Disfalo de Jugoslavio

La Disfalo de Jugoslavio estas politika procezo okazinta inter 1989 kaj 2008, laŭ kiu Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ) nome Jugoslavio estis dissolvita kaj respublikoj de SFRJ iĝis sendependaj ŝtatoj.

Kontraste al aliaj socialismaj ŝtatoj kiel Sovetunio (1991) kaj Ĉeĥoslovakio (1993), Jugoslavio estis dissolvita pere de multaj militoj, kiuj rezultis en disfalon de federacia strukturo kaj sendependecoj kaj de respublikoj kaj de subŝtataj entoj.

Disvolviĝo redakti

Post la dua mondmilito, jugoslavaj partizanoj sub Josip Broz Tito liberigis Jugoslavion el la nazia okupado, konstruis Socialisman Federacian Respublikon Jugoslavio. Dum sia regado, Tito provis konstrui unuigitan Jugoslavan ŝtaton sub la politiko "Frateco kaj Unueco". En 1980, post la morto de Tito, ĉefeco de Jugoslavio elektis federacian prezidanton kiel Svislando. Tamen tio rezultis malfortigon de federacia ĉefeco.

En 1987, serbia radikal-naciista politikisto Slobodan Miloŝeviĉ iĝis estro de Serbia Komunista Partio. Miloŝeviĉ komencis serb-naciisman politikon. Li nuligis aŭtonomion de Kosovo, propagandis serban naciismon en aliaj subŝtatoj. Tiu movado provokis opoziciojn de sektoroj el Jugoslavaj respublikoj, kiuj timis jingoisman movadon de Serbio kontraŭ aliaj respublikoj.

En Januaro 1991, dum la 14-a kongreso de Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, Sloveniaj kaj Serbiaj deputitoj disputis pri politikoj de Serbio. Sloveniaj deputitoj demandis nuligon de naciistaj politikoj de Serbio kaj decentrigo de Federacio. Tamen Serbio rifuzis demandojn de Slovenio. Post la Kongreso, la 25-an de junio 1991, Slovenia SR kaj Kroatia SR deklaris sendependencon el SFRJ. Jugoslava Popola Armeo (JNA) atakis Slovenion, sed post dek tagoj, JNA finis atakon kaj retiriĝis el Slovenio.

La Sendependenco de Slovenio provokis dezirojn por sendependeco de aliaj subŝtatoj. Por konstrui unuigitan ĉu jugoslavan ĉu serban ŝtaton aŭ ŝtataron, serboj mortigis multajn civitanojn en areoj de Kroatio kaj Bosnio, dum aliflanke ĉiuj sektoroj klopodis defendi sin kaj ataki la ĵusajn malamikojn, ekzemple kroatoj kaj bosnoj. Eble la plej terura estis la Bosnia Milito. Dum la Bosnia milito, Serbio helpis armeon de Serboj kun armiloj, kaj serba armeo atakis UN trupoj en Bosnio. En Septembro 1995 NATO komencis operadon "Intenca Forto"(angle Deliberate Force) kontraŭ serba armeo en Bosnio. Kiel rezulto de operado, En Novembro 1995 Interkonsento de Dayton estis subskribita kun partopreno de Usono, Eŭropunio, Rusio. Bosnia Milito rezultis finfinan redisiĝon de Bosnio en du apartaj politikaj entoj, nome Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino.

La militkrimoj fare de serboj kaj la politiko rilate al Kosovo rezultis en interveno de NATO, kiel Operado bombado super Jugoslavio. Post la internaciaj sankcioj, Serbio akceptis sendependecon de respublikoj kaj haltigon de helpo al serbaj armeoj en aliaj respublikoj. Kiel rezulto de militoj, Serbio perdis pozicion de hereda ŝtato de SFRJ en UN, laŭ rezolucio 777 de UN. En 2006, Montenegro iĝis sendependa ŝtato post la referendumo kaj en 2008, Kosovo deklaris sendependecon el Serbio.

Vidu ankaŭ redakti