Militkrimo estas tiu krimagado, kiun oni faras kontraŭ la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj en kelkaj internaciaj traktatoj. Statuto de Romo subskribita de ĉiuj membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj en 1998 en la Artikolo 8 starigis la agobazon de speciala juĝejo pri krimojInternacia Puna Kortumo.

Ekzekuto de la lasta familiano fare de nazia oficiro staranta en fono. Ĉirkaŭ starantaj soldatoj de la germana Einsatzgruppe. Slarov, Ukrainio, Sovetunio. La 4-a de julio 1941.
Ŝuĝoŭo, Ĉinio, 1938. Fosaĵo plenplena je la korpoj de ĉinaj civiluloj mortigitaj de japanaj soldatoj.

Historio redakti

La priskribo de la nocio militkrimo kristaliĝis nur post la Dua Mondmilito, kiam oni diferencigis tri kategoriojn.

  1. kontraŭpaca krimagado: antaŭpreparo aŭ iniciato de ataka milito
  2. dummilitaj krimagadoj: murdado, deportado de la civitanoj, malbona konduto al ili
  3. kontraŭhomara krimo: rasa, religia persekuto de la civitanoj antaŭ kaj dum la milito; popolmurdo, amasmurdo de civitanoj

Post la unua mondmilito oni volis starigi antaŭ tribunalon la germaman imperiestron Vilhelmo la 2-a, sed Nederlando ne eldonis lin, la juĝproceso ne okazis. Germanio ne eldonis la germanajn akuzitojn kaj ĝi mem juĝis super ili en supera kortumo de Leipzig. Ili ĉiuj estis - spite al la pruvaĵoj - liberparolitaj.

Post la fino de la Dua Mondmilito, la venkantoj interkonsentis pri punado de militkrimuloj, sendepende de ties ofico. Tiel komenciĝis proceso en Berlino, la 18-an de aŭgusto 1945, kiam 24 naziaj gvidantoj staris antaŭ la Kortumo. La pluaj aŭskultoj okazis en Nurenbergo kaj daŭris ĝis 1-a de oktobro 1946. (legu pli detale en la Nurenberga proceso).

En Orient-Azio agadis simila militista tribunalo pri Japanaj militkrimoj sub gvido de Douglas MacArthur, usona generalo. Ĝi komenciĝis la 3-an de majo 1946 kaj el la 25 japanaj akuzitoj 7 estis ŝnurpendigitaj, 16 je longa prizono, 2 je mallonga prizono. La lastaj poste ricevis amnestion (1956).

Post la Dua Mondmilito, ĉefe la judoj serĉis la iamajn militkrimulojn por prijuĝi ilin. Plej fama estas el inter ili la kapto kaj sekreta forrabo de Adolf Eichmann en 1961.

Kelkaj landoj taksas ĉiam valida la punadon de krimuloj, tiel Francio enprizonigis en 1987 la germanan militkrimulon Klaus Barbie.

Vidu ankaŭ redakti

Ligo de NaciojHirohitoInternacia Krima KortumoSanktejo JasukuniKonvencio de Ĝenevo

Bibliografio redakti

  • Zbrodnie spod czerwonej gwiazdy (Krimoj sub la ruĝa stelo), "Biuletyn IPN", n-ro 5, majo 2022, p. 158, ISSN 1641-9561

Eksteraj ligiloj redakti