Bombado de Wieluń

Bombado de Wieluń - serio da aeratakoj de Luftwaffe kontraŭ la pola urbo Wieluń la 1-an de septembro 1939. La atakoj estis farataj al civilaj celoj de 29 bombaviadiloj Ju 87B — la urbo detruiĝis 75%, i.a. malsanulejo, kvankam tegmente markita per la Ruĝa Kruco, sinagogo kaj preĝejo. Ĉirkaŭ 1200 poloj pereis.

La aviadilatakoj okazis subite, sen deklaro de milito fare de Tria Regno. Tio estas montrata kiel ekzemplo de bruteco kaj senkaŭza teroro de germana aviado.

Oni akceptas, ke la bombado de Wieluń estis la unua atako kontraŭ civilaj celoj, kaj la batalo de Westerplatte la unua atako kontraŭ militistaj celoj. Ambaŭ eventoj okazintaj sojle de la invado en Pollandon komencis la Duan Mondmiliton.

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti