Slovakoj

okcidentslava gento

La slovakoj (sialingve Slováci) estas okcident-slava popolo, kiu loĝas ĉefe en Slovakio kaj parolas la slovakan lingvon, kiu proksime parencas al la ĉeĥa.

Slovakoj
etno
okcidentaj slavoj
Suma populacio
6200000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
slovaka lingvo
Religio
katolikismoprotestantismoortodoksismo
vdr
Anton Bernolák, Ľudovít Štúr, Štefan Anián Jedlík, Jozefo Petzval, Pavol Országh Hviezdoslav, Milan Rastislav Štefánik, Gustáv Husák, kaj Alexander Dubček, ekzemploj de slovakoj.

La plimulto da slovakoj hodiaŭ (ĉ. 5.000.000) loĝas ene de la landlimoj de la sendependa Slovakio. Estas slovakaj malplimultoj en Ĉeĥio, Hungario, Serbio, kaj grandaj amasoj da enmigrintoj kaj siaj idoj en Usono kaj Kanado. Krome slovakoj devas kunloĝi en la limoj de Slovakio kune kun minoritataj populacioj de hungaroj, ĉefe sude, rutenoj oriente, poloj, ĉeĥoj, ktp. Kun ĉeĥoj la rilatoj estas sufiĉe amikaj, ĉar kvankam ili estis la du ĉefaj popoloj loĝantoj en la iama Ĉeĥoslovakio kaj poste tiu ŝtato kaj tiuj du popoloj disiĝis, tio okazis pace kaj la du frataj popoloj pli malpli amikas.

La slovakoj tradicie estas katolikaj laŭ majoritato. Pli moderne estas multaj nekredantoj.