Apartismo

Flago de Sud-Afriko de 1928 al 1994, tute koloniisma kaj montrante la interesojn de blankuloj.
La nova multkolora flago de Sud-Afriko adoptita en 1994 markas la finon de la reĝimo de la Apartismo.
Signalo pri rasapartigita strando dum la sistemo de apartismo en Sudafriko

La apartismo (afrikanse apartheid [aPARThejd]) aŭ pli precize rasapartismo estis politika sistemo en Sud-Afriko en kiu oni apartigis homojn laŭ raso kaj donis al ili malegalajn rajtojn, kaj malegalajn eblojn por asocioj kaj movadoj, nome malfavoraj por la nigra plimulto kaj favoraj por la blankuloj nome por la malplimulto de Afrikaneroj. Fakte ne estis la afrikanera Hendrik Verwoerd, sed la brito Cecil Rhodes kiu konstruis la unuan ras-apartigan leĝaron.[1]

Enhavo

PriskriboRedakti

Tion organizis la Nacia Partio reganta el 1948 al 1994. Rasapartismo estis evoluigita post la Dua Mondmilito fare de la Bur-dominita Nacipartio kaj Broederbond organizoj kaj estis eksportita ankaŭ en Sudokcidenta Afriko, kiu estis administrita fare de Sudafriko sub mandato de Ligo de Nacioj (revokita en 1966 laŭ Rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj 2145),[2] ĝis ĝi akiris sendependecon kiel Namibio en 1990.[3] Kiel etendo, la esprimo estas nuntempe uzita por ĉiu speco de apartigo, establita fare de la ŝtataj instancoj en lando, kontraŭ la sociaj kaj civitanaj rajtoj de plimulto aŭ malplimulto de civitanoj, pro etnaj antaŭjuĝoj.

Rasapartigo en Sudafriko komenciĝis en koloniaj tempoj sub nederlanda regado.[4] Rasapartismo kiel oficiala politiko estis lanĉita sekvante la parlamentan balotadon de 1948. Leĝaro klasifikis loĝantojn en kvar rasajn grupojn, "nigraj", "blankaj", "koloraj", kaj "hindaj", kun hindaj kaj koloraj dividitaj en pluraj sub-klasifikoj,[5] kaj loĝ-kvartaloj estis apartigitaj. De 1960 ĝis 1983, 3.5 milionoj da neblankaj sudafrikanoj estis forigitaj de siaj hejmoj, kaj devigitaj loĝi en apartigitajn kvartalojn, en unu el la plej grandaj amasforigoj en moderna historio.[6] Neblanka politika reprezentantaro estis aboliciita en 1970, kaj komencante en tiu jaro nigruloj estis senigitaj je sia civitaneco, laŭleĝe iĝis civitanoj de unu el dek tribobazitaj aŭtonomiaj patrujoj nomitaj bantustanoj, kvar el kiuj iĝis teorie sendependaj ŝtatoj. La registaro apartigis edukon, sanservan prizorgon, strandojn, kaj aliajn publikajn servojn, kaj provizis nigrulojn per servoj pli malsupraj ol tiuj de blankaj homoj.[7]

 
Frederik de Klerk kaj Nelson Mandela salutas sin ĉe la Ĉiujara Kunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davos en Januaro 1992.

Rasapartismo okazigis signifan internan reziston kaj perforton, krom embargon por komerci longan armilojn kontraŭ Sudafriko.[8] Ekde la 1950-aj jaroj, okazis serio de popolaj ribeloj kun la malpermesado de opozicio kaj malliberigado de kontraŭ-rasapartismaj gvidantoj. Ĉar agitado disvastiĝis kaj iĝis pli efika kaj militistiĝis, ŝtataj organizoj reagis per subpremo kaj perforto. Kune kun la sankcioj metitaj kontraŭ Sudafriko fare de la internacia komunumo, tio igis ĝin ĉiam pli malfacila ke la registaro konservus la povon.

Rasapartismaj reformoj en la 1980-aj jaroj ne estingis la muntitan opozicion, kaj en 1990 prezidanto Frederik Willem de Klerk komencis intertraktadojn por finigi rasapartismon,[9] kulminante per multrasaj demokrataj elektoj en 1994, gajnitaj fare de la Afrika Nacia Kongreso estrita de Nelson Mandela. La spuroj de rasapartismo daŭre formas sudafrikan politikon kaj socion. Kvankam la oficiala aboliciado de rasapartismo okazis en 1991 per nuligo de la lasta de la ceteraj rasapartismaj leĝoj, la fino de rasapartismo estis vaste rigardita kiel ekestiĝante de la demokrataj parlamentaj balotadoj en 1994. De Klerk ekmalmuntis apartismon per la liberigo de Mandela kaj de kelkaj aliaj politikaj prizonuloj en oktobro de 1989.[10] Kvankam la oficiala abolo de apartismo okazis en 1991 per la forigo de la lastaj restintaj apartismaj leĝoj, neblankuloj ne rajtis voĉdoni ĝis 1993 kaj la fino de apartismo estas amplekse konsiderata kiel ekde la demokrataj ĝeneralaj elektoj de 1994. Tiele la sistemo estis forigita en 1994.

HistorioRedakti

La balotado de 1948Redakti

 
Daniel François Malan, la unua apartisma ĉefministro (1948–1954).

Rasapartismo, jam evoluigita en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, estis simila al la politiko de apartigo kiun ĝi anstataŭigis. La esprimo rasapartismo respektive apartheid estis uzita ofte en diskutoj pri raso kaj politiko fare de afrikaneraj naciistoj kiuj deziris blankan dominadon en Sudafriko. Dum la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj Sudafriko konvertiĝis al moderna industriigita kaj urbanizita lando kaj rasapartismo estis reago de buroj al tiu rapida ŝanĝo. Buroj estis blankaj sudafrikanoj kies prapatroj estis nederlandaj koloniistoj. Ili sentiĝis senpovigitaj fare de nigruloj en la laborantaro kaj per la potenco kaj ekonomia sukceso de anglalingvaj sudafrikanoj. Buroj kredis ke la Smuts registaro ne povis adekvate uzi la politikojn de apartigo por avanci la vivkondiĉojn de buroj kaj trakti la problemon de la "malbona blanka" statuso de multaj buroj.[11]

La ideologia fundamento de rasapartismo estis ke la diversaj rasoj en Sudafriko devis esti apartigitaj por sia propra reciproka utilo. La plejparto de rasapartisma pensado estis bazita firme sur la filozofio de "scienca rasismo". Buroj diris ke estis malebla kaj nepraktigebla por la diversaj rasoj kaj kulturoj vivi kiel unusola. Poste politiko de aparta evoluo estus traktita fare de la blanka registaro. Tiu insisto pri rasa aparteco iĝas la politika kaj laŭleĝa doktrino de rasapartismo.

En la evoluo al la balotado de 1948, la ĉefa afrikanera naciista partio, nome la Herenigde Nasionale Partie (Reunuigita Nacipartio) sub la gvidado de protestanta kleriko Daniel François Malan kampanjis en sia politiko de rasapartismo.[12][13] La Reunuigita Nacipartio mallarĝe venkis super la Unuigita Partio de Smuts danke al la kalkulsistemo ĉar ne ricevis plian kvanton da voĉdonoj kaj formis koalician registaron kun alia afrikanera naciista partio, nome la Afrikaner Party. Malan iĝis la unua-rasapartisma ĉefministro, kaj la du partioj poste kunfalis por formi la Nacipartion (NP).

Apartisma leĝaroRedakti

La estroj de la NP argumentis ke Sudafriko ne enhavas unusolan nacion, sed ĝi estas formata de ĝis kvar distingaj rasgrupoj: nome blankuloj, nigruloj, koloruloj kaj hindianoj. Tiaj grupoj estis disigitaj en 13 nacioj aŭ rasfederacioj. Blankuloj enhavas la lingvogrupojn de angla kaj afrikansa; la negra popolo estis dividata en dek tiaj grupoj.

La ŝtato aprobis leĝojn kiuj pavis la vojon por "granda apartismo", kiu estis centrita en separado de rasoj je granda skalo, devigante la personojn loĝi en separataj lokoj difinitaj de la raso. Tiu strategio estis parte adoptitaj fare de la "left-over" (restanta) brita regado kiu separis diferencajn rasgrupojn dum ili ekhavis kontrolon de la Buraj respublikoj post la Dua Bura milito. Tio kreis la nur-por-negrajn "townships" aŭ "locations", kie nigruloj estis relokigitaj el siaj propraj urboj. Aldone, oni aprobis leĝojn por "petty apartheid" (malgranda apartismo). La ĉefaj leĝoj por apartismo estis la jenaj.[14]

 
Klarigo de sudafrikaj identecnombroj en identigilo dum apartismo laŭ terminoj de oficialaj subgrupoj de blankuloj, koloruloj kaj hindianoj.

La unua leĝo de granda apartismo estis la Leĝo de Registro de Loĝantaro de 1950, kiu formaligis rasan klasigon kaj enkondukis identigilon por ĉiuj personoj super la aĝo de 18, specifigante rasgrupon.[15] Oficialaj teamoj aŭ stabanaroj estis establitaj por veni al konkludo pri tiuj personoj kies raso ne estis klara.[16] Tio okazigis malfacilon, ĉefe por neblankuloj, separante ties familiojn kiam ties membroj estis de diferencaj rasoj.[17]

La dua piliero de granda apartismo estis la Leĝo de Grupaj Areoj de 1950.[18] Ĝis tiam, plej setlejoj havis personojn de diferencaj rasoj loĝantaj kune. Tiu Leĝo metis finon al diversaj areoj kaj determinis kie ĉiu loĝu laŭ la raso. Ĉiu raso ricevis sian propran areon, kiu estos uzata en postaj jaroj kiel bazo de deviga translokigo.[19] La Leĝo por Evito de Kontraŭleĝa Loĝado de 1951 ebligis ke la registaro detruu la neregulajn setlejojn de nigruloj kaj devigis la blankajn dungantojn pagi la konstruadon de loĝejoj por tiuj nigrulaj laboristoj kiuj tiam estis permesitaj loĝi en urboj antaŭe rezervitaj por blankuloj.[20]

La Malpermeso de Miksaj Geedziĝoj de 1949 malpermesis geedziĝojn inter personoj de diferencaj rasoj, kaj la Leĝo pri Malmoralo de 1950 faris de seksaj rilatoj kun persono de diferenca raso krimon.

Laŭ la Leĝo de Rezervado de Separataj Servoj de 1953, municipaj instalaĵoj estis rezervitaj por partikulara raso, kreante, inter aliaj aferoj, separatajn strandojn, busojn, hospitalojn, lernejojn kaj universitatojn. Signaloj kiaj "nur por blankuloj" estis uzataj ĉe publikaj areoj, eĉ ĉe parkaj benkoj.[21] Nigruloj havigis servojn multe pli malbonkvalitajn ol tiuj de blankuloj, kaj, je malpli etendo, ol tiuj de hindianoj kaj de koloruloj.[7]

 
Signalo de "nur por blankuloj".

Pliaj leĝoj havis la celon subpremi rezistadon, ĉefe armitan rezistadon, kontraŭ apartismo. La Leĝo de Subpremado de Komunismo de 1950 malpermesis ajnan partion kiu aliĝus al komunismo. Tiu leĝo difinis komunismon kaj ties celojn tiom ampleksege ke ajnulo kiu kontraŭus la registaran politikon riskis esti etikedita kiel komunisto. Ĉar la leĝo specife asertis ke komunismo celis disrompi la rasan harmonion, ĝi estis ofte uzata por buŝo-ŝtopi opozicion al apartismo. Malordaj kunvenoj estis malpermesitaj, same kiel kelkaj organizaĵojn kiuj estis sub suspekto minaci la registaron.

Edukado estis dikriminaciata fare de la Leĝo de Bantua Edukado de 1953, kiu skizis separatan sistemon de edukado por sudafrikaj studentaj nigruloj kaj estis desegnita por prepari nigrulojn por vivi kiel nur laborista klaso.[22] En 1959 oni kreis separatajn universitatojn por nigruloj, koloruloj kaj hindianoj. Ekzistantaj universitatoj jam ne rajtis aligi novajn nigrulajn studentojn. La Dekreto por Afrikansa Rimedaro de 1974 postulis la uzadon de Afrikansa kaj Angla je egaleca bazo en altlernejoj ekster la hejmlandoj.[23]

La Leĝo de Bantuaj Aŭtoritatoj de 1951 kreis separatajn registarajn strukturojn kaj por nigruloj kaj por blankuloj kio estis la unua ero de leĝaro por elteni la planojn de la registaro por separi la disvolvigon en la bantustanoj. La Leĝo por Helpo de Nigrula Memregado de 1959 enradikigis la politikon de la NP por teorie sendependaj "hejmlandoj" por nigruloj. La tiel nomitaj "mem–regantaj Bantuaj unuoj" estis proponitaj, kiuj havus malfortajn administraciajn povojn, kun la promeso de posta aŭtonomeco kaj memregado. Ĝi ankaŭ abolis la sidlokojn de reprezentantoj de nigraj sudafrikanoj kaj forigis el la balotlistoj la malmultajn nigrulojn kiuj ankoraŭ rajtis voĉdoni. La Korporacia Leĝo por Bantua Investado de 1959 formis mekanismon por transpaso de kapitalo al la hejmlandoj por krei tie dungadon. Leĝaro de 1967 ebligis al la registaro ĉesi industrian disvolvigon en la "blankaj" urboj kaj redirekti tian disvolvigon al la "hejmlandoj". La Leĝo de Civitaneco de Nigraj Hejmlandoj de 1970 markis novan fazon en la Bantustana strategio. Ĝi ŝanĝis la statuson de nigruloj al tiu de civitanoj de unu el la dek aŭtonomaj teritorioj. La celo estis certigi demografian majoritaton de blankuloj ene de Sudafriko pere de plena sendependeco de la Bantustanoj.

La registaro plifortigis la aprobon de leĝoj kiuj devigu nigrulojn porti identigilojn, por eviti la enmigradon de nigruloj el aliaj landoj. Por loĝi en urbo, nigruloj devis esti dungitaj tie. Ĝis 1956 virinoj estis ĝenerale ekskluditaj el la postuloj de paspermesiloj, ĉar klopodoj enkonduki leĝojn de paspermesiloj por virinoj ĉiam trafis fortan rezistadon.[24]

Interrasa kontakto en sporto ne estis socie akceptata, sed ne estis specifa leĝaro por diskrimacio en sporto.

Malhabilitado de kolorulaj voĉdonantojRedakti

 
Kolorulaj infanoj de Bonteheuwel, Kablando.
 
Ĉiujara porpersona enspezo laŭ rasgrupo en Sudafriko kompare al la niveloj de blankuloj.

En 1950, D. F. Malan anoncis la intencon de la NP krei Departementon por Kolorulaj Aferoj.[25] La sukcedanto de Malan kiel ĉefministro nome J.G. Strijdom volis nuligi la voĉdonajn rajtojn de nigruloj kaj de koloruloj loĝantaj en Kablando. La antaŭa registaro estis enkondukinta la Leĝon por Separata Reprezentado de Voĉdonantoj en la Parlamento en 1951; tamen, kvar voĉdonantoj, nome G Harris, W D Franklin, W D Collins kaj Edgar Deane, defiis ties validecon en tribunalo kun subteno de la Unuigita Partio.[26] La Suprema Tribunalo de Kablando retenis la leĝon, sed ĝi estis nuligita ĉe la Apelacia Tribunalo, kiu trovis ke la leĝo estas nevalida ĉar necesas dutriona majoritato en kuna kunveno de ambaŭ ĉambroj de la Parlamento de Sudafriko por ŝanĝi la koncernajn artikolojn de la Konstitucio.[27] La registaro tiam enkondukis la Leĝon de Alta Tribunalo de la Parlamento (1952), kiu donis al la Parlamento la povon superregadi la decidojn de la tribunalo.[28] La Suprema Tribunalo de Kablando kaj la Apelacia Tribunalo deklaris ankaŭ tion nevalida.[29]

En 1955 la registaro de Strijdom pliigis la nombron de juĝistoj en la Apelacia Tribunalo el kvin al dekunu, kaj nomumis pro-Naciistajn juĝistojn por plenigi la sidlokojn.[30] En la sama jaro ili enkondukis la Leĝon de la Senato, kiu pliigis la Senaton el 49 sidlokoj al 89.[31] Oni faris alĝustigojn tiele ke la NP kontrolis 77 el tiuj sidlokoj.[32] La parlamento kunsidis en kuna kunveno kaj aprobis la Leĝon de Separata Reprezentado de Voĉdonantoj en 1956, kiuj transpasis la kolorulajn voĉdonantojn el la komuna listo de voĉdonantoj en Kablando al nova listo de kolorulaj voĉdonantoj.[33] Tuj post la baloto, la Senato estis restaŭrita al sia originala grando. La Senata Leĝo estis kontestita en la Suprema Tribunalo, sed la ĵus pligrandigita Apelacia Tribunalo, plifortigita per registar-subtenantaj juĝistoj, subtenis la leĝon, kaj ankaŭ la Leĝon por translokigi la kolorulajn voĉdonantojn.[34]

La leĝo de 1956 permesis al la koloruloj elekti kvar reprezentantojn en la Parlamento, sed leĝo de 1969 abolis tiujn sidlokojn kaj senigis la kolorulojn el ties voĉdonrajto. Ĉar azianoj neniam estis rajtigitaj voĉdoni, tio rezultis en la fakto ke blankuloj estis la nura habiligita grupo.

Studo de 2016 en la gazeto Journal of Politics sugestas ke malhabilitigo en Sudafriko havis gravan negativan efikon en la havigo de bazaj servoj al la malhabilitigitoj.[35]

Divido inter blankulojRedakti

Antaŭ Sudafriko iĝis respubliko, politiko inter blankulaj sudafrikanoj estis tipigita de la divido inter la ĉefaj sentoj de Afrikaneroj pro-respublikaj konservativuloj kaj tiuj de la anglaparolantoj kontraŭ-respublikaj liberaluloj,[36] kun la heredo de la Bura milito ankoraŭ kiel grava faktoro por kelkaj personoj. Kiam Sudafriko iĝis respubliko, la ĉefministro Hendrik Verwoerd alvokis al la plibonigo de rilatoj kaj pli granda interkonsento inter personoj de Brita deveno kaj Afrikaneroj.[37] Li plendis ke la nura diferenco estis inter tiuj kiuj favoris apartismon kaj tiuj kiuj kontraŭis ĝin. La etna divido ne estu plu inter parolantoj de la afrikansa kaj de la angla, sed inter blankuloj kaj nigruloj.

Plej Afrikaneroj subtenis la nocion de unuanimeco de blankuloj por sekurigi sian sekurecon. Blankulaj voĉdonantoj de brita deveno estis dividitaj. Multaj kontraŭis respublikon, kio kondukis al majoritato de voĉdono "ne" en Natalo.[38] Poste, kelkaj el ili agnoskis la sentitan neceson por unueco de blankuloj, konvinkitaj pri la pliiĝanta tendenco al malkoloniigo aliloke en Afriko, kiu koncernis al ili. La diskurso de la brita ĉefministro Harold Macmillan nome "Wind of Change" (Vento de ŝanĝo) lasis la britan fakcion sentante ke Britio estis abandoninta ilin.[39] La plej konservativaj anglaparolantoj subtenis Verwoerd;[40] aliaj estis ĝenitaj de la fortranĉo de ligiloj kun Britio kaj restis fidelaj al la Krono.[41] Ili estis malkontentaj ĉar devis elekti inter Brita kaj Sudafrika naciecoj. Kvankam Verwoerd klopodis ligigi tiujn diferencajn blokojn, la sekva voĉdonado montris nur minoran pliigon de subteno,[42] indikante ke multaj anglaparolantoj restis apatiaj kaj ke Verwoerd ne sukcesis unuigi la blankulajn loĝantarojn.

Hejmlanda sistemoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bantustano.
 
Mapo de Sudafriko montranta la loko de bantustanoj.
 
Rura areo en Ciskejo, unu el la apartismepokaj hejmlandoj.

Laŭ la hejmlanda sistemo, la registaro klopodis dividi Sudafrikon en nombraj separataj ŝtatoj, el kiuj ĉiu estis supozata disvolviganto de separata naci-ŝtato por diferenca etna grupo.[43]

Teritoria separado estis akre nova institucio. Estis, por ekzemplo, la "rezervejoj" kreitaj laŭ la brita registaro en la 19a jarcento. Dum apartismo, 13 porcento de la lando estis rezervata por nigrulaj hejmlandoj, relative malgranda kvanto kompare kun la totala loĝantaro, kaj ĝenerale en ekonomie neproduktivaj areoj de la lando. La Komitato Tomlinson de 1954 justigis apartismon kaj la hejmlandan sistemon, sed asertis ke aldona lando devus esti donata al la hejmlandoj, rekomendo kiu ne estis plenumita.[44]

Kiam Verwoerd iĝis ĉefministro en 1958, la politiko de "separata disvolviĝo" venis en praktiko, kaj la hejmlanda strukturo kiel unu el ties angulŝtonoj. Verwoerd kredis en la garantio de sendependeco al tiuj hejmlandoj. La registaro justigis siajn planojn sur la bazo ke "(la) registara politiko estas, tiele, ne politiko de diskriminacio sur grundoj de raso aŭ koloro, sed politiko de diferencigo sur la grundo de nacieco, de diferencaj nacioj, garantiante al ĉiu mem-determinadon ene de la limoj de ties hejmlandoj - de tie tiu politiko de separata disvolviĝo".[45] Laŭ la hejmlanda sistemo, la nigruloj ne estus plu civitanoj de Sudafriko, iĝante civitanoj de sendependaj hejmlandoj kiuj funkciis en Sudafriko kiel eksterlandaj migrintaj laboristoj kiujn la portempa laboro permesas. En 1958 oni aprobis la Leĝon de Helpo al la Memregado de Nigruloj, kaj oni establis landlimajn industriojn kaj la Bantuan Investokorporacion por helpi al ekonomia disvolvigo kaj al havigo de dungado en aŭ ĉe la hejmlandoj. Multaj nigrulaj sudafrikanoj kiuj neniam estis loĝintaj en sia identigita hejmlando estis devige forigitaj el la urboj al la hejmlandoj.

Dek hejmlandoj estis atribuitaj al diferencaj negraj etnaj grupoj: Lebowa (Norda Sotho, referencataj ankaŭ kiel Pedia), QwaQwa (Suda Sotho), Bofutacvano (Cvana), Zululando (Zulua), KaNgwane (Svazia), Transkejo kaj Ciskejo (Kosa), Gazankulu (Conga), Vendo (Vendaa) kaj KwaNdebele (Ndebelea). Kvar el tiuj estis deklaritaj sendependaj fare de la sudfrika registaro: Transkejo en 1976, Bofutacvano en 1977, Vendo en 1979, kaj Ciskejo en 1981 (konataj kiel TBVC ŝtatoj). Kiam hejmlando ricevis sian teorian sendependecon, ties deklaritaj civitanoj perdis siajn sudafrikajn civitanecojn kaj anstataŭe ili ricevis civitanecojn de sia hejmlando. Tiuj personoj ricevis tiam pasportojn anstataŭ paspermesilojn. Ankaŭ civitanoj de la teorie aŭtonomaj hejmlandoj havis limigitaj ties sudafrikajn civitanecojn, en la senco ke ili jam ne plu estis laŭleĝe konsiderataj sudafrikanoj.[46] La sudafrika registaro klopodis desegni ekvivalenton inter ties vidoj de nigrulaj civitanoj de la hejmlandoj kaj la problemoj kiujn aliaj landoj havis pro la eniro de kontraŭleĝa enmigrado.

Internacia agnosko de BantustanojRedakti

Bantustanoj ene de la landlimoj de Sudafriko estis klasitaj kiel "mem-regantaj" aŭ "sendependaj". En teorio, mem-regantaj Bantustanoj havis kontrolon super multaj aspektoj de ties interna funkciado sed fakte ili ne estis suverenaj landoj. Sendependaj Bantustanoj (Transkejo, Bofutacvano, Vendo kaj Ciskejo; konataj ankaŭ kiel TBVC ŝtatoj) estis kreitaj por esti tute suverenaj. Reale, ili ne havis gravajn ekonomiajn infrastrukturojn kaj kun malmultaj esceptoj enhavis striojn de nekonektita teritorio. Tio signifas ke reale la Bantustanoj estis malmulto pli ol pupoŝtatoj kontrolitaj de Sudafriko.

Laŭlonge de la ekzistado de la sendependaj Bantustanoj, Sudafriko estis la nura lando kiu agnoskis ties sendependecon. Tamen, internaj organizoj de kelkaj landoj, same kiel la sudafrika registaro, premegis por ties agnosko. Por ekzemplo, ĉe la fondo de Transkejo, la Svis-Sudafrika Asocio kuraĝigis la svisan registaron agnoski la novan ŝtaton. En 1976, pro rezolucio de la Usona House of Representatives kiu urĝis la Prezidenton ne agnoski Transkejon, la sudafrikan registaron intense premeis leĝofarantojn por opozicii tiun leĝon.[47] Ĉiu TBVC ŝtato etendis agnoskon al la aliaj sendependaj Bantustanoj dum Sudafriko montris engaĝiĝon al la nocio de TBVC suvereneco konstruante ambasadojn en la ĉefurboj de la TBVC ŝtatoj.

KuntekstoRedakti

Sud-Afriko estas lando, kie nigruloj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la sudafrikanoj estas blankuloj, hindojmiksrasuloj. La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la blanka minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, la registaro eldonis serion da leĝoj, kiuj apartigis la loĝantaron laŭ raso kaj en la praktiko grave diskriminaciis kontraŭ la nigra plejmulto. La apartismaj leĝoj interalie malpermesis al homoj de malsamaj rasoj geedziĝi kaj eĉ seksumi, malpermesis al la nigruloj voĉdoni, kaj devigis homojn de apartaj rasoj vivi en apartaj regionoj. Dum la epoko de apartismo, nigruloj kaj blankuloj ne povis uzi la samajn busojn, trajnojn, malsanulejojn, lernejojn, aŭ publikajn necesejojn. La hindoj kaj la miksrasuloj estis laŭ rajtoj ie en la mezo inter la du grupoj.

Simila situacio ekzistis ĝis 1980 en najbara Zimbabvo. Aparta situacio ekzistis en najbaraj landoj kiaj Rodezio, Bocvano ktp.

RezultoRedakti

 
Mandela voĉdonante en la sudafrika ĝenerala balotado, 1994

La praktika rezulto de apartismo estis tio, ke dum la blanka minoritato ĝuis vivstilon kompareblan kun tiu de okcidentanoj, la nigruloj vivis en kondiĉoj de granda malriĉeco kaj malevoluo.

La ideologia pravigo de apartismo estis la kredo, ke la nigruloj ne estis same kapablaj aŭ evoluintaj kiel la blankuloj, kaj la kredo, ke la blankuloj devos forfuĝi el Sud-Afriko, se la nigruloj povus regadi.

