Pogromo estas registare instigita, aprobita aŭ malatentita senkaŝa kaj amasa prirabado, persekutado kaj eĉ murdado de judoj aŭ, pli ĝenerale, de aliaj religiaj, rasajgentaj minoritatoj.

Fenomeno de pogromoj havas longan historion. Pogromoj de judoj okazis en multaj landoj de mezepoka Eŭropo, precipe en la okcidenta (Anglio, Francio, Germanio), kio kaŭzis ilian migradon al sekuriga por ili Kongresa Pollando.

La nocio venas el la rusa kaj signifas detruon (погрóм, de громить = detrui). La kontraŭjudaj pogromoj aperis en la cara Rusio (hodiaŭa Pollando, Ukrainio, Belarusio, Besarabio) ofte. Pli poste ĝi pintiĝis en la holokaŭsto en la nazia Germanio. La versaĵna lasta juda pogromo estis pogromo de Kielce en 1946.

Listo de pogromoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti