Montenegro

lando en Balkana Duoninsulo

MontenegroNigramonto[1] estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.

Montenegro
Crna Gora
Црна Гора
Montenegro

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Oj, svijetla majska zoro
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Podgorico
Oficiala(j) lingvo(j) montenegra lingvo, serba lingvo, kroata lingvo, bosna lingvo, albana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) geg-albana lingvo, kroata lingvo, serba lingvo, bosna lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo (80%)
Areo 13,812 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 625 266 (censo de 2011)
Loĝdenso 49,1 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .me
Landokodo MNE
Telefona kodo +382
Plej alta punkto Zla Kolata
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Milo Đukanović
Ĉefministro Zdravko Krivokapić
Nacia tago 13-a de julio
Sendependiĝo 3-a de junio 2006 (de Serbio kaj Montenegro
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd).

La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).

En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.

HistorioRedakti

La Sendependa Ŝtato Montenegro, oficiale nomita Reĝlando Montenegro (en serb-kroata: Краљевина Црна Гора, transliterumita kiel Kraljevina Crna Gora), estis malgranda ŝtato kiu ekzistis dum la Dua Mondmilito kiel protektorato de la potencoj de la Akso: nome de la Itala Reĝlando (precize de Faŝisma Italio, 1941-1943) kaj poste de Nazia Germanio (1943-1944).

SendependecoRedakti

Dum la disfalo de Jugoslavio, Montenegro estis unua respubliko, kiu lasis en Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fakte gvidis de Serbio. Tamen, pro la radikal-naciismaj politikoj de Serba prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ, la interrilato inter federacia registaro kaj Montegro iĝis malbona. Post la elpostenigo de Miloŝeviĉ en 2000, federacia registaro ŝanĝis politikan sistemon el Federacio al Ŝtata unio.

La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de Montenegro inter la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.

Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.

La rezulto de referndumo, sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro iĝis sendependa ŝtato. La sendependeco de Montenegro efektiviĝis la 3-an de junio 2006.

Administra dividoRedakti

Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).

Komunumo km² loĝantoj (2003)
Andrijavica 283 6.384
Bar 598 45.223
Berane 717 40.885
Bijelo Polje 924 57.124
Budva 122 16.095
Cetinje 910 18.749
Danilovgrad 501 16.400
Herceg Novi 235 33.971
Kolašin 897 9.975
Kotor 335 23.481
Mojkovac 367 10.274
Nikšić 2.065 76.671
Plav 486 21.604
Pljevlja 1.346 36.918
Plužine 854 4.294
Podgorica 1.441 152.025
Rožaje 432 22.964
Šavnik 554 2.947
Tivat 46 14.031
Ulcinj 255 20.290
Žabljak 445 4.204

 

EkonomioRedakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Montenegro, 2019

La montenegra ekonomio estas servo-bazita ekonomio, kiu estas en transiro de planita ekonomio en kiu la registaro dominas ekonomian agadon, al merkata ekonomio.

Post suferado en la 1990-aj jaroj de la ekonomiaj sekvoj de la dissolvo de Jugoslavio, Montenegro spertis rapidan ekonomian kreskon en la unuaj jaroj de sia sendependeco, kaj profitis el eksterlandaj investoj grandskale relative al sia grandeco. La nacia enspezo altiĝis de 8.400 dolaroj po persono en 2006 al ĉirkaŭ 10 010 en 2008. La tutmonda ekonomia krizo de 2008, bremsis kreskon, kiu dependas de eksterlandaj investoj.

La ekonomia politiko klopodas redukti la dependecon de la serba ekonomio kaj plifortigi ligojn kun eŭropaj landoj, kun la celo estonte aliĝi al Eŭropa Unio.

La servoindustrioj laborigas 68% de la laboristoj (aktuale en 2008). La turisma industrio precipe estas grava fonto de enspezo. Ĉirkaŭ 30% de la laboristoj estas dungitaj en industrio; La ĉefaj industrioj estas prilaborado de ŝtalo kaj aluminio. Agrikulturo, sur kiu la montenegra ekonomio baziĝis ĝis la mezo de la 20-a jarcento, perdis sian gravecon. La ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas grenoj, tabako, terpomoj, citrusoj, vitejoj, olivoj kaj ŝafbredado. En la lastaj jaroj estis provo pli disvolvi la turisman industrion en la lando.

La senlaborecoprocento en 2007 estis 14.7%. Estas gravaj diferencoj en la nivelo de evoluo inter malsamaj regionoj de la lando.Montenegro ne havas propran valuton. La eŭro estas laŭleĝa pagilo en la lando, kvankam la lando ne estas parto de la eŭrozono.

PolitikoRedakti

La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.

Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro estas Milo Đukanović kaj la Prezidanto nome Filip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.

ReferencojRedakti

  1. La originala nomo de lando estas CRNA GORA, aŭ ciril-litere: Црна Гора.

Eksteraj ligilojRedakti