Apartismo estis forte kondamnita de UN kaj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kaj Sudafriko estis bojkotita de multaj landoj. Tamen Usono kelkfoje subtenis Sud-Afrikon en ĝia lukto kontraŭ movadoj de nacia liberiĝo en najbaraj landoj, kiel Zimbabvo, Zambio, Bocvano, Angolo, Mozambiko ktp. Cetere ĉiam troviĝis landoj, kiuj pretis komerci armilojn kun la apartisma registaro kaj eĉ sendi pagsoldatojn.

La nigruloj de Sud-Afriko akre batalis kontraŭ apartismo, gvidataj de figuroj kiaj Nelson Mandela kaj Steve Biko, kaj kiel konsekvenco de iliaj luktoj kaj de internacia premo, Sudafriko rezignis pri apartismo en 1994.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. http://www.independent.co.uk/voices/apartheid-made-in-britain-richard-dowden-explains-how-churchill-rhodes-and-smuts-caused-black-south-africans-to-lose-their-rights-1370856.html
  2. Resolutions Adopted by the General Assembly during its 21st Session. Alirita 11a de Aŭgusto 2012.
  3. . The birth and death of apartheid. BBC News. Alirita 17a de Junio 2002.
  4. A. Du Toit, H.B. Giliomee. Afrikaner political thought: analysis and documents. University of California Press.
  5. Baldwin-Ragaven, Laurel; London, Lesley; du Gruchy, Jeanelle (1999). An ambulance of the wrong colour: health professionals, human rights and ethics in South Africa. Juta and Company Limited. p. 18
  6. South Africa – Overcoming Apartheid. African Studies Center of Michigan State University. Alirita 26 December 2013.
  7. 7,0 7,1 The economic legacy of apartheid. Centre de recherches pour le développement international. Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2010.
  8. LODGE, Tom. (1983) Black Politics in South Africa Since 1945. New York: Longman.
  9. "De Klerk dismantles apartheid in South Africa", BBC News, 2a de Februaro 1990. Kontrolita 21a de Februaro 2009.
  10. http://www.theguardian.com/world/2010/jan/31/nelson-mandela-de-klerk-apartheid
  11. P. Brits, Modern South Africa: Afrikaner power, the politics of race, and resistance, 1902 to the 1970's (Pretoria, University of South Africa Press, 2007), p. 37
  12. Apartheid FAQ. about.com.
  13. The 1948 election and the National Party Victory. South African History Online. Arkivita el la originalo je 16a de Aŭgusto 2008. Alirita 13a Julio 2008.
  14. Alistair Boddy-Evans. African History: Apartheid Legislation in South Africa, About.com. Alirita la 5an de Junio 2007.
  15. Boddy-Evans, Alistar. Population Registration Act No 30 of 1950. About.com.
  16. Ungar, Sanford (1989). Africa: the people and politics of an emerging continent. Simon & Schuster. p. 224.
  17. Goldin, Ian (1987). Making race: the politics and economics of coloured identity in South Africa. Longman. p. xxvi.
  18. Boddy-Evans, Alistar. Group Areas Act No 41 of 1950. About.com.
  19. Besteman, Catherine Lowe (2008). Transforming Cape Town. University of California Press. p. 6.
  20. Boddy-Evans, Alistar. Apartheid Legislation in South Africa. About.com.
  21. Beck, Roger B. (2000). The history of South Africa. Greenwood Publishing Group. p. 128. ISBN 978-0-313-30730-0.
  22. BYRNES, Rita M.. (1996) South Africa: A Country Study. Washington: GPO for the Library of Congress.
  23. The Afrikaans Medium Decree. About.com. Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2007. Alirita 14a de Marto 2007.
  24. Extracts from paper prepared by the Secretariat for the World Conference of the United Nations Decade for Women, Copenhagen, July 1980 (The anti-pass campaign). African National Congress. Arkivita el la originalo je 22a de Junio 2008. Alirita 14a de Julio 2008.
  25. Van der Ross, R. E.; Marais, Johannes Stephanus (1986). The rise and decline of apartheid: a study of political movements among the Coloured people of South Africa, 1880–1985. Tafelberg. p. 255.
  26. Davis, Dennis; Le Roux, Michelle (2009). Precedent & Possibility: The (Ab)use of Law in South Africa. Juta and Company Limited. p. 20. ISBN 978-1-77013-022-7.
  27. Rielations. Penguin Books. p. 332.
  28. Hatch, John Charles (1965). A history of post-war Africa. Praeger. p. 213.
  29. Witz, Leslie (2003). Apartheid's festival: contesting South Africa's national pasts. Indiana University Press. p. 134.
  30. Wilson, Monica Hunter; Thompson, Leonard Monteath (1969). The Oxford history of South Africa, Volume 2. Oxford University Press. p. 405.
  31. "South Africa official yearbook." (1991). South African State Department of Information. p. 18. Current edition available here Arkivo [1] 6a de Marto 2012
  32. Muller, C. F. J. (1975). Five hundred years: a history of South Africa. Academica. p. 430.
  33. Mountain, Alan (2003). The first people of the Cape: a look at their history and the impact of colonialism on the Cape's indigenous people. New Africa Books. p. 72.
  34. Du Pre, R H. (1994). Separate but Unequal – The 'Coloured' People of South Africa – A Political History. Jonathan Ball Publishers, Johannesburg. pp. 134–139.
  35. (2016-05-19) “A Better Life for All? Democratization and Electrification in Post-Apartheid South Africa”, The Journal of Politics, p. 000–000. doi:10.1086/685451. 
  36. Muller (1975), p. 508.
  37. Booth, Douglas (1998). The race game: sport and politics in South Africa. Routledge. p. 89.
  38. Thompson, Paul Singer (1990). Natalians first: separatism in South Africa, 1909–1961. Southern Book Publishers. p. 167.
  39. Joyce, Peter (2007). The making of a nation: South Africa's road to freedom. Zebra. p. 118.
  40. Suzman, Helen (1993). In no uncertain terms: a South African memoir. Knopf. p. 35
  41. Keppel-Jones, Arthur (1975). South Africa: a short history. Hutchinson. p. 132.
  42. Lacour-Gayet, Robert (1977). A history of South Africa. Cassell. p. 311.
  43. p. 15
  44. Evans, Ivan. Bureaucracy and Race: Native Administration in South Africa. Berkeley: U of California, 1997. N. pag. Print.
  45. Amisi, Baruti, kaj Simphiwe Nojiyeza. Access to Decent Sanitation in South Africa: The Challenges of Eradicating the Bucket System Baruti Amisi n. pag. Feb. 2008. Web.
  46. Tiuj kiuj havis sufiĉan monon por veturi aŭ elmigri ne ricevis plenajn pasportojn; anstataŭe, veturdokumentoj estis eldonitaj.
  47. http://kora.matrix.msu.edu/files/50/304/32-130-E84-84-al.sff.document.af000020.pdf

BibliografioRedakti

  • Davenport, T. R. H. South Africa. A Modern History. MacMillan, 1977.
  • Davies, Rob, Dan O'Meara and Sipho Dlamini. The Struggle For South Africa: A reference guide to movements, organisations and institution. Volume Two. London: Zed Books, 1984
  • De Klerk, F. W. The last Trek. A New Beginning. MacMillan, 1998.
  • Du Pre, R. H. Separate but Unequal—The 'Coloured' People of South Africa—A Political History.. Jonathan Ball, 1994.
  • Eiselen, W. W. N. The Meaning of Apartheid, Race Relations, 15 (3), 1948.
  • Federal Research Division. South Africa – a country study. Library of Congress, 1996.
  • Giliomee, Herman The Afrikaners. Hurst & Co., 2003.
  • Hazlett, Thomas W. (2008). Apartheid. The Concise Encyclopedia of Economics (2nd ed.). Library of Economics and Liberty. ISBN 978-0-86597-665-8. OCLC 237794267.
  • Hexham, Irving, The Irony of Apartheid: The Struggle for National Independence of Afrikaner Calvinism against British Imperialism." Edwin Mellen, 1981.
  • Louw, P. Eric. The Rise, Fall and Legacy of Apartheid. Praeger, 2004.
  • Lapchick, Richard and Urdang, Stephanie. Oppression and Resistance. The Struggle of Women in Southern Africa. Westport, Connecticut: Greenwood Press. 1982.
  • Bernstein, Hilda. For their Triumphs and for their Tears: Women in Apartheid South Africa. International Defence and Aid Fund for Southern Africa. London, 1985.
  • Meredith, Martin. In the name of apartheid: South Africa in the postwar period. 1st U.S. ed. New York: Harper & Row, 1988.
  • Meredith, Martin. The State of Africa. The Free Press, 2005.
  • Morris, Michael. Apartheid: An illustrated history. Jonathan Ball Publishers. Johannesburg and Cape Town, 2012.
  • Newbury, Darren. Defiant Images: Photography and Apartheid South Africa, University of South Africa (UNISA) Press, 2009.
  • O'Meara, Dan. Forty Lost Years : The National Party and the Politics of the South African State, 1948–1994. Athens: Ohio University Press, 1996.
  • Terreblanche, S. A History of Inequality in South Africa, 1652–2002. University of Natal Press, 2003.
  • Visser, Pippa. In search of history. Oxford University Press Southern Africa, 2003.
  • Williams, Michael. Book: Crocodile Burning. 1994

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Apartheid en la angla Vikipedio.