Invado en Pollando

kampanjo kontraŭ Pollando far Nazia Germanio kaj Sovetio dum la Dua Mondmilito
(Alidirektita el Invado en Pollandon)

La invado en Pollando (ankaŭ septembra kampanjoseptembra militiro; germane Polenfeldzug, pollingve Kampania wrześniowaWojna obronna 1939 roku) estis agresmilito, sen militdeklaro difinita en internacia juro, de la germana armeo Wehrmacht kaj de la soveta Ruĝa Armeo kontraŭ la teritorio de Pollando. Temis pri la unua etapo de la Dua Mondmilito. Ekde la 3-a de septembro 1939 la invado estis milito de Nazia Germanio kontraŭ koalicio de Pollando, Francio kaj Britio.

Invado en Pollando
Konflikto: Dua Mondmilito
Fotokunmetaĵo
operaco • kampanjo
Daŭro: 1-a de septembro 1939 - 6-a de oktobro 1939
Loko: Pollando
Rezulto: Venko de Akso kaj Sovetunio
Flankoj
Pollando Pollando
Legio de ĉeĥoj kaj slovakoj
Tria regno
Libera Urbo Dancigo
Slovakio
Sovetunio
Komandantoj
Pollando Edward Rydz-Śmigły
Lev Prchala
Fedor von Bock
(grupo de armeoj nordo),
Gerd von Rundstedt (grupo de armeoj sudo),
Michail Kovalov (belorusa fronto),
Semjon Timoŝenko (ukrainia fronto),
Ferdinand Čatloš
(Kampa armeo Bernolák)
Forto
Pollando:
39 divizioj,
16 brigadoj,
4 300 kanonoj,
880 tankoj,
400 aviadiloj
Ĉeĥoslovakaj legioj:
1000 soldatoj
190 pilotoj
Sume: 950 000
Nazia Germanio:
60 divizioj,
4 brigadoj,
10 000 kanonoj,
2 700 tankoj,
4 000 aviadiloj
USSR:
33+ divizioj,
11+ brigadoj,
4 959 kanonoj,
4 736 tankoj,
3 300 aviadiloj
Slovakio:
3 divizioj
Sume:
1 500 000 germanoj,
800 000+ rusoj,
50 000 slovakoj
Sume: 2 650 000+
Perdoj
66 000 mortigitoj
133 700 vunditoj,
694 000 militkaptitoj
Nazia Germanio:
16 343 mortigitoj
27 280 vunditoj,
320 serĉitoj
Sovetunio:
1 475 mortigitoj aŭ serĉitoj
2 383 vunditoj
Slovakio:
18 mortigitoj,
46 vunditoj,
11 serĉitoj
vdr
Mapo kiu montras la avancon de la germana kaj sovetia armeo dum la invado
La Wehrmacht transirante la polan landlimon la 1-an de septembro 1939.
Divizio de la pola infanterio dum la batalo.
Germana batalŝipo Schleswig-Holstein estas pafanta kontraŭ Gdynia la 13-an de septembro 1939.

Tio estis la unua kampanjo de la Dua Mondmilito, daŭranta de la 1-a de septembro ĝis la 6-a de oktobro 1939, kiam kun momento de kapitulaco en kvintaga batalo de Kock finiĝis bataloj de la taĉmentoj de Pola Soldataro kun la agresantoj. Supera Komandanto de la pola armeo estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły, kaj stabestro brigada generalo Wacław Stachiewicz.

La agreso de la armeo de Nazia Germanio komencis la kvaran dispartigon de Pollando surbaze de pli frua sekreta aldona protokolo al la pakto Ribbentrop-Molotov, kiu ebligis la sovetan invadon la 17-an de septembro kun anekso de Orientaj Limregionoj konfirmita de la traktato pri limoj kaj amikeco inter Nazia Germanio kaj Sovetunio de la 28-a de septembro. Dum la kampanjo evidentiĝis ke la aliancanoj proklamis nur la strangan militon. Sen atendata helpo ili perfidis polojn.

Pro tiuj ĉi faktoj Registaro de Pola Respubliko en ekzilo la 30-an de septembro 1939 oficiale protestis kontraŭ perforto de la rajtoj de la pola ŝtato kaj nacio deklarante neniam agnoski la perforton kaj plu batali ĝis la tuta liberigo de la lando. La 30-an de novembro 1939 prezidento Władysław Raczkiewicz dekretis pri nevalideco de okupaciaj leĝoj.

Sovetunio transdonis parton de la teritorio de Pollando okupata de la Ruĝa Armeo la 10-an de oktobro 1939 al Litovio kaj Germanio kaj alian la 21-an de novembro 1939 al Slovakio, ankaŭ kontraŭ internacia juro (Konvencio de Hago, 1907).

La falo de Pollando signifis abruptan falon de la vivnivelo de la polaj civitanoj, speciale de judoj, estis mortigita ĉirkaŭ 20% de la pola loĝantaro vivanta en la Dua Pola Respubliko antaŭ periodo de la okupadoj.

Bataloj de la germana-pola milito redakti

  • Sieĝo de Westerplatte (1–7 de septembro) - La unua garnizono atakita de la germanoj rezistas 7 tagojn.
  • Batalo de Bzura (7–20 de septembro). Surpriza kontraŭatako de la pola armeo flanke de la trupoj de Pomorze kaj Poznan kiuj retroirigas la germanojn. La lerta moviĝo de la germanaj trupoj (18 divizioj) kaj la manko de provizoj malebligas al la poloj bonan profitadon de la kontraŭatako.
  • Sieĝo al Varsovio, 8-28 de septembro. Lasta defendado de la urbo antaŭ la Kapitulaco de Varsovio kaj la posta Ribeliĝo de Varsovio.
  • Batalo de Tomaszów Lubelski (18-an de septembro). Batalo de tankoj polaj kaj germanaj.
  • Unua Batalo de Varsovio (9–24 de septembro). Unua intenco de la prenado de Varsovio, malakceptata.
  • Dua Batalo de Varsovio (25–28 de septembro). Aerotera bombardado al Varsovio. La urbo kapitulacas pro manko de provizoj.
  • Batalo de Modlin (25–29 de septembro). La malvenko de Varsovio igas neeltenebla la okupadon.
  • Batalo de Kock (2–6 de oktobro). Lasta batalo de la milito. La Generalo Franciszek Kleeberg rearigas la lastajn polajn diviziojn.

Kalendaro de eventoj redakti

(aliaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)


  • La 1-a de septembro
    • Varsovio: je la 6.30 Pola Radio disaŭdigas specialan komunikon (surbendigitan tri tagojn antaŭe): Estas milito. Kun la nuna tago ĉiaj aferoj kaj problemoj iras al pli fora plano. La tutan nian vivon, publikan kaj privatan, ni transmetas al specialaj reloj. Ni eniris periodon de la milito. La tuta forto de la nacio devas iri en unudirekten. Ni ĉiuj estas soldatoj. Ni devas pensi nur pri unu: batalo ĝis la venko; en la unua radia alparolo ĉefo de propagando diplomita kolonelo Roman Umiastowski interalie diris: Dum la unua mondmilito aŭstroj forpuŝis serbojn de ilia patrujo same germanoj preskaŭ forpuŝis belgojn el Belgio, sed la ambaŭ nacioj batalis ĝis la fino kaj estis venkantoj (...) La unuan sian militon Pollando finis, komencinte ĝin per etaj rimedoj, venke (...) Soldatoj, pafu malrapide. Ĉiu pafo devas esti trafa. Pafu sen hastemo; prezidento Ignacy Mościcki nomumis marŝalon Edward Rydz-Śmigły Supera Komandanto; en alvoko de la Partioj de Nacia Unuigo: Nia eterna malamiko, ĉiam rab- kaj perfort-avida, ĵetis sin al landlimoj de Pollando. Aplomba germana aroganteco kaj avideco de banditaj konkeroj ankoraŭfoje tuŝis ordon de la mondo (...). Al perforto ni respondas per forto; prezidanto de Asocio de Pola Falkado skribis pri la agresanto: Sensoifa konkeremo de tiu ĉi la plej sovaĝa homa tribo en Mezeŭropo, apenaŭ 20 jarojn pli frue malsovaĝigita en la granda milito 1914-18, denove reaŭdiĝas kun la tuta furio kaj senskrupuleco kun sia "Drang nach Osten", kaj konstatis: Ni defendos ĉiun bedon de la pola tero, ĉiun apudvojan krucon, ĉiun polan rivereton, ĉiun konstruaĵon kaj ĉiun polan animon; regopovoj de Popola Partio en alvoko al kamparanoj skribis: Eterna, senkompromisa malamiko de Pola Nacio, invadis nian teron. Perfide kaj barbare - sen rompo de diplomatiaj rilatoj, sen militdeklaro - germanaj aviadiloj aeratakis polajn urbojn kaj setlejojn (..). La milito estis al ni altrudita. Ni scias, kion ni devas fari, ĉar ni scias, kio nin atendas, se Hitler venkus. Li diris tion brutale kaj sen duboj. Li diris, ke li bezonas la polan teron. Li diris klare kaj eksplicite, ke oni devas forĵeti kaj ekstermi milionojn de polaj kamparanoj, por fari la lokon por germanoj; germanoj aeratakis plurajn urbojn: Lvovo, Garwolin; apud Mokra (distrikto Kłobuck) peza batalo de Volinia Brigado de Kavalerio kontraŭ la 4-a Kirasita Divizio, kiu perdis 170 veturilojn en tio 70 tankojn kaj ĉirkaŭ 1000 soldatojn - mortigitaj kaj vunditaj, la polaj perdoj: ĉirkaŭ 500 morfalintaj kaj vunditaj, kaporalo Jan Kamiński pro detruo de 14 tankoj estis distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari, kiel la unua pola soldato dum la Dua Mondmilito; apud Krojanty (distrikto Chojeński) sturmo de du skadroj de la 18-a Regimento de Pomeriaj Ulanoj haltigis atakon de la 2-a Divizio de Motorigita Infanterio - 25 mortfalintoj kun kolonelo Kazimierz Mastalerz, la unua pola mortfalinta komandanto de la Dua Mondmilito; Szymankowo (distrikto Chojnicki): revenĝe pro direkto al sakstrato de la germana armea trajno fare de staciestro Paweł Szczeciński, kio malebligis al germanoj ekregi ponton super Vistulo, kaj al poloj permesis ĝin eksplodigi, grupo de SS-anoj jam je la 5.00 matene militkrimis murdinte tie 21 fervojistojn kun doganaj inspektistoj, en tio 2 virinojn; ministro pri eksteraj aferoj Józef Beck en ĉifrita telegramo turniĝis al gvidantoj de polaj diplomatiejoj: Ni batalos ĝis la fino. Bonvolu informi tiean Registaron; la gazetaro skribis pri hieraŭa soveta ratifo de la pakto Ribbentrop-Molotov, kaj la gazeto "Goniec Warszawski" (Varsovia Kuriero) aperigis verson de Kazimierz Wierzyński "Święty Boże" (Sankta Dio), verkitan tagon pli frue, kiu komencis la polan militan poezion
    • Registaro de Sovetunio ebligis al germanoj uzi radiostacion en Minsko por ke ili povu ĉifre instrui siajn bombaviadilistojn; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj atakis la unuaj kaj en titoloj eviti la vorton milito, kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉirkaŭ 700 mil); Bratislavo: slovaka registaro sen deklaro de la milito ordonas likvidon de la pola misiejo; Rio-de-Ĵanejro: pola delegito Tadeusz Skowroński donis intervjuojn al "Noite", "Globo", "Nota" k.a. - antaŭ la pola misiejo amasiĝis studentoj kaj gimnazianoj kun ovacio al Pollando - politika cenzuro ebligis nek menciojn nek fotojn pro neŭtraleco de Brazilo; Berlino: Supera Komandanto generalo Walther von Brauchitsch eldonis alvokon al la pola loĝantaro ordonante "absolutan subigon" al germanaj ordonoj kaj disponoj de militistaj regopovoj; usona ambasadoro Biddle en sia taglibro citis interparolon kun Józef Beck: Beck konstatis, ke Hitler imagas al si, ke estas reganto de tutgermanisma kontinento, sed Pollando decidis fari kiomeble, por malhelpi lian strebadon al tiu ĉi celo
  • La 2-a de septembro
    • Varsovio: je la 15.00 komenciĝis eksterordinara kunsido de Sejmo kaj horon poste de Senato - reprezentantoj de naciaj minoritatoj deklaris solidarecon, la sejmo permesis al parlamentanoj soldatservi, dum la kunsidoj apude eksplodis bomboj; prezidento Ignacy Mościcki subskribis amnestion pri malpli gravaj kulpoj; Pola Radio disaŭdigis alvokon de Adaptiga Armea Organizaĵo de Virinoj Al germanaj virinoj: "Ni, polinoj, patrinoj kaj edzinoj de batalantaj polaj soldatoj , diras al vi, patrinoj kaj edzinoj de germanaj soldatoj. Ni la honoron metas pli alten ol la vivon, sed viajn proksimulojn trafis pli peza sorto - ili batalas pri malĝusta afero, batalas pri rabo. Ni defendas nian teron kaj nian liberecon. Ni rememoras al vi ke viajn virojn ĵetis por masakro mensogo kaj obsedo. Vi rememoru al si milionojn da kadavroj el la unua mondmilito. Ĉu nun vi volas ripeti tion la duan fojon? Vi estas kunrespondantinoj pro la malbono, kiu nun okazas"; "Ekspres Poranny" en redakta komentario skribis: "Germanoj komencis la militon tiel, kiel decas al posteuloj de la ordeno de germanaj kavaliroj: perfide, embuske, bandite"; en Jaworzno (distrikto Częstochowa) germanoj murdis pastron Bonawentura Metler, direktoron de Astronomia Observatorio en Częstochowa; en Węgierska Górka (Hungara Monteto) (distrikto Żywiecki) fortikaĵa kompanio (70 soldatoj) kun 2 pafilegoj kaj 3 kontraŭkirasitaj kanonoj en 4 batalrifuĝejoj dum du tagoj (20 horoj) haltigis atakon de la 7-a Infanteria Divizio - komandanto rezerva leŭtenanto Czsław Chludziński, poste militkaptito de soveta NKVD estis murdita en la masakro de Katin - post la milito unu rifuĝejo iĝis muzeo
  • La 3-a de septembro
    • Post militdeklaro de Francio kaj Britio antaŭ ties ambasadejoj en Varsovio okazis entuziasmaj manifestacioj; unua pola militkaptito eniris la soldatan militkaptitejon Lamsdorf/Łambinowice (distrikto Nysa) - ĝis fino de la milito trapasis ĝin 300 mil poloj, britoj, francoj, belgoj, jugoslavianoj, grekoj, usonoj kaj sovetanoj kaj aliaj polaj militkaptitoj estis enprizonigitaj en Stabławka/Stablack en Orienta Prusio, kiun trapasis ĉirkaŭ 40 mil polaj soldatoj; en Złoty Potok, apud Częstochowa, dum pripafado de bazuko pereis komandanto de bataliono majoro Jan Wrzosek, la pola rekordulo pri pafado; germanaj soldatoj murdis 200 civilajn loĝantojn de Złoczew (ĝis la 4-a de septembro)
    • Londono: gvidanto de ĉeĥaj kaj slovakaj rifuĝintoj Edvard Beneš sendis identajn telegramojn al ĉefministroj de Britio, Francio kaj Pollando kaj generalo Lev Prĥal, komandanto de kreiĝantaj ĉeĥa kaj slovaka legioj al siaj soldatoj ordonis batali kune kun la pola armeo kontraŭ malamiko, kiu perdis moralon, justecon kaj honoron.
  • La 4-a de septembro
    • Germana armeestro de la invadinta 10-a armeo generalo Walther von Reichenau ordonis: 1. Kaptitajn batalage aŭ armitajn partizanojn oni devas pafmortigi, 2. (...) Kaze de la trovo de armiloj ĉiujn kulpajn personojn starigi antaŭ milita juĝejo, 3. Ĉiujn radioricevilojn konfiski, kaze de nepreco detrui (...), 5. (...) Al loĝantaro oni devas anonci, ke pro ĉiu mortigita dum atako aŭ vundita germana soldato kaj pro ĉiu sabotaĵo estos pafmortigitaj tri ostaĝoj. Samptempe oni devas samnombre aresti novajn ostaĝojn; en Varsovio komenciĝis neorganizita evakuo; en Pola Radio diplomita subkolonelo Wacław Lipiński parolas pri Westerplatte kaj Jerzy Pietrkiewicz publikigis en "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) verson Westerplatte; rezulte de germana aeratako de Biała Podlaska detruiĝis ĉirkaŭ 70% de Aviadil-Fabriko; venko de germana armeo en batalo de Rajsko (apud Oświęcim) - germanaj perdoj: 3 oficiroj (laŭ germanoj - 2 kapitanoj) kaj 13 soldatoj, polaj perdoj: 83 soldatoj, 7 vilaĝanoj kaj 11 dronintoj en Vistulo; Krakovo: "Ilustrowany Kurier Codzienny" anoncis 11 mensogojn de Hitler; germana stabestro de landa armeo notis en sia taglibro: "Varsovio okupita" - la unua el serio de falsaj raportoj pri konkero de la ĉefurbo de Pollando
    • Parizo: franca ministro pri eksteraj aferoj kaj pola ambasadoro subskribis polan-francan protokolon koncerne antaŭajn paktojn pri politiko reciproka helpo; Rio-de-Ĵanejro: pola parlamentano Tadeusz Skowroński notis taglibre anoncon pri neŭtraleco de Brazilio kaj 7 intervenoj de germana ambasado pro liaj intervjuoj al gazetaro; Orienta Prusio: dum rekognoska militiro de Podlaĥia Brigado de Kavalerio direkte al Biała Piska en vilaĝo Sokoły Górskie poloj prenis 66 militkaptitojn;
  • La 5-a de septembro
    • Varsovio: je la 9.30 primaso August Hlond alveninte de Poznań celebris en la katedralo meson pro prospero de Pollando kaj de la pola armilaro, kun partopreno de la Sejmo, Senato kaj registaro, dum aŭdebla brulego de aviadilaj bomboj; dumvoje de Poznań al Swarzędz profesoro Kazimierz Tymieniecki notis amasan migradon orienten de miloj da loĝantoj de Grandpolujo; germanaj regopovoj konfiskis en Silezio havaĵon de poloj, kiuj forlasis siajn domojn antaŭ eniro de germana armeo; "Ekspress Poranny" publikigis foton de malliberigitaj germanaj soldatoj; apud Wyszków pereis piloto Stefan Okrzeja, kiu defendante Varsovion, pafalterigis du germanajn aviadilojn; en Kielce estis pafmortigita de germanaj soldatoj Stanisław Łuszczyński, eltrovinto de eksplodaĵo, kiu provis defendi virinon iranta kun sia edzo al pafmortigo; Franca Militista Misio forlasis Varsovion
    • Klevlando: "Wiadomości Codzienne" publikigis rezolucion, akceptitan dum konvencio de Kultura Ligo Germana (grupiĝanta 100 mil membrojn): Ni, germanoj amerikanoj, enloĝintaj en Usono, esprimas al niaj kunloĝantoj poldevenaj plej grandajn simpatiojn kun bedaŭro pro tio, kion spertis de germanoj irantaj kun Hitler. Hitler devas fali. Lia venko estus venko de barbareco; Berlino: germanaj regopovoj liberigis la unuan grupon de laborantoj de Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Libera Urbo Dancigo kun la konsulo, forveturigante ilin al la litova landlimo - verŝajne murdis telegrafiston kaj pedelon
  • La 6-a de septembro
  • La 7-a de septembro
    • Nokte de la 6-a ĝis la 7-a de septembro Varsovion forlasis membroj de registaro kun prezidento planante atingi Luckon, supera komandanto Edward Rydz-Śmigły kun stabo direktis sin al Bresto; militkrimo: germanaj soldatoj pafmortigadis civilulojn en: Poddębice - 125, Sławków - 98 (judojn, de la 5-a), Niewiesz - 58, Pińczów - ĉirkaŭ 50, Niemysłowice (apud Prudnik), Józefów kaj Turku po 26 kaj en 9 aliaj lokoj; Marian Seyda en depeŝo al regopovoj de Nacia Partio en Varsovio skribis: Batalo de registaro pri livero al ĝi (Pola Enlanda Armeo) de armiloj daŭris jam sep monatojn antaŭ eksplodo de la ribelo en Varsovio, sed estis paralizata de suspektoj de britoj, ke rezulte de inspiro de Sosnkowski la arilaro estos uzita ne kontraŭ germnoj, sed kontraŭ sovetoj (...) Estas tragike, ke la nuna situacio de Pollando, eĉ afero de la helpo al Varsovio, estas utiligata por partiaj kaj personaj ludoj flanke de senatanoj kaj plimulto de lokaj socialistoj
    • Istanbulo: "La Republique" en artikolo Duoble heroa urbo skribis: Sendube Varsovio estas la plej heroa urbo dum la nuna milito kaj estas pli granda simbolo de dediĉo kaj heroeco, ol Verdun kaj Stalingrado. Verdun estis fortikaĵo, Stalingrado estis defenata de la tuta soveta armeo. Varsovio, simile kiel en 1939, batalas sen armilo kaj sen helpo. Ĝia forto konsistas en konstantaj kaj senmortaj spiritaj valoroj;
  • La 8-a de septembro
    • Dutaga batalo de Iłża komenciĝis; bataloj de Barak (inter Skarżysko-Kamienna kaj Szydłowiec) kaj Wola Cyrusowa (distrikto Brzeziński); militkrimo: en Opatowiec (distrikto Kazimierza) germanoj pafmortigis 45 polajn militkaptitojn
    • Moskvo: Vjaĉeslav Molotov diris al pola ambasadoro, ke (raporto laŭ taglibro de pola ĉefministro): interveno de Anglio kaj Francio en la pola-germana konflikto kreis tute novan situacion, kiun sovetoj devas konsideri. Pro tio certigoj de marŝalo Voroŝilov el la 27-a de aŭgusto de la sama jaro pri preteco liveri al Pollando militan materilon kaj krudaĵojn ĉesas esti aktualaj. Ankaŭ ebligo de tranzito tra Sovetunio por la pola milita materialo estas kontraŭ la freŝdata pakto kun germanoj;
  • La 9-a de septembro
    • Dekkelkhora Batalo de Bronina, apud Busko-Zdrój, inter pola divizio kaj germana korpuso - po 200 mortfalintoj, mil polaj soldatoj iris al mallibero; en Będzin, nokte de la 8-a ĝis la 9-a de septembro germanoj bruligis sinagogon, de kiu ekbruliĝis najbaraj judaj domoj - dum provoj savi havaĵon oni pafmortigis kelkdekon de judoj (pri tio germanaj regopovoj akuzis poste 42 polojn, kiujn oni arestis kaj post torturigitaj deklaroj pafmortigis) - grupon de judoj savis pastro Wincenty Mieczysław Zawadzki, malfermante al fuĝantoj pordegon de la preĝeja placo; revenĝe pro dutaga defendo de Kłecko germanoj pafmortigis 300-320 polojn
  • La 11-a de septembro
    • Germanoj konkeris Siedlce kaj rompis defendlinion laŭ San-rivero (dekstra alfluo de Vistulo); Londono: Władysław Raczkiewicz subskribis Dekreton de la Prezidento de Respubliko pri kreo de la oficejo de Ministro pri Informado kaj Dokumentado - dum la milito Pola Telegraf-Agentejo kaj Pola Radio subiĝas al la ministro, kaj la duan pri enkonduko de la nomo "Ministro pri Laboro kaj Socia Protekto" kun "Ministerio pri Laboro kaj Socia Protekto"; el instrukcio por gazetaro de la Propaganda Ofico de Tria Regno: La foton de pola komandanto de Westerplatte, al kiu pro braveco oni permesis reteni la sabron, oni ne povas plu publikigi. Ĝenerala rimarko: la vorton "brava" oni ne rajtas plu uzi pri poloj. Anstataŭ tio oni devas diri pri "malmola" aŭ "ataka" defendo. (...) La vorto "brava" devas nur koncerni germanajn soldatojn
  • La 12-a de septembro
    • Varsovio: per radio parolis prezidanto de Pola Akademio de Literaturo Wacław Sieroszewski, spektinto de tri militoj kaj unu revolucio: Mi devas konstati, ke tiu ĉi milito estas la plej terura, kian vidis miaj okuloj; germana aeratako al Krzemieniec (nun en Ternopila provinco), provizora sidejo de Ministerio pri Eksperlandaj Aferoj kaj de diplomatia korpuso - 31 mortintoj, 77 vunditoj, 27 domoj bruligitaj kaj detruitaj; sur forirplaco de Końskie germanoj pafmortigis 22 judojn; ĉirkaŭ 200-persona ukraina taĉmento aliĝis al germanoj por batali kontraŭ Pollando
  • La 15-a de septembro
    • Membro de Jungdeutsche Partei de Poznań sciigis, ke en najbaraj lokoj "sekureca servo" kreita de germana malplimulto murdis ĉirkaŭ 60 "polajn ribelantojn"; Ŝanhajo: radiostacio XCDN (The Voice of Democracy), disaŭdiganta lunde kaj ĵaŭde po duonhore en la pola lingvo, komencis dimanĉan horan disaŭdigaĵon en la angla titolitan Inside Occupied Europe, kiun konsistigas sciigojn de Pollando, Ĉeĥio kaj Nederlando;
  • La 18-a de septembro
  • La 19-a de septembro
    • Germanaj soldatoj kaj polico pafmortigis en 5 lokoj 153 judojn kaj 25 polojn; en franciskana monaĥejo Niepokalanów (proksime al Sochaczew) germanoj arestis 47 pastrojn kaj monaĥojn; komandanto de la Defendo de Marbordo kolonelo Stanisław Dąbek sinmortigis por ne esti malliberigita de germanoj - post tiu ĉi septaga akra batalado en la okcidenta parto de la Golfo de Gdansko el ĉirkaŭ 15 mil soldatoj kaj volontuloj 5 mil mortfalis aŭ vundiĝis
    • En radiodepeŝo de la brita nacio al Varsovio: La tuta mondo admiras kuraĝon de Varsovio. Ankoraŭfoje Pollando iĝis viktimo de rabema najbara nacio. Ankoraŭfoje pere de heroaj bataloj Pollando iĝis standardisto de la libereco en Eŭropo. Ni, viaj aliancanoj batalos pri revenigo de via libereco - responde al la brita depeŝo Stefan Starzyński profundkore dankis al la brita nacio kaj denove alvokis aliancanajn registarojn de Britio kaj Francio kun la demando kiam la brita-franca helpo estos donita al Pollando tiel, ke influos reĵeton de la germana invado kaj liberigon de la pola loĝantaro kun ĝia ĉefurbo de plua murdado kaj detruado de domoj
  • La 20-a de septembro
    • Bataloj de Armeo "Małopolska" en arbaroj de Janów (Lviva provinco), provantaj trairi al Lvovo, finiĝis
  • La 23-a de septembro
    • Varsovio: en sia lasta radia alparolo Stefan Starzyński diris: ... Mi volis, ke Varsovio estu granda. Mi kaj miaj kunlaborantoj desegnis planojn, faris skizojn de la granda Varsovio de estonteco. Kaj Varsovio estas granda. Tio venis pli rapide ol ni supozis. Ne post kvindek jaroj, ne post cent, sed hodiaŭ mi vidas la grandan Varsovion. Nun, kiam mi diras al vi, mi ĝin vidas tra fenestroj en la tuta grandeco kaj gloro, ĉirkaŭitan de nuboj da fumo, ruĝigitan de fajroflamoj, grandiozan, sendetrueblan, grandan, batalantan Varsovion. Kvankam tie, kie devus estis bonegaj orfejoj - ruinoj kuŝas, kvankam tie, kie devus esti parkoj - hodiaŭ estas barikadoj dense per kadavroj kovritaj, kvankam fajras niaj bibliotekoj, kvankam brulas malsanulejoj - ne post kvindek jaroj, ne post cent, sed hodiaŭ Varsovio defendanta la honoron de Pollando estas pinte de sia grandeco kaj gloro; laŭ ordono de la Defend-Komandanto de Varsovio generalo Walerian Czuma konsiston de reorganizata de diplomita kolonelo Władysław Kaliński la 13-a Infanteria Divizio eniris ankaŭ Laborista Brigado de la Defendo de Varsovio; la lasta (264) numero de "Polska Zbrojna "(Armita Pollando) aperis - reeldonata postmilite en 1945 kaj 1990; en Wola mortfalis batale komandanto de plotono de la 14-a regimento de malpeza artilerio subleŭtenanto de rezervo Seweryn Krzyżański kaj en Antoniówka (Distrikto Tomaszowski) majoro Roman Grabiński
  • La 24-a de septembro
    • Kielce: en sia paŝtista epistolo episkopo Czesław Kaczmarek diris interalie: Milito, malsufiĉo, necerteco pri la sortoj de proksimuloj estas hodiaŭ puno pro niaj eraroj kaj pekoj, sed samtempe donas eblecon gajni multe da meritoj antaŭ la Dio. (...) Ĉiu kiom eble plej rapide eklaboru. (...) Ne semu grenventaĵon anstataŭ grajno. (...) Mi alvokas vin ĉiujn, por ke, antaŭ ĉio fidelaj al la sanktaj ordonoj de la Dio kaj Eklezio, vi estu obeemaj rilate al administraciaj regopovoj en ĉio, kio ne kontraŭstaras al la katolika konscienco kaj la pola digno; apud Rawa Ruska (nun en Lviva provinco) pereis komandanto de la 42-a infanteria regimento subkolonelo Wacław Malinowski; en Distrikto Nowodworski dum atako al Palmiry pereis komandanto de la 13-a infanteria regimento subkolonelo Alojzy Nowak, postmorte distingita per Virtuti Militari; en Varsovio mortfalis kadre de la 36-a infanteria regimento de Akademia Legio rezerva subleŭtenanto Jan Pawłowicz kaj mortis pro infekto de frakasita piedo profesoro Oskar Sosnowski, kio okazis dum savo de biblioteko post bombado de Varsovia Politekniko; superurbestro de Bydgoszcz diris interalie: ni estas por ordoni kaj poloj por aŭskulti
    • Parizo: pola ambasadoro alvokis polajn civitanojn al volontula armeo - restas ĉi tie generalo Władysław Sikorski
  • La 25-a de septembro
    • Pola submarŝipo Żbik eniris svedan havenon, kie ĝi estis internigita; el Niagara Falls (Usono) en enkonduka rezolucio de komenciĝanta la 18-a Sejmo de la Asocio de Polinoj: La sango frostiĝas en vejnoj pro sciigoj alvenantaj de la lando, al kiu bedaŭrinde neniu el ŝtatoj ligitaj per traktato alvenas ĝis nun kun helpo. (...) Ni, polinoj, (...) kategorie asertas konforme al vortoj de la granda polo Stanisław Staszic, ke "granda nacio povas fali, sed perei nur la fia". Kaj la pola nacio, kiu kvankam trapasis gehenon de suferoj, neniam malnobliĝis
  • La 26-a de septembro
    • Sidejo de la Ofico de Ĝenerala Gubernio iĝas Litzmannstadt (Lodzo), kaj post enkorpigo de la urbo al Nazia Germanio (la 9-an de novembro) - ekde la 13-a de novembro - Krakau (Krakovo). Al Ĝenerala Guberniestro subiĝas Ĉefo de la Ofico de ĜG (Registaro de ĜG ekde la 9-a de decembro 1940) kaj Supera Komandanto de SS kaj Polico. Hans Frank subskribis plurajn disponojn: pri sekureco kaj ordo en ĜG, deviga laboro por poloj (ekde la 18-60 vivjaro) kaj por judoj (14-60), permeso eniri kaj forveturi, presado, identigiloj, nomataj Kennekarte, kun la nomo, naskiĝdato, deveno, profesio, civila stato, religio, ŝtataneco kaj fingra premsigno; Zychy (distrikto Konecki): Komandanto de Apartigita Taĉmento de Pola Soldataro majoro Henryk Dobrzański subskribis la jenan oronon: Mi ordonas krei volontulajn taĉmentojn de Pola Soldataro kiel senrompa daŭrigo de la Armeo de la Respubliko. Novaj dungitoj estos enkorpigitaj al la vicoj starantaj garde de sia soldata honoro kaj devo, al la vicoj, kiuj armilon kaj uniformon ne forlasis kaj eĉ por momento ne cedante sian meritan servon ekbatalos la finan venkon; Supera Komandanto Edward Rydz-Śmigły eldonis lastan ordonon al komandanto de la Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rómmel, en kiu li dankis al ĉiuj soldatoj pro la heroa defendo de la ĉefurbo, kaj la generalo plenrajtigis ĉefon de eksterfrontaj flankatakoj de Armeo "Pomorze" Michał Tokarzewski-Karaszewicz daŭrigi subtere la batalon pri sendependeco kaj integro de la tuta pola ŝtato
  • La 27-a de septembro
    • Varsovio: sekreta vira organizaĵo de skoltistoj Szare Szeregi (Grizaj Taĉmentoj) fondiĝis - meze de 1944 ĝi grupigis 15 mil membrojn, en tio 7 mil skoltistinojn; Komandantaro de la Defendo de Varsovio eldonis militan komunikon pri subskribo de la 24-hora armistico kaj "komenco de traktado pri kondiĉoj de la redono de ĉefurbo kaj Fortreso Modlin"; komandanto de Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rommel ordonis pri kondiĉoj de armistico, interkonsentitaj kun la germana 8-a Armeo, kaj en alvoko al soldatoj skribis: Dum tri semajnoj vi pruvis, ke la pola soldato, starigita en samegalajn kondiĉojn de batalo, ne nur ne cedas al malamiko, sed superas ĝin. Plenumante taskon de la defendo de Varsovio, ni eĉ dum momento ne estis venkitaj. Grandega detruo, al kiu cedis Varsovio, precipe dum bombado la 25-an de septembro, manko de akvo, lumo, nutraĵo por batalantaj taĉmentoj - devigis min al la decido, kies celo estas rompo de la turmento de civila loĝantaro de la ĉefurbo. (...); Asocio de Pola Skoltaro transiris al konspiro - de februaro 1940 uzas la kodnomon Grizaj Taĉmentoj (famiĝis pro la atenco al ekzekutisto de varsovianoj SS-generalo Franz Kutschera kaj liberigo de poloj el transporto al Aŭŝvico); Hitler proponis venigi baltajn germanojn al polaj teritorioj; Erich von dem Bach-Zelewski raportis nokte al Heinrich Himmler, ke Adolf Hitler donis al li kaj Oskar Dirlewanger Kavaliran Krucon, kaj Kverkajn Foliojn al generalo Heinz Reinefarth
  • La 28-a de septembro
    • Primaso August Hlond mesaĝis por poloj en la pola sekcio de Radio Vatikana: Mia Pollando, martirino. Vi falis kiel viktimo de la perforto, defendante kun sindediĉo sen limoj la aferon de sia sendependeco. El la historia devo vi eliris kun grandioza spiritgrandeco (...). Saluton al Varsovio, la heroa ĉefurbo, granda en gloro kaj martireco de sia defendo; Ignacy Jan Paderewski de Svislando en alvoko al polaj rifuĝintoj en Francio skribis: Danke al heroeco de nia soldato, danke al inda la plej grandan admiron oferemo kaj dediĉo de nia popolo "triumfa militiro" de la germana armeo sur nia tero, per kiu Hitler ŝajnigis sian nacion, ŝanĝiĝis al peza batalo (...). Hitler, kiu altrude postulis universalan agnoskon pro sia batalo kontraŭ bolŝevismo, kaj Stalin, tiu ĉi sanga diktatoro, batalanta kvazaŭ pri la rajtoj de demokratio, fine demetis siajn maskojn kaj montris al la tuta mondo sian veran vizaĝon
  • La 30-a de septembro
    • Varsovio: konforme al la kapitulaca pakto germanoj eldonas al loĝantaro 175 160 porcioj da supo kaj 300 mil porcioj da pano; laboristoj de Disaŭdigejo Varsovio II per amatora radio transdonis la lastan komunikon: Halo, halo. Ĉu vi nin aŭdas? Tio nia lasta komuniko. Hodiaŭ germanaj taĉmentoj eniris al Varsovio. Fratajn salutojn ni sendas al soldatoj batalantaj en Hel kaj al ĉiuj batalantoj, kie ajn ili estas. Ankoraŭ Pollando ne pereis! Vivu Pollando! - la tekston oni legis ankaŭ en la angla kaj fraca lingvoj kaj fine disaŭdiĝis la pola himno
    • Parizo: prezidento de Pollando Władysław Raczkiewicz akceptis demision de la registaro de generalo Felicjan Sławoj Składkowski, kune kun diplomita kolonelo Józef Beck kiel ministro pri eksteraj aferoj - en sia unua mesaĝo al la nacio la nova prezidento diris interalie: Ne la unuan fojon en nia historio okazas, ke la Ŝtatestro kaj la nacia registaro serĉas protekton ekster la lando, inundita de malamika invado. Dum mil jaroj ne la unuan fojon ni defendis la propran enton kaj la kristanan civilizon kontraŭ elnaturigita germana avido de rabo, invado kaj subpremo, la avido konanta nek mezuron, nek limojn kaj aliancita kun ĝi ne la unuan fojon orienta barbareco, kaj la nova pola registaro ekprotestis kontraŭ germana-soveta pakto de la 28-a de septembro 1939; Rio-de-Ĵanejro: solena koncerto en Granda Operejo kun aplaŭdo al Pollando (koncertis Brailowski); papo Pio la 12-a alparolis en Vatikanurbo al poloj - la mesaĝo iĝis kritikata pro tio, ke li ne provis haltigi la germanan agreson
  • La 1-a de oktobro
    • Germanaj taĉmentoj eniris al Mezurbo - neniu pafo al germanoj okazis; "Wieczór Warszawski" (Varsovia Vespero) en artikolo Stefan Starzyński pri la nuna momento skribis: Prezidanto de la ĉefurbo Stefan Starzyński, kies indikoj troviĝantaj en la konataj alparoloj per radio havis por loĝantaro de Varsovio valoron de devigaj disponoj, deklaris al reprezentanto de nia redakcio: Ni travivis pezajn tagojn. Sed grandeco de la perdoj kaj devo de la rekonstruo nun ne permesas pripensadon. Oni tuj devas eklabori, kuraci vundojn, forigi brulejojn, konstrui denove, revenigi al la ĉiutaga vivo la ordinaran trapason (...);
  • La 3-a de oktobro
    • En Giżyce (distrikto Sochaczewski) mortis vundita apud Iłowo komandanto de infanteria regimento subkolonelo Stefan III Michalski - germanoj permesis al ete vunditaj soldatoj partopreni funebran ceremonion eldonante armilojn kun municio por honora salvo - postmorte avancita ĝis kolonelo
    • Berlino: en cirkulero al diplomatiejoj de Tria Regno legeblis: Establita nun ekster Pollando nova pola "registaro" posedas nek faktan, nek juran signifon. Tiu ĉi registaro por ni ne ekzistas
  • La 5-a de oktobro - la lasta 35-a tago de la germana-pola milito
    • Kock: Kapitulaco de Memstara Operaca Grupiĝo "Polesie" (Polesio) de generalo Franciszek Kleeberg finas organizitan reziston de la regulaj unuoj de Pola Soldataro en la defenda milito. El la lasta adiaŭa ordono de la komandanto: De malproksima Polesio, de Narew, el taĉmentoj, kiuj rezistis demoraliĝon - mi kolektis Vin sub sian komandon, por batali ĝis la fino. Mi volis unue iri suden, kiam tio ne eblis, porti helpon al Varsovio. Varsovio falis antaŭ ol ni aliris. Malgraŭ tio vi ne perdis la esperon kaj plu batalis. Unue kun bolŝevikoj, poste (...) kun germanoj. Vi montris harditecon kaj kuraĝon en la tempo de duboj kaj konservis fidelecon al la Patrujo ĝis la fino. (...) Mi dankas al Vi pro via kuraĝo kaj Via disciplineco, mi scias ke vi ekstaros kiam estos bezonataj - la plenan ordonon, kune kun forlasitaj en Pola Popola Respubliko vortoj unue kun bolŝevikoj oni permesis anonci en 1988 en televida programo "Ripeto el historio". Raporton pri bataloj de komandata de si Divizio "Kobryń", eniranta la Memstaran Operacan Grupiĝon "Polesie" publikigis s.t. La lasta pola soldato de la kampanjo 1939 kolonelo Adam Epler en 1942 en Tel-Avivo.
    • En Varsovio Wehrmacht paradis antaŭ Adolf Hitler kaj 5 generaloj (nerealigita atenco kontraŭ Hitler pro forigo de loĝantoj el la parada strato, preparita de Servo al Venko de Pollando)

Unuaj tagoj de la germana okupado redakti

  • La 6-a de oktobro
    • Germanoj arestis instruiston kaj verkiston Gustaw Morcinek, malliberigata en Sachsenhausen kaj koncentrejo Dachau
    • Parizo: en la unua alparolo al la nacio ĉefministro generalo Władysław Sikorski diris: En tiu ĉi historia por la nacio momento sole faroj, kaj ne vortoj havas la signifon. (...) nova dispartigo de la pola ŝtato estas perforto, kiun ni neniam konfirmos; laŭ postmilitaj pritaksoj de historiistoj: germanaj perdoj estis ĉirkaŭ 50 mil mortigitoj, vunditoj kaj perdiĝintoj, la polaj ĉirkaŭ 70 mil mortfalintoj (en tio 3 300 oficiroj, t.e. 5%) kaj ĉirkaŭ 133 mil vunditoj (en tio pli ol 6 700 oficiroj, ankaŭ 5%), al germana mallibero iris ĉirkaŭ 420 mil soldatoj, kaj al la soveta - 200 mil. Ankoraŭ aldonendas ĉirkaŭ 10 mortintaj kaj murditaj en la germana mallibero kaj ĉirkaŭ 20 mil mortintaj kaj murditaj en la soveta
  • La 9-a de oktobro
    • En Varsovio germanoj pere de afiŝoj alvokis polajn oficirojn registriĝi la 10-an kaj 12-an de oktobro; Kurjer Warszawski (Varsovia Kuriero) aperis la lastan fojon post senĉesa aperado dum 118 jaroj
  • La 13-a de oktobro
    • Unua oficiala komuniko en okupata Varsovio pri plenumo de mortpuno pro posedo de armilo, kaŝita en loĝejo de ŝoforo.
  • La 15-a de oktobro
    • En Varsovio kreiĝis kvar konspiraj organizaĵoj: "Pobudka" (Veksignalo), PLAN (Pola Popola Sendependeca Kampanjo), TAP - Sekreta Pola Armeo, ZSP (Asocio de Polaj Sindikatistoj) - post la 15-a de oktobro ekestas CKON - Centra Komitato de Sendependecaj Organizaĵoj
  • La 21-a de oktobro
    • Komuniko de Wehrmacht: la germanaj armitaj fortoj enprizonigis en Pollando 11 452 oficirojn kaj 576 852 suboficirojn kun soldatoj
  • La 24-a de oktobro
    • Aresto de pola reĝisoro hungardevena Fryderyk Jarosy, kiu malgraŭ aŭstra civitaneco ne enskribiĝis al Reichsdeutsch-liston - li fuĝis de malliberejo kaj kaŝiĝis en Varsovio, sed germanoj disvastigis informon, ke li estis pafmortigita;
  • La 25-a de oktobro
    • La germana armea administracio sur teritorio de Pollando, ekde la 1-a de septembro germanoj ĝis tiam, en 714 ekzekutaj okazaĵoj de civila loĝantaro murdis ne malpli ol 16 336 personojn, samtempe bruligis ne malpli ol 55 urbojn kaj 476 vilaĝojn
  • La 27-a de oktobro
    • Toruń: laŭ germana afiŝo: Por kontraŭstari al aplomba konduto de certa parto de la pola loĝantaro, mi ordonas, jene: 1. Polaj civitanoj de ambaŭ seksoj havas devon antaŭ reprezentantoj de la germana regopovo - kiom eblas iliaj distingoj laŭ uniformo aŭ manrubando - cedi la vojon. La strato apartenas al venkantoj - kaj ne al venkitoj. 2. Polaj civitanoj de vira sekso havas devon klini sin per demeto de kapkovrilo al ĉiuj trapasantaj personecoj de la Ŝtato, Partio kaj Armitaj Fortoj (...); Lodzo: figazeto "Nowy Kurier Warszawski" anoncis tekston de publikigo por Varsovio de d-ro Helmuth Otto pri la "tuja konfisko" de ĉiuj radioriceviloj". La komunikaĵo avertis: Polico estas rajtigita al serĉado de neredonitaj radioaparatoj; papo Pio la 12-a en sia encikliko rememorigis ke li spertas la plej grandan doloron pro morto de tiom da personoj de "tiel amata de li pola nacio"
  • La 28-a de oktobro
    • Parizo: nekonata industriisto raportis el Varsovio: Malgraŭ mizero, senlaboreco kaj teruraj humiliĝoj, precipe flanke de junaj oficiroj kaj germanaj soldatoj, la loĝantaro ne perdas fidon al estonteco
  • La 1-a de novembro
    • En Poznań germanoj murdis agrikulturiston Tytus Jemielewski kaj pafmortigis profesoron Edward Klich, apud Chełm pafmortigis komerciston Paweł Muchowski kun lia filo, el Bydgoszcz forveturigis de malliberejo kaj poste murdis en nekonataj cirkonstancoj historiiston Michał Nycz;

Opinioj redakti

8.06.1940: En Varsovio "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!), organo de konspira Komandejo de Pollando-Defendantoj en artikolo Kion Pollando donis al la mondo? skribis pri la kvinsemajna septembra defendo danke al kiu Aliancanoj gajnis 8 monatojn de valora tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Andrzej Krzysztof Kunert, Rzeczpospolita Walcząca, wrzesień-grudzień 1939 (Respubliko Batalanta, septembro-decembro 1939), Wydawnictwo Sejmowe, Warszawa 1993, p. 254 + 140 ilustraĵoj
  • Edmund Makowski kaj Kazimierz Młynarz (prilaboro), Dni klęski, dni chwały. Wspomnienia Wielkopolan z Września 1939 (Tagoj de malvenko, tagoj de gloro. Rememoroj de grandpolujanoj pri Septembro 1939), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1970, p. 324

Eksteraj ligiloj redakti