Serbio

lando en Sudorienta Eŭropo

SerbioSerbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.

Serbio
Србијa
Srbija

Flago de Serbio

Blazono de Serbio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Bože pravde
Lokigo
suverena ŝtatorespublikolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) serba
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo
Areo 88 361 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 7 041 600 (2016)
Loĝdenso 92,8 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .rs
Landokodo RS
Telefona kodo 381
Plej alta punkto Big Rudoka
Plej malalta punkto Timok
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Aleksandar Vučić
Ĉefministro Ana Brnabić
Nacia tago la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje)
Sendependiĝo la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino)
Ekonomio
Valuto dinaro (= 100 paraoj) (DIN)
vdr

La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.

Administra divido redakti

Serbio konsistas el:

Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.

Serbio ekde la sendependiĝo de Kosovo en februaro 2008 fakte konsistas el 24 distriktoj kaj aldone la eksterdistrikta urbo Belgrado. La registaro de Serbio daŭre pledas ankaŭ havi rajton je la teritorio de Kosovo, en kiu situus 5 pliaj distriktoj.

Historio de Serbio redakti

Moderna starto redakti

La Serba revolucio konata ankaŭ kiel Serbia revolucio aludas al nacia insurekcio aktiva inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio.

La Registaro de Nacia Savo de Serbio (en serba: Vlada narodnog spasa, en cirila alfabeto: Влада народног спаса), populare konata kiel Serbio de Nedić, estis la nomo per kiu oni konis la serban ŝtaton el 1941 sub la militokupacio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito post la Invado de Jugoslavio.

Politika transiro redakti

Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis la prezidanton Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomata Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis kunportita fare de la serbaj aŭtoritatoj antaŭ la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[1] Lia proceso daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006, kaj pro tio sen fina juĝo.

Vidu ankaŭ por historio redakti

Geografio de Serbio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Serbio.

La lando havas norde limon al Hungario (la limo trairas la Panonan ebenaĵon), nordoriente al Rumanio (parte la Danubo), en sudoriento al Bulgario (parte tra Balkana montaro). Sude limas la lando (parte tra Šar Planina) al Makedonio, en sudokcidento (ĉefe tra la montaro Prokletije) al Albanio kaj Montenegro. Okcidente limas Serbio (ĉefe la Drina) al Bosnio kaj Hercegovino. En nordokcidento de Serbio limas ĉefe la Danubo al Kroatio. Ĉe limo al Rumanio, la Danubo formas la 253 km² grandan Djerdap-lagon. 163 km² el la akvosurfaco apartenas al Serbio.

Gravaj urboj estas Belgrado, Novi Sad, Niš, Kragujevac, Subotica, Zrenjanin, Pančevo, Čačak, Kraljevo kaj Novi Pazar.

Ekstera politiko de Serbio redakti

Serbio adoptis la doktrinon de “militista neŭtraleco” ĝuste por ne eniri en NATO en la jaro 2007. Tamen la “neŭtrala” Serbio estas la sola balkana lando kiu subskribis Strategian Kunlaboran Traktaton kun Rusio kaj estas ekde 2013 observanta lando en la militista alianco CSTO (ru: ОДКБ) [2][3], interregistara militista alianco en Eŭrazio gvidata de Rusio, kiu konsistas el nombro de post-sovetiaj ŝtatoj.

Post kiam en 2008 Kosovo proklamis sendependecon, Serbio ne agnoskis ĝin kaj ĉiuj rilatoj inter la du flankoj haltis. La 4-an de septembro 2020 kun perado de Usono tamen estis subskribitaj interkonsentoj, ebligantaj normaligi ekonomiajn rilatojn kun Kosovo.

Etnoj en Serbio redakti

En 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.

Esperanto en Serbio redakti

Vidu: Esperanto-movado en Serbio

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.
  2. (albana) Shaban Murati (albana ĵurnalisto kaj ambasadoro), Kiun mokas la serba prezidento? Facebook, la 4-an de decembro 2020
  3. (en) Marcel De Haas, Russia's Foreign Security Policy in the 21st Century: Putin, Medvedev and Beyond (Contemporary Security Studies), New York 2010, ISBN 978-0-415-47730-7

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti