Geto

kvartalo de urbo, ofte aĉa, en kiu vivas iu malplimulta etno

Geto, laŭ Nova PIV, estas urba kvartalo, kie la judoj devis loĝi laŭ ordono de la magistrato. La vorto estas uzata ankaŭ pri aliaj urbopartoj loĝataj de minoritatoj, ekzemple getoj de nigruloj en Usono.

El la Venecia itala dialekto, Ghetto, nomo de kvartalo en Venecio, kie devis loĝi la judoj.

El tio oni nomis poste per tiu nomo ĉiujn tiajn kvartalojn, kie la judoj, ĉu volonte, ĉu trudite, kunloĝis.

Finfine, ĉar tiuj kvartaloj estis ofte pro la persekutado kontraŭ judoj, mizeraj kvartaloj, kaj iel enfermitaĵejo de forpuŝitaj homoj, la vorto iĝis moderntempe ofte uzata por signi kvartalojn aŭ iaspecajn lokojn kie homoj ĉu estas iel trudataj loĝi en malprivilegiaj kondiĉoj (ekzemple: la nigrulaj getoj en Usono), ĉu malvolonte ĉu memvole disiĝas de la cetera mondo (ekzemple "nuntempe riĉuloj kreas "getoj"n kie ili vivas kune sub protekto de alarmiloj kaj privataj gardistoj"). En ambaŭ sencoj la vorto uzatas malŝate.

Dua Mondmilito redakti

Getoj estis establitaj en teritorioj de Ukrainio, Belorusio, Ĉeĥio, Hungario, plejparte tamen sur terenoj, kiuj antaŭlamilito apartenis al Dua Pola Respubliko. Kreitaj i.a. en Bjalistoko, Częstochowa, Kielce, Krakovo, Lublin, Lodzo, Radom, Varsovio, Vilno kaj Lvovo. Ĝenerale en okupata Pollando germanoj fondis de 400 ĝis 600 getoj.

Kelkaj getoj redakti

En kulturo redakti

"In the Ghetto" (En la geto, origine titolita "The Vicious Circle", malvirta cirklo) estas kanto verkita de Mac Davis kaj famigita kaj popularigita fare de Elvis Presley, kiu sukcesis per ĝi en 1969. Ĝi ne temas pri judoj, sed pri junulo kiu misedukiĝas en medio al krimado.

Vidu ankaŭ redakti