Masakro aŭ amasbuĉado estas murdo de homoj en precipe kruelaj cirkonstancoj, okazanta plej ofte pro malamo aŭ venĝo.

En militaj konfliktoj, oni komprenas sub tiu nocio la politike aŭ etne motivitajn ekzekutojn de civiluloj, soldatoj post ties kapitulaco. La masakro tiel estas ligita kun amasmurdo, kiun faras armitaj trupoj sen milita, batala neceso.

Masakro ankaŭ povas ĉe malvenko de manifestacioj kaj ribeloj, tumultoj, sed oni uzas ankaŭ la esprimon por teroraj aŭ krimaj amasmurdoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti