj okupis parton de lando, la ĉiamaj bataloj inter la turkoj kaj hungaroj senloĝantarigis grandajn sudajn areojn de la iama Hungario. Post malvenko de la osmanoj, Hungario venis tute sub Aŭstran regadon kiuj setligis tiujn senhomajn areojn (la 3 ĉefa setligo okazis en 1690, 1711 kaj 1745) per slovakoj, germanoj kaj aliaj.

Nomo redakti

Magyar kiel propra nomigo de la hungaroj redakti

La vorto magyar (pli frue magyeri) estas hodiaŭ memnomumigo de la hungaroj. Ĝi aperas jam en la 9-a kaj 10-a jc en mohamedanaj verkoj. Ĝi venas verŝajne el la magy (< ugra *mańćε = homo; similas al la nomo de la mansi popolo) kaj er(i) (same homo ĉe finna ürke, ĉeremisa erge).

Tiu nomo (madjaro) estis komence nur vorto de unu el la 7 nomadaj triboj (Meder (madjaro), Tárján, Jenő, Kér, Keszih, Kürt-Gyarmat kaj Nyek. ) La landookupo okazis sub gvido de la madjara tribo sub gvido de la ĉefa tribestro Arpado.

Aliaj nomoj redakti

  • Laŭ diversaj fontoj UngariOugri.
  • (H)ungarus francaj kronikoj
  • turkoj (false)
  • hunoj (false)
  • avaroj (false)

La nuntempe uzataj formoj kiel (H)ungarus, (H)ungarn, Uhri, Vengry, Hungarian, Hongrois ktp. venas el al slava og(ъ)r- per germana perado al la aliaj eŭropaj lingvoj. La slava vorto originas el la bulgara-turka tribonomumo onogur (on= dek + ogur= tribo), kiu estiĝis en la 5. kaj 6. jarcento, kiam la madjaroj vivis en strikta rilato kun la onoguroj, kies gvidanta triba alianco nomiĝis Onoguren. La H-litero en la latina Hungarus (kaj tiel en kelkaj aliaj lingvoj) estiĝis, kiam la nomon oni false rilatigis al la hunoj (Hunni).

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti


Eksteraj ligiloj redakti