Getourbo, angle: Townships (=„kvartalo, municipo, kvartalaĵo“) estas la termino por tiuj kvartaloj, kiujn la Apartheid-reĝimo instalis en Sudafriko kaj Namibio apartige por la „nigra“, la „kolora“ kaj la „hinda“ loĝantaro. Ankaŭ en hodiaŭa Sudafriko ili ankoraŭ ekzistas eĉ daŭre kreskas, kelkaj estas gigantaj urboj. Tipa ekzemplo estas Soweto (la nomo estas mallongigo de South Western Township - Sudokcidenta kvartalaĵo), kvartalo de Johanesburgo en provinco Gauteng. Krom Soweto, la laŭ laŭ areo plej grandaj taŭnŝipoj estas Mdantsane proksime de Orient-Londono kaj Kajeliĉa proksime de Kaburbo.

Township de Soweto

La instalado de getourboj estis grava apliko de la apartisma ideologio: en la „ideala Apartheid-urbo“ ĉiuj rasoj loĝas en siaj kvartalaĵoj dividite disde la aliaj per „bufrozonoj“ kun bariloj kiel trafikaj instalaĵoj (reloj ...), industriaj kompleksoj aŭ senkonstruajaj terenoj. La „blankaj kvartaloj“ kreskis laŭ la bezonoj de siaj loĝantoj, kontraŭe la getourboj unuavice apartigi la diversrasajn loĝantojn.

La loĝantaro de getourboj daŭre kreskas - Soweto laŭnombre preskaŭ atingis Johanesburgon. La loĝantoj loĝas en grandegaj setlejoj el simplegaj domoj aŭ kabanoj preskaŭ sen infrastrukturo, ekzemple: getourbo Langa estis konstruita 1927 12 km sudoriente de Kaburbo, origine por 850 personoj, en 1989 ĝi jam havis 16.500 loĝantojn, laŭ taksado de 2003 estas pli ol 80.000 (taksi la nombron de loĝantoj estas tre malfacila, ĉar daŭre homoj venas kaj foriras).

La vorto getourbo jam imagigas ladkvartalon kun amasa loĝado en mizeraj kabanoj, ladodomaĉoj, kartonaj skatoloj kun alta krimado, granda mizero, malriĉeco, malsato kaj malsano.

Depost la fino de Apartheid la kondiĉoj ŝanĝiĝas, sed tre malrapide.

Bildoj el Dukatole, kvartalaĵo de Aliwal North

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti