Dividu kaj regu

Dividu kaj regu estas termino en politiko kaj sociologio kiu originas en la latina "divide et impera". Ĝi signifas kombinaĵon de politika psikologio, milita strategio kaj ekonomia strategio laŭ kiu la potenco de la reganto povas esti atingita kaj konservita dividante la potencon de aliaj en malgrandajn partojn. Ajna ero formita kiel rezulto de la disigo havos pli malaltan intensecon ol la tutaĵo kiu antaŭe ekzistis.

Tradicio atribuas la originon de la moto al Filipo la 2-a de Makedonio: Greka: διαίρει καὶ βασίλευε diaírei kài basíleue, en malnovgreka, kun la signifo "dividu kaj regu"

La uzo de la esprimo ankaŭ estas ofte referencita kiel la metodo laŭ kiu malgrandaj eroj estas malhelpitaj kuniĝi celante atingon de pli granda potenco ol ili estas en sia nuna stato. Ĉi tio evitas situacion kie potencaj estaĵoj devas esti disigitaj, procezo kiu estas malfacila por plenumi.

En antikvaj tempojRedakti

La metodo akiri la maksimumajn avantaĝojn per la metodo "dividu kaj regu" aŭ "dividu kaj konkeru" (latine: "Divide et impera" aŭ "Divide ut regnes") estis principo akceptita fare de la Senato en Romio. La metodo estis malkongrua kun alia politika sistemo, kiu estis akceptita en la antikva Romio, laŭ kiu oni klopodis unuigi la okupatajn ŝtatojn – politike, ekonomie kaj eĉ socie – en unu fortan imperion. La romia historiisto Strabono referencas al metodo, kiu celis disigi la Aĥajan Ligon en Makedonio, Grekio, tiel ke malsamaj negocoj povus esti intertraktataj aparte kun ĉiu dividita lando: kun iuj - por konservi sian potencon, kaj kun aliaj - por detrui ilin.

El la politiko de la moderna epokoRedakti

La esprimo "dividu kaj regu" estas difinita kiel metodo de disigo de kontrolo, de populacio kaj de centroj de potenco, kiuj kune povas malfaciligi la regadon fare de la reganto. Makiavelo proponis efektivigi tiun armean strategion en sia libro La arto de milito (Dell'arte della guerra). La gvidanto devas klopodi por disfendi la fortojn de la malamiko, ĉu li faras tion vekante suspekton inter la komandanto pri la lojaleco de kelkaj el la fortoj aŭ ĉu li provizas al li motivon por disigi la fortojn. Ĉi tiu metodo malfortigos la malamikon.

Estas multegaj da aliaj ekzemploj en politiko. Eblej la plej eltaraj ekzemploj de la uzo de ĉi tiu metodo en politiko:

Estas aliaj ekzemploj en Afriko, Azio kaj eĉ en provoj malhelpi egalrajtigojn de naciaj, religiaj aŭ rasaj minoritatoj.

Krom la konfliktoj inter landoj, la sama afero foje okazas en la interna politiko de ŝtato kiam ekzemple la dekstruloj helpas malkonsenton inter diversaj maldekstraj frakcioj por ke ili ne aperu en balotado unuigitaj, kaj inverse.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